Universitato de Kalgario
Universitato de Kalgario | |
---|---|
Bonveniga pavilono de la Universitato | |
Devizo | Mo Shùile Togam Suas (gaele = Mi levos miajn okulojn) |
Fondiĝis | 1966 |
Speco | Publika |
Buĝeto | CA$355M[1] |
Kanceliero | Joanne Cuthbertson |
Prezidanto | Harvey Philip Weingarten |
Dungitaro | 5,363[2] |
Nediplomitaj studentoj | 19.801 plen-tempaj, 2.755 part-tempaj[3] |
Postdiplomaj studentoj | 4.340 plen-tempaj, 1.300 part-tempaj[3] |
Situo | Kalgario ( Alberto, Kanado ) |
Kampuso | Enurba: 2,13 km² (213 hektaroj) |
Maskoto | Rex |
Retejo | University of Calgary |
La Universitato de Kalgario (angle: University of Calgary) estas publika universitato kies tereno troviĝas en la nord-okcidento kvarono de la urbo Kalgario en Alberto (Kanado). Programojn de la Universitato sekvas proksimume 23.500 plentempaj kaj 4.500 part-tempaj studentoj, sume 28.000 studentoj.
Instruprogramoj
La Universitato de Kalgario proponas pli ol 100 programojn de universitata edukado kaj donas bakalaŭrajn, magistrajn kaj doktorajn diplomojn. La universitata kampuso havas areon de 2,13 km² kaj gastigas entute 16 fakultatojn, 53 departementoj kaj pli ol 30 esplor-institutojn kaj centrojn. Inter la plej konataj fakultatoj de la Universitato estas la Lernejo de Komerco Haskayne, la Lernejo de Inĝeneriko Schulich, medicina lernejo (proponanta diplomon MD), jura lernejo (proponanta diplomon LLB), kaj ekde 2007 veterinaran lernejon. En la plentempa instruistaro de la Universitato estas 1.917 homoj.
La universitato havas 16 fakultatojn (havos 17 kiam la veterinara lernejo ekfunkcios en 2007): greke Facultato de Komunikado kaj Kulturo greke Daŭriga Edukado greke Facultato de Edukado greke Facultato de Media Planado greke Facultato de Belartoj greke Facultato de Postdiplomaj Studoj greke Lernejo de Komerco Haskayne greke Facultato de la Artoj greke Facultato de Kinezologio greke Facultato de Juro greke Facultato de Medicino greke Facultato de Flegado greke Lernejo de Inĝenieriko Schulich greke Facultato de Scienco greke Facultato de Sociaj Sciencoj greke Facultato de Socia Laboro greke Facultato de Veterinara Medicino
Sporto
La Universitato reprezentiĝas en CanadaWest subunuo de la asocio de Kanada Interuniversitata Sporto kaj en la Atleta Konferenco de Albertaj Kolegioj per la teamoj de Calgary Dinos. Sur la universitata kampuso estas la Olimpika Ovalo, multuza glaci-areno kie okazis konkursoj de la Vintra Olimpiko de 1988. Ĝi havas 400 metrojn longan ovalan trakon kiel ankaŭ mallong-trakan glaci-surfacon kaj glacihokean arenon. La kampuso ankaŭ havas la Gimnastikejon Jack Simpson, la Arenon patro David Bauer (kun 2 glacihokeaj sketejoj), kaj Stadionon, hejmo de la universitata futbal-teamo Dinos kaj la profesia futbal-teamo Calgary Stampeders. La universitataj teamoj konkursas en 12 sportoj: basketbalo, transgrunda kurado, kampa hokeo, kanada futbalo, golfo, glacihokeo, futbalo, naĝado, teniso, traksportoj kaj kamposportoj, volejbalo, luktado.
Amaskomunikiloj
- universitata gazeto - "OnCampus"
- studenta gazeto - "The Gauntlet"
- universitata radiostacio - CJSW
- universitata televidstacio - "NUTV"
Famaj Diplomitoj
- James Gosling, inventinto de la programlingvo Java, havas diplomon B.Sc en komputiko de la Universitato de Kalgario (1977).
- Stephen Harper, Ĉefministro de Kanado kaj gvidanto de la Konservativa Partio de Kanado, havas diplomon MA kaj diplomon B.Sc en ekonomiko de la Universitato de Kalgario (1991).
Referencoj
- ↑ Board extends President's term: "The University’s endowment has grown from $256M to $355M"
- ↑ Faculty/Staff Counts
- ↑ 3,0 3,1 Student Enrollment Counts
Eksteraj ligiloj
greke oficiala retejo de la universitato greke oficiala studenta gazeto greke vikio de la UdeK greke weblogs.ucalgary.ca - retloga servo por studentoj, instruistoj kaj dungitoj greke my-u.ca - anonima studenta portalo por la komunumo de la UdeK greke cjsw - universitata radio