Uzanto-Diskuto:Jolesho

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Jolesho!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --LiMrBot (diskuto) 18:16, 27 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Forigoj de "troaj" internaj ligiloj[redakti fonton]

Saluton Jolesho,

antaŭ tri semajnoj vi faris la jenan redakteton en la artikolo pri SAT - ĝenerale tute saĝe. Kaj eblas dubi ĉu al iu kiu legas pri SAT interna ligilo al la jardeko 1920-aj jaroj vere necesas. Sed tamen havas sencon ke estis tiu ligilo, kiu, aliflanke, ankaŭ ne ĝenas: nome iuj statistikoj de la vikimedia fondaĵo regule kontrolas, ĉu ĉiuj artikoloj estas bonorde interligitaj. Konsentite, se oni kontrolas, la paĝeto 1920-aj jaroj nun mizeras, kaj ankaŭ sen la ligilo kiun vi forigis ankoraŭ restas 258 paĝoj kiuj ligas al la jardeka "artikola ĝermo". Sed se vi daŭrigas tiel, baldaŭ estos malpli ol 200 kaj poste malpli ol 150. Tial mi proponas lasi la internajn ligilojn al jarcentoj kaj jardekoj, kaj en longa perspektivo alvokas al plibonigo de tiuj paĝoj. Tiuj internaj ligiloj ne ĝenas, ja la artikoloj jam ekzistas kaj ne temas pri stultaj ruĝaj ligiloj, kiuj gvidas nenien. Kaj esperante ke historie interesitaj vikipedianoj iom post iom povos plibonigi tiujn paĝojn, tendence indos havi la internajn ligilojn tien. Ĉu vi komprenas mian rezonadon? Sennaciece, ThomasPusch (diskuto) 13:58, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Thomas.
Mi ne tute komprenas vian rezonadon. Mi ne vere scias kio estas la kialo por havi ilin, sed mi lasos ilin. Fakte mi plej parte nur volis forigi ligilojn al datoj kaj jaroj. Kiel ankaŭ estas dirita en la lernilo, ili ne bezonatas, kaj ili ĝenas (almenaŭ min) ĉar ili kaptas mian atenton de aliaj pli gravaj aferoj pro la koloro.
Sed fakte mi plej volas aldoni novajn ligilojn, kaj nur parenteze forigis iom da ligilojn.
Jolesho (diskuto) 14:22, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Hm, mi ne scias kiel pli bone esprimi min - ni lasu la resumon: "se tolereblas, pli bone lasi internajn ligilojn al ekzistantaj artikoloj, krom ke entute tiu ligo ne havus ajnan sencon (do kompreneble ne idiotisme ligi vortetojn kiel "kialo por havi ilin")". Pri tio, kio ankoraŭ havas sencon kaj kio jam estas idiotismo, probable eblas malsamopinii en konkreta kazo, sed simple estu indulga kaj ne tro kritikisma. ThomasPusch (diskuto) 14:37, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Bone, mi lasos. Sed ankaŭ jarojn kaj datojn kiel:
"La asocio estis fondita la 9-an de januaro 1965 en Amsterdamo."
Jardekoj kaj jarcentoj havas iom da senson laŭ mi, sed tio?
Amike, Jolesho (diskuto) 16:07, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Jarojn kaj datojn vi povas malligi, tion mi ankaŭ jam multfoje faris. Amsterdamo estas sufiĉe ofte ligita, sed la interna ligilo laŭ mi tamen sencas. Nur flanke, pro scivolemo: ĉu vi mem inventis la ekzemplon de asocio fondita amsterdame en 1965, aŭ ĉu vi citis ĝin el iu artikolo? ThomasPusch (diskuto) 18:38, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Bonege, do ni fakte havas la saman opinion.
Fakte ne, estas en la atikolo de NEJ. Pardonu, mi volis ligili, sed ŝajne forgesis. Jolesho (diskuto) 13:46, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Cetere, se hazarde vi havas kontakton al SAT: En la ĉapitro "Prezidintoj de la Plenum-Komitato" en la artikolo pri SAT estas ruĝaj ligiloj pri tri aktivuloj, pri kiuj tute nenio konatas en vikipedio:

Se hazarde vi havas iom da internaj konoj, ĉu vi kapablus aldoni iujn biografiajn faktojn? Se vi ne emus malfermi tute novan vikipedian paĝon, kun principe la tasko tiam ankaŭ malfermi eron en vikidatumoj, eblus provizore ankaŭ diskutpaĝe de la SAT-artikolo unue skize kolekti informojn, kaj tiam demandi min aŭ alian vikipedianon el tiuj informoj krei norman artikolan ĝermon (kiu principe havu almenaŭ tri frazojn, informkeston, kategoriojn, kaj plej bone - se eblas - eksteran ligilon aŭ plurajn). ThomasPusch (diskuto) 14:26, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi fakte scias nenio pri SAT. Mi nur volis lerni ion pri ĝi kaj vidis la paĝon kaj redaktetis. Jolesho (diskuto) 13:47, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi bonvenigas vian agadon. En Eŭropa Junulara Okazaĵo mi korektis la enkondukon. Vi povas rigardi tra Vidi historion kiujn kaj kiajn korektojn mi faris kaj konstati, ke certe via redaktado postulas tro multan korektadon, kio rezultos en laborigo de korektantoj. Nun vi povas revizii la ceteron kaj fari similajn korektojn. Samtempe vi povas korekti ankaŭ la referencojn. Vi povas konstati, ke via sistemo Citaĵo el la reto ne funkciis kaj tra Vidi historion vi povas vidi kiel mi faris tion en la enkonduko. Ju pli ampleksa estos artikolo, des pli da laboro estos postulata por proponi akcepteblan lingvonivelon. Dankon. Mi restos je via dispono. --kani (diskuto) 21:41, 6 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani.
Dankon. Mi jam sciis, ke la referencoj ne taŭgis/funkciis, sed ne vere kiel solvi tion. Pri la lingvonivelo/stilogvido mi ne vere aŭdis antaŭe, do estas bonege, ke mi informis min.
Ĉisemajnfine mi havos trajnadon pri VMEO en Tuluzo, do poste mi espereble bone povos redakti kaj korekti artikolojn. Eble mi jam redaktos ion antaŭ la trajnado sed mi pensas, ke la plej parto mi faros poste.
Amike Jolesho (diskuto) 10:46, 7 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Mi ĵus remarkis kiom terura ĝi fakte estas. Mi ne certas kiel mi povis maltrafi tiom da grandaj eraroj. Mi vere bezonas relegi la tutan tekston post la tradukado plufoje. Kaj jes ne nur devas esti ĝusta Esperanto sed ankaŭ (sufiĉe facile) komprenebla.

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:29, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani,
dankon por informi min. Mi tamen ne sentas min sufiĉe sperta por fari tion.
Amike, Jolesho (diskuto) 08:42, 9 apr. 2023 (UTC)[Respondi]