Universitato de Kalifornio en Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Kalifornio en Davis
universitatocensa loko • land-grant university • publika eduka institucio en Usono • eldonejo de malfermita aliro
moto Fiat lux
Estu lumo
Informoj
fondodato 1905
speco Publika terkoncesa esploruniversitato
Situo
Geografia situo 38° 32′ 24″ N, 121° 45′ 0″ U (mapo)38.54-121.75Koordinatoj: 38° 32′ 24″ N, 121° 45′ 0″ U (mapo)
lando Usono
adreso One Shields Avenue
poŝtkodo 95616-8678
Nombroj
nombro de studentoj 39 074 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• Dryad
arXiv
Association of American Universities
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Open Education Network
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj vd
filioj
• McClellan Nuclear Research Center
• NeuroMab
• UC Davis Library
• University of California Davis Department of Pomology
• University of California, Davis, College of Letters and Science
• University of California, Davis, College of Engineering
• University of California, Davis, College of Biological Sciences
• University of California, Davis, College of Agricultural and Environmental Sciences
• University of California, Davis, Feminist Research Institute
• University of California, Davis, Graduate School of Management
• University of California, Davis, MIND Institute
• University of California, Davis, School of Education
• University of California, Davis, School of Law
• University of California, Davis, School of Veterinary Medicine
• Western Integrated Pest Management Center
• High Energy Physics Group, University of California, Davis vd
Universitato de Kalifornio en Davis (Kalifornio)
Universitato de Kalifornio en Davis (Kalifornio)
DEC
Universitato de Kalifornio en Davis
Universitato de Kalifornio en Davis
Map
Universitato de Kalifornio en Davis
vdr

La Universitato de Kalifornio en Davis (angle University of California, Davis ; mallongigita : UCD ; mallongigite: UC DavisDavis) estas unu el la dek kampusoj de la Universitato de Kalifornio, situanta en Davis, urbo en agrikultura areo en Norda Kalifornio, apud la vojo inter San-Francisko kaj Sakramento.

La universitato estis fondita kiel bieno por agrikulturaj studoj de la Universitato de Kalifornio en 1905. En 1959 ĝi iĝis sendependa kampuso de la universitato, laŭ la California Master Plan for Higher Education dezegnita de la prezidanto de la universitato, Clark Kerr.

La universitato hodiaŭ estas inter la plej bonaj dek publikaj universitatoj, kaj estas konsiderita ekvivalenta en nivelo al la privataj Ivy League -universitatoj. La universitato estas membro de la reto Universitas 21, membro de la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo, de la Asocio de Amerikaj Universitatoj kaj membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj (la lasta el ili fakte estas nacia, ne internacia asocio).

Organiza strukturo[redakti | redakti fonton]

La universitato nuntempe inkluzivas ĉiujn akademiajn studkampojn: sociosciencoj kaj homscienco, arto, natursciencoj, inĝenieristiko, agrikulturo kaj mediaj sciencoj, komerca administrado, juro kaj lernejo de medicino. Kampoj de studo kaj esplorado unikaj (relative) al Davis estas veterinara medicino (la nura lernejo en Kalifornio) kaj enologio. Granda parto de la progreso en la vinindustrio en Kalifornio ricevas al la vinkultivadsekcio.

Kolegioj kaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

Kampuso[redakti | redakti fonton]

La universitato situas sur vasta kampuso kun areo de proksimume 22 kvadrataj kilometroj, kun multaj gazonoj, fontanoj, statuoj kaj botanika ĝardeno (Arboretum) enhavanta pli ol 4000 speciojn de plantoj. Komuna transportilo en la kampuso kaj en la proksima urbo estas biciklo.Estas multaj biciklovojoj apartigitaj de la vojoj Kaj eĉ specialaj semaforoj por bicikloj.La bicikla teamo de la universitato gajnis la National University League Championship en Usono en 1996, 2001 kaj 2006.

Fakultato kaj esploro[redakti | redakti fonton]

La universitato havas proksimume 2000 fakultatanoj, inkluzive de dek ok membroj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, ses membroj de la National Academy of Engineering (NAE), du premiitoj de la Premio Pulitzer kaj laureato de la medalo Fields pri matematiko. La esplorbuĝeto de la universitato, proksimume 450 milionoj da dolaroj jare, estas la 14-a plej granda en Usono.

Rangigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rangotabelo de US News & World Report, Davis estas 38-a en Usono en bakalaŭraj studoj (kaj 9-a inter publikaj universitatoj).

Famaj diplomiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Inter la diplomiĝintoj de la Universitato de Kalifornio ĉe Davis:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]