Uszód

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uszód (usOd) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kalocsa. En la vilaĝnomo estas rekonebla hungare la vorteto floso.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la maldekstra Danubo, laŭ traira flankovojo. Kontraŭe troviĝas nukleoenergia centralo ĉe la riverobordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1318. Dum la turkoj la vilaĝo pluvivis, ĝi apartenis laŭ la nunaj nocioj al departemento Szeged, al distrikto de Kalocsa, krome ekzistis ankaŭ administrado de Habsburgoj. En 1599 okazis akva batalo sur Danubo inter Uszód kaj Foktő. La turkoj grave malvenkis. En 1952 2 kolĥozoj formiĝis. La loĝantoj produktas precipe spicaĵojn.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, poŝto, apoteko, policano, sportejo, kuracejo, klubo de maljunuloj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]