Uzanto-Diskuto:Marcos/Arĥivo:2007-2008

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kritiko pri Esperanto[redakti fonton]

Mi postsekvis vian lastatempan lukton ĉe de:Esperanto. Mi nun trovis, ke ĉe nia paĝo pri Esperanto mankas la ellaborita sekcio pri kritiko kaj respondoj je tiuj. Ĉu vi povus tion ellabori? Ni devas kolekti la plej oftajn kritikojn pri Esperanto kaj respondojn je tiuj. Narvalo 16:10, 28. Jan 2007 (UTC)

Precize nun mi estas tre okupita pro mia nova posteno de redaktisto de TEJO Tutmonde. Kiam mi trovos la tempon mi tamen certe faros tion. Marcos 18:03, 28. Jan 2007 (UTC)

Pardonon pro malfruo ĉe 'refer'[redakti fonton]

Saluton Marcos! Pardonon pro mia malfrueco. Unue mi perdis enretivon ĉe la ISP, kaj tuj poste mi devis denove operaciiĝi. Sed nun mi havas novan ISoPon, kaj denove estas hejme. Mi tre ĝuis nian diskuton. Dankon. --Bill O'Ryan O'RyanW ( ) 05:22, 18. Feb 2007 (UTC)

Fakaj vortaroj[redakti fonton]

Saluton, Marcos.

Do, vi ŝatas matematikon kaj filozofion. Vi havas bonan ŝaton! Anakaŭ mi multe ŝatas matematikon, filozofion... kaj, precipe, fizikon.

Mi simple volis notigi al vi la komenton, kiun mi aldonis ĉe la diskutejo de la Vikipedio (mi ankaŭ sendis ĝin per la retpoŝt-listo de la esperanta Vikipedio). Mi multe ŝatis scii vian opinion pri la afero (kiu estas "fakaj vortaroj").

Amike, Esperanto1887 14:20, 24. Feb 2007 (UTC)

Aŭtoŝoseo[redakti fonton]

Kara Marcos,

estas agrable iom ekkonatiĝeti kun vi. Mi nur nun vidis, ke vi en majo 2006 movis mian artikolon "aŭtoŝoseo" al "aŭtovojo", kaj mi ĵus reagis al tio en la koncerna diskutpaĝo (pardonu al mi, ke mi kun 10-monata prokrasto reagas, sed mi simple ne-plu-atentis la paĝon). Poste nun veninte al via persona diskutpaĝo, mi videtis ke vi tute kompetente klarigis al "Lupiro", kio estas vojo, kio strato kaj kio ŝoseo. Ni ne tre malsamopinias: la demando nur estas, ĉu inter du same permesataj varioj la pli konkreta kaj ĝusta (aŭtoŝoseo) aŭ tiu kun pli da guglotrafoj (aŭtovojo, pro la relative multaj paĝoj de esperantaj anglalingvanoj) estu la baza vikipedia vorto. Mi voĉdonus por la unua eblo (...kvankam konsentite, ke ekzistas pli grandaj zorgoj en la mondo...).

Bonan nokton, ThomasPusch 22:15, 8. Mar 2007 (UTC)

PS: Bonŝancon kiel redaktisto de TEJO Tutmonde (vi eble rimarkis, ke ankaŭ mi, kun Klaus Dahmann, jam zorgetis pri tiu ido) !!

Norda Sulo[redakti fonton]

Saluton. Ŝajnas ke vi decidis tute sola promocii kiel leginda la artikolon pri Sulo, kvankan mi voĉdonis kontraŭ. Ja mi mem korektis kelkajn malglataĵojn, sed minimume vi povus demandi min, ĉu nun mi ŝanĝis mian opinion. Laŭ mi, oni ĝin povas ankoraŭ plibonigi, restas mallertaĵoj, ne tro akcepteblaj en "legindaĵo". Aŭ ĉu mi komprenu ke miaj opinioj ne estas legindaj ? --Ssire 10:05, 18. Apr 2007 (UTC)

Mi sincere pardonpetas pro tiu eraro mia. Ial mi pretervidis vian kontraŭan voĉon, kiam mi kontrolis la reagojn al la diversaj proponoj. Mi nun malfaris miajn misagojn. Norda sulo nun ne estas markita kiel leginda, kaj daŭre aperas kiel propono sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj. Se la de vi menciitaj neklaraĵoj ne baldaŭ estos klarigitaj, la propono malaperos de Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj sen esti legind-markita. Marcos 10:16, 18. Apr 2007 (UTC)
En ordo: ĉiu povas erari. Nu. Mi kiel eble plej provis poluri la tekston, sed ja restas kelkaj ne facile kompreneblaj punktoj, kiun mi ne kapablas korekti ĉar mi tute ne fakas pri birdoj...Tamen mi ŝanĝis mian "kontraŭ" al "sindeteno". Faru laŭ via emo...Ĝis. --Ssire 18:11, 18. Apr 2007 (UTC)

Dankon pro la tre bona klarigo vi enmetis kiam vi forigis mian redakteton. Ĉiam lernante mi restas... :) Denizo 20:24, 23. Apr 2007 (UTC)

Konsisti el & konsisti en[redakti fonton]

En Vulkano tia esprimo trovigas 3-foje. Unu el ili prave aperas per el: La elsputata materialo konsistas el glacio, fluida nitrogeno, metano kaj polvo. (PIV (el io) Esti kunmetita el pli-malpli multaj partoj, eroj, ks.)

En la aliaj du via korekto de en al el estas laŭ mia lego kontraŭPIVa (PIV (en io) Have kiel ĉefan, esencan parton.) Temas pri Ili principe konsistas el eliro de varmaj magmaj plumoj rekte el la mantelo tra la terkrusto. kaj sur plua luno de Saturno - Titano, kies atmosfero konsistas el metano.

Mi esperas ke vi ne kontraŭos se mi korektos tiujn du al konsisti en.

Amike, Bill O'Ryan 21:16, 27. Apr 2007 (UTC)

Dankon pro la atentigo pri tiu grava diferencigo, pri kiu mi ĝis nun ŝajne ne konsciis.
Bedaŭrinde mi nun ne havas PIV-on ĉe-mane, sed mi kontrolis en ReVo, kiu ankaŭ konas la diferencon.
Certe en la frazo "Ili principe konsistas...", devas temi pri "en" (kaj mi nun jam reŝanĝis tion).
Sed en la frazo pri Titano, mi daŭre pensas, ke devas esti "el". Eble la PIV-a kaj ReVo-a klarigoj ŝajnas kontraŭi tion, ĉar ili parolas pri partoj/eroj, konceptoj kiuj ne uzeblas ĉe nenombreblaj substantivoj kiel "metano". Sed tiam mi pensas, ke tiuj vortaraj klarigoj necesas alian vortumon. Certe ne temas pri la signifo de "kosisti en" ĉi-kaze, ĉar la metano ne estas kerna parto de la atmosfero, sed simple la substanco, el kiu ĝi konsistas. Oni ja ankaŭ dirus "la oceanoj konsistas el sala akvo", ĉu ne?
Jes. Ankaŭ mi parolante emus diri la oceanoj konsistas el sala akvo. Pli zorge legante la ekzemplojn en PIV mi vidas ke en neniu el ili temas pri fizika substanco: ni rigardu pli atente en kio konsistas tiu ĉi leĝoz; muziko ne konsistas en sola frapado de klavojz; la afero konsistas ne en rapideco, sed en certecoz; vidu, en kio konsistas lia granda fortoz; la tuta mistera kontrakto konsistas sole kaj ekskluzive en tio, ke ... mi promesisz; nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke ni ... havuz.
Inter la 28 ekzempleroj zamenhofaj de konsisti en kiujn mi trovas (mi kontrolis la verbojn finiĝantajn en i,as,os,us,is, sed ne la participojn -- se vi deziras, mi kontrolos ankaŭ ilin), nur en unu temis iele pri konkretaĵo: Lia ornamo konsistis en bukedo da violoj. Z:Fabeloj 4
Do, mi pensas ke via instinkto kredeble pravas. Amike, Bill O'Ryan 22:40, 27. Apr 2007 (UTC)

Saluton Marcos, plibonigoj, plibeligoj, pliriĉigoj de informoj estas bonvenigataj. Ankaŭ mi rimarkis paĝojn, kie teksto en la ŝablono estas tro longa, sed mi mem ne havas tempon por fari ĉion. Do, ek al la laboro rilate al korekto de teksto en la ŝablono. Salutas --Petr Tomasovsky 06:27, 13. Maj 2007 (UTC)

Mi aldonu, ke, laŭ mi, kiam la teksto iĝos redaktita, ĝi kompreneble ne plu estos vera citaĵo, do mi subtenas la tiaman forigon de tiu ŝablono. Mi proponas, ke ni disponigu alternativan plaĉan ŝablonon, kiun redaktonto tiame metu en novan sekcion, == Fontoj ==. La nuna ŝablono petu lin/ŝin tion fari. La nova ŝablono klarigu, aŭ ke la artikolo baziĝas sur artikolo de EdE (kun permeso ktp), aŭ ke la original versio de la artikolo estis tia citaĵo (kun permeso ktp). Bill O'Ryan 17:29, 15. Maj 2007 (UTC)
Jam ekzistas la Ŝablono:EdE (kun minuskla d!), kiu havas ĝuste tiun celon. La antaŭa teksto de tiu ŝablono estis: "La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la [[Enciklopedio de Esperanto - {{{1}}}|Enciklopedio de Esperanto]] (EdE en ekstera arkivo)". Mi ĵus redaktis la tekston jene: "Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo)". Eble la teksto ankoraŭ estas plibonigenda, sed ni certe ne bezonas enkonduki novan ŝablonon.
Kaj jes - mi konsentas ke la teksto de Ŝablono:EDE atentigu pri tio ke oni poste uzu Ŝablono:EdE. Mi do proponas jenan tekston por Ŝablono:EDE:
"Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto de 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon Ŝablono:EdE en la artikolon."
Por faciligi la taskon, mi proponas enmeti tiun tekston rekte en la ŝablonon EDE, anstataŭ aparte meti ĝin en ĉiun artikolon kiu uzas la ŝablonon (per la variablo "evento"). Ĉu vi konsentas? Marcos 17:51, 15. Maj 2007 (UTC)
Tre bone! ✅ Eble mi malklare skribis. (Mi konsciis nur pri EDE, pensante ĝin nomita EdE, pri kies aparta ekzisto mi ne konstatis, ne sufiĉe kontrolinte.) Kion vi nun proponas, precize estas tio, kion mi celis. Dankon. Bill O'Ryan 18:05, 15. Maj 2007 (UTC)
Do mi nun ŝanĝis na Ŝablono:EDE. Ĉu en ordo? Marcos 22:54, 15. Maj 2007 (UTC)
Bone. Ĉu ne estus eĉ pli bone se ambaŭ ŝablonoj menciu afablan permeson de la kopirajtanto? Bill O'Ryan 23:42, 15. Maj 2007 (UTC)
Jes, tio estas bona ideo. Kiu havas la kopirajton, kaj kiam kaj kiel ŝli permesis la uzon de EdE en la Vikipedio? Marcos 11:47, 16. Maj 2007 (UTC)
Tre bona demando! Mi havis la impreson, ke mi antaŭe legis ke ni havas tian permeson, sed nun ne sukcesas trovi kie. (Mia [verŝajne mis-]impreso estis, ke antaŭa versio de iu el ŝablonoj menciis permeson.) Eble iu el la kontribuantoj kiuj la unuaj ĉerpis ĉi tien el la E.dE. scius? Ĉu tiuj inkluzivas Miroslav MALOVEC? Bill O'Ryan 17:07, 16. Maj 2007 (UTC)
Mi ĵus trovis aserton pri tia permeso! Ĝin asertis aktiva aninomulo 213.250.143.131 je 2005-11-24T03:35:50 ĉe en:Esperanto Wikipedia Bill O'Ryan 16:39, 13. Jul 2007 (UTC)

Petoj pri forigoj[redakti fonton]

Pardonu ke mi eraris en la sinsekvo de la forig-petoj. Certe mi ekde nun metos ilin supre. Salutojn --Verdulo 13:10, 15. Maj 2007 (UTC)

Kara Marcos,

Konforme al via peto, mi ADLS-igis la artikolon pri bekflutoj (post tri favoraj voĉdonoj) sed provizore ne elstarigis ĝin, ĉar vi ne rigardis la lingvan stilon kiel plene ekzemplodonan. Sed post via komento la artikolon poluris Lvh kaj Oryanw : ĉu vi nun opinias, ke la stilo estas sufiĉe bona ? Se ne, ne hezitu indiki al mi pliajn farendajn korektojn : pri tio mi volonte okupiĝos. Amike, Thomas Guibal 12:03, 26. Maj 2007 (UTC)

Dankon pro via respondo kaj pro la atentigo. La ne-elstarigo de Jalto estas forgeso mia : antaŭ unu semajno mi ja redaktis la paĝon Elstaraj artikoloj, sed ne markis la paĝon Jalto mem. Nun korektita. Thomas Guibal 16:47, 26. Maj 2007 (UTC)

Viaj korektoj pri la artikolo KGS[redakti fonton]

Pardonu, mi devis renversigi viajn korektojn, ĉar ili estis laŭ mia juĝo mistrafaj. Mi nun korektis "klasifiki" kaj "inter aliaj" laŭ mia kompreno, viaj "klasigi" kaj "interalie" ne trafis, miaopinie, tiuloke. Alaŭdo ۩ 10:43, 28. Maj 2007 (UTC)

Bone, mi konsentas kun viaj korektoj de "klasigi" al "ordigi" kaj de "interalia" al "inter aliaj konkursoj". Sed mi ne konsentas kun via reŝanĝo de "tiel" al "tiom". Fakte, mi unue lernis pri la evitindeco de tiom-kiom-ismo de vi en leciono de "Flugiloj de Malfacila Vento". Mi poste legis pri ĝi en la libro "Du malsanoj en Esperanto" de H.A. de Hoog, kaj nun mem konsentas ke oni evitu tiom-kiom-ismon. Ĉar ĉi-kaze klare temas pri grado kaj ne pri kvanto, uzi "tiom" estas tiom-kiom-ismo (ankaŭ legu pri tio en PMEG). Do mi nun rekorektas vian "tiom" al "tiel". Marcos 18:07, 28. Maj 2007 (UTC)
Ankaŭ mi legis la libron Du malsanoj en Esperanto de H.A. de Hoog. Tamen mi mal-subtenas la tiom-kiom-fobion. Kiam "grado" estas mezurebla per nombro (ekz. longeco, alteco, varmeco, rapideco, pezeco, ...) tiam esence temas fakte pri speco de kvanto (da km, da gradoj, da kg, ktp), kaj mi subtenas kaj fojfoje uzas l' ojn tiom kaj kiom. Tio estu stila afero mal-forredaktenda! Aliflanke ju pli kvalito entenas ideon de speco, stilo, maniero, ktp (ekz. beleco, graveco, imponeco, feliĉeco, ...), des pli malkonvenas tiom kaj kiom. Beleco eĉ ne estas grada afero! La nuna diskutaĵo "... altrangaj konkursoj" impresas min kiel meza kazo. Per tiom la verkinto alude substrekas ian altecon en fiksita hierarhixo. Kiel redaktanto nesciante la originalan intencon mi preferus resti kun tiel. Afable, Bill O'Ryan 18:56, 28. Maj 2007 (UTC)

Tanzaniaj urboj[redakti fonton]

Dankon pro via atentigo pri urbonomoj. Mi ne havas tempon por regule partopreni en la diskutoj de Vikipedio, do mi rimarkis ĝin nur hodiaŭ.

Mi konscias pri la interkonsento, ke ni esperantigu nur nomojn de vaste konataj personoj, lokoj ktp., kaj ke pri urboj eble neniam menciitaj en Esperanto (0 ne estas pli ol 0) ni uzu la "originan nomon". Sed en Tanzanio ekzistas urboj kaj provincoj (parte samnomaj), kies latinskribaj nomoj ne estas laŭ la esperanta fonologio. Precipe, la esperanta fonologio (laŭ mia kompreno) ne permesas vortkomencan kombinon de "M" plus alia konsonanto. Tial mi adaptis la nomojn "Mbeya" (al "Mubejo"), "Mtwara" (al "Mutvaro") kaj "Mwanza" (al "Muvanzo"), analoge al la ĉeĥa rivero "Vltava" (esperante Vultavo).

De alia regionoj mi adaptis nur la skribon al la prononco, ĉar la svahila skribo (kies vikipedio ŝajnas esti la sola el tiu regiono) orientiĝas laŭ eŭropaj konceptoj. Sed efektive la vikipedioj germana/angla/franca/itala/portugala (de/en/fr/it/pt) ŝajnas ĉiuj orientiĝi laŭ la angla. La japanan mi ne komprenas, kaj verŝajne ĝi ne estus kalkulebla en tiu ĉi afero, ĉar ne latin-alfabeta. La "originajn nomojn" mi ne sukcesis eltrovi, tiom malpli skribi.

Vi estas la unua, kiu komentas pri tiu ĉi afero, kaj mi akceptas vian rimarkigon; mi transprenos la anglan ortografion. Ŝajnas, ke en Tanzanio malmultas esperantistoj, do prave ni lasu al la angloj la nomadon de iliaj urboj kaj provincoj.

Mi esperas, ke morgaŭ (dimanĉe) mi havos tempon por la ŝanĝoj. Mi ne povos ŝanĝi la intervikiajn ligilojn en ĉiuj aliaj vikipedioj, sed pri tio okupiĝu iuj robotoj.

Vikiajn salutojn, – Umberto 22:16, 2. Jun 2007 (UTC)

Mi faris la ŝanĝojn, espereble laŭ via intenco. – Umberto 15:03, 3. Jun 2007 (UTC)
Dankon pro viaj klarigoj pri la svahila (mi jam rimarkis ĝin sur via vikipediista paĝo). Certe vi pravas pri la vokaloj, sed kredeble nur pro tio, ke la angla vokalsistemo estas tro malunueca por servi kiel bazo de transskriba sistemo. Tial preskaŭ ĉiuj latinliteraj transskribaj sistemoj orientiĝas laŭ la itala-hispana vokal-sistemo, kiun uzas ankaŭ la latin-skribaj slavaj lingvoj. La konsonantaj sistemoj ĝenerale orientiĝas laŭ la angla kaj franca. Povas esti, ke la kombino "gh", kiu abunde aperas en arabaj transskriboj, originis el francaj proponoj.
Pretere, bonvolu permesi al mi la rimarkigon, ke ne Tanganjiko estis germana kolonio, sed Tanganjikio (almenaŭ laŭ Vikipedio kaj PIV).
Vikiajn salutojn, Umberto 19:50, 5. Jun 2007 (UTC)
Mi ĵus rimarkis ĉi tiun interesan diskuton. Bv. permesi ke mi injektu komenton ke mi plene subtenas senŝanĝan uzon de svahilaj (aŭ prononce kaj transskibe pli ĝuste "sŭalilaj" aŭ "swahilaj") propraj nomoj tute senŝanĝe, kaj aparte kontraŭas aldonon de neekzistantaj vokal-sonoj en ekz. "Mbeya". (Flanke, eĉ PIV ne faras tiaĵon al la riveroj Dnepro kaj Dnestro.) Tamen, la Esperantigoj Daressalamo, Dodomao, Zanzibaro, kaj Tanganjikio estas laŭ mi konservindaj.
Maksimume utila, laŭ mi, estus la uzo de tiaj Esperantaj literoj kiaj ne kaŭzus konfuzon: sh->ŝ, j->ĝ, w->ŭ, do: Aruŝa, Kilimanĝaro. Afable, Bill O'Ryan 21:08, 5. Jun 2007 (UTC)
Vi skribas ke prononce kaj transskribe pli ĝustus "sŭahilaj" aŭ "swahilaj". Nu, mi ne certas, kion precize vi intencis, sed tiuj formoj ŝajnas al mi evitindaj miksoj de esperantigoj kaj prononchelpaj transskriboj. La svahila nomo de la lingvo estas Kiswahili, kaj prononchelpa transskribo por tio estus "Kisŭahili". Sed se oni volas uzi la lingvonomon adjektive, oni havas du eblecojn: Plene esperantigi ĝin, aŭ almeti "-a" al la origina nomo (do "Kiswahili-a"); la dua solvo estus ege nekutima por lingvonomo. Sed se ni volas plene esperantigi la nomon, tiam (forigante la gramatikan prefikson "ki-") vere restas nur du ebloj: "svahila" aŭ "suahila". "swahila" certe ne estus esperantigo, ĉar "w" ne estas esperanta litero. Ankaŭ "sŭahila" ne estus plena esperantigo (almenaŭ laŭ la tradicia vidpunkto), ĉar "ŭ" povas aperi nur post vokalo.
Laŭ mi, Umberto faris bonan decidon konservante ankaŭ la esperantigitan formon "Kilimanĝaro", ĉar tiu estas efektive vaste uzata (kontrolu per gugloserĉo). La duon-esperantigo "Aruŝa" havas nur du guglotrafojn, kaj do laŭ mi nuntempe ne indas mencion en la Vikipedio. Marcos 00:15, 6. Jun 2007 (UTC)
Dankon pro la respondaj komentoj. Mi ĝenerale konsentas kun tiu argumento per Google, precipe por Vikipedio. (Fakte, nun kontrolante mi trafas nur unu ekzempleron de "Aruŝa" — per tranco-gluo de la nomo. Mi ne kutimas serĉi ĉapelhavajn vortojn per Google pro la troo da eblaĵoj — Lat-3 (æ), UTF-8, 2-bajta unikodo, cx, c^, ^c, ch, ¢, c' ktp — kaj pro la malfacilo ilin tajpi. Tamen, per tranĉo-gluo "Aruŝo" kelkoble pli oftas al "Aruŝa" — ĉirkaŭ ses trafojn, kaj same ses ankaŭ por "Arusha".) Ĉu oni faru Google-serĉon por ĉiu unuopa lok-nomo? Kiel elekti se la trafoj egalas? Koncerne la svahilan literumon "Arusha" mem, mi konsentas kw ĝi ja havas la avantaĝon ke "sh" estas "Fundament-konforma".
Pri la aliaj demandoj (la indeco de duonEsperantigo, la adjektivigebleco de duonEsperantigitaĵoj, kaj precipe la indeco de la ŭo-voa tradicio) mi ne tute konsentas, tamen mi jes konsentas ke vikipedio ne estas konvena loko por "avangardumi".
Skribante tiun "prononce kaj transkribe" mia menso fokusiĝis sur la kompatinda litero kaj sono, ŭo. Mi ne celis "prononc-indikon". Mia celo estis alia: Esperantigante propran nomon, eĉ tiun de lingvo, ni — laŭ mi — kiom eble plej evitu samtempe buĉi kaj tordi originalajn kaj prononcon kaj literumon. En propraj nomoj, "plena Esperantigo" signifu nur ke Esperantaj literoj estu uzataj tiel ke ili ĝuste legiĝu per siaj Esperantaj sonoj, ne ke la nomo fariĝu ordinara Esperanta vorto tia kia oni atendus aŭdi de fantazie hipoteza analfabeta kamparana denaska Esperantisto. (Se ni devus celi fantaziajn hipotezulojn kiel idealaĵon, mi persone preferus anojn de de denaske bone-edukita, pure-Esperantista komunumo!)
Flanke, (kaj ĉi tio portas min tute for de Vikipedio) plaĉus al mi, se — ene de limoj implicitaj de la distingaj trajtoj de la (Fundamenta) Esperanta fonemaro — ni, Esperantistoj, povus konsenti pri tre mallonga serio de aldonaj literoj uzeblaj nur en propraj nomoj. Ekzemple, "ñ" (laŭ la hispana, aŭ, se oni preferus, ia ĉapelita "n"), ĉar ni jam havas la similan manieron "m, n" kaj la similan lokon "ŝ, ĵ, ĉ, ĝ". Do, mi argumentas, ke la fonetika trajt-kombinaĵo "ñ" estas jam implicite Fundamenta.
Afable, Bill O'Ryan 03:34, 6. Jun 2007 (UTC)

Esperantomondo[redakti fonton]

Ĉu estas pravigo ke anonimulo kaj vi forigas la ligilon al Esperantomondo el artikolo esperanto ? Mi kontrolis ke estas tute taŭga esperanta ttt-ejo kaj mi ne komprenas kial ligilo al ĝi estu forigita. Arno Lagrange  06:34, 7. Jun 2007 (UTC)

Kvankam Esperantomondo havas interfacon ankaŭ en Esperanto, ĝi estas ĉefe franclingva paĝaro por la trovado de franc- kaj anglalingvaj korespondantoj. Ĝia rilato al Esperanto estas multe tro malgranda por esti menciata sur la paĝo Esperanto; tio fakte misgvidus la legantojn, kiuj verŝajne pensus ke temas pri paĝaro por esperantlingva korespondado.
Aldone, iu spamis preskaŭ ĉiujn Vikipediojn per tiu ekstera ligilo. Mi nun jam forigis la ligilon el multaj alilingvaj versioj de la artikolo Esperanto, sed tamen ankoraŭ restas multaj. Tio vere estis aĉa spamado! Marcos 11:52, 7. Jun 2007 (UTC)
do en ordo AL @ 12:37, 7. Jun 2007 (UTC)

Saluton Marcos. Bone, ke vi forbaris tiun uzanton, kies uzantonomo eĉ tre maldecas. Ĉu eblus meti ŝablonon pri la forbaro en la uzantopaĝon? Se tio ne eblus, ĉar tia ŝablono ne ekzistas, mi povus traduki laŭ la suprasoraba vikipedio. Mi tie estas administranto kaj okupiĝas pri la tieaj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 17:53, 24. Jun 2007 (UTC)

Mi ne povis trovi tian ŝablonon en la Esperanta Vikipedio. Do estus bone, se vi povus traduki la soraban ŝablonon. Mi certe ekuzos ĝin tiam. Marcos 09:27, 25. Jun 2007 (UTC)
Saluton Marcos. Mi ĵus tradukis el la suprasoraba en esperanton la jenan ŝablonon: Ŝablono:Blokita uzanto. Do, nun vi povos uzi ŝablonon por marki uzantopaĝojn de blokitaj uzantoj. Mi ankaŭ metos la informon pri ĝi sur la paĝon de la ŝablona projekto. Kore --Tlustulimu 12:47, 25. Jun 2007 (UTC)
Dankon. Mi ankoraŭ korektis la ŝablonon per anstataŭigo de "Uzanto" per "Vikipediisto". Mi jam enmetis la ŝablonon en Vikipediisto:Fickerix. Marcos 15:17, 28. Jun 2007 (UTC)
Saluton, Marcos. Vi ja enmetis la novan ŝablonon, sed ne blokis la redaktadon de la uzantopaĝo, almenaŭ kontraŭ IP-uloj. Ĉu tio ne esta kutima ĉi tie, ĉu vi forgesis tion? Krome mi pensas, ke estus bona ideo meti la ŝablono ankaŭ en la diskutopaĝon de la uzanto. Kore --Tlustulimu 15:31, 28. Jun 2007 (UTC)
Dankon pri la utilaj proponoj. Mi nun enmetis la ŝablonon ankaŭ sur la diskutpaĝon, kaj protektis la uzantpaĝon kaj ĝian diskutpaĝon kontraŭ IP-uloj. Marcos 15:37, 28. Jun 2007 (UTC)
Ne dankinde. Mi mem estas administranto, sed momente nur en la suprasoraba Vikipedio. Krome estu ĉiam interŝanĝo de ideoj, ĉu ne? - Kaj kelkaj uloj nur alsalutas por meti stultaĵojn, kiel mi jam vidis eĉ en la suprasoraba vikipedio, kie mi estas momente plej aktiva. Do tiaj uloj estas iu plago, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 15:43, 28. Jun 2007 (UTC)

Mi ĵus faris ŝanĝeton al la artikolo Na (prepozicio), spegule al mia kompreno. Eble vi aprobos. Mi scivolas. Bill O'Ryan 16:00, 13. Jul 2007 (UTC)

Jes, mi certe aprobas viajn ŝanĝojn. Daŭre estas la problemo, ke la antaŭlasta kontraŭargumento iom neklaras, kaj ŝajne esprimas la saman argumenton kiel la lasta. Laŭ mi ni devos forigi ĝin, se ĝi en estos pliklarigata (kun klarigo pri la diferenco inter ĝi kaj la lasta kontraŭargumento). Marcos 21:25, 13. Jul 2007 (UTC)
Vi pravas, ĉar "escepto" mem estas regulo. Fakte, en la skolo genera gramtiko oni kutimis (kutimas?) diri ke en gramatiko tute ne ekzistas "esceptoj". Eble vi vidis miajn lastajn du komentojn sur la tiea diskut-paĝo?
La antaŭlasta kontraŭargumento plendas pri ia eceptoregulo B al (agnonskita?) esceptoregulo A. (Flanke, mi tre scivolas vidi klaran prezenton de tiu esceptoregulo A.) La lasta kontraŭargumento plendas, ke esceptoregulo B estus tro komplika.
La respondo estas triparta: 1) Al la antaŭlasta punkto: Esceptoregulo B ne (aŭ nur en ia nepraktike metafizika filozofia maniero) ekzistas, ĉar libervola permeso ne estas esceptoregulo. 2) Al la lasta punkto: Regulo (ĉu escepteca, ĉu ne, kiu ne ekzistas, ne povas esti komplika. 3) Al la plendado mem: Prezenti regulon estas tasko de tiu, kiu kredas je ĝia ekzisto, ne de tiu, kiu tion ne kredas.
Mi iom timas ke oni eble, aŭ miskredas, aŭ komencas miskredi, min naisto. Fakte, pli interesas min la prezentado.
Marcos, laŭ mi, estas mispaŝo el etika, etiketa, kaj retorika vidpunktoj meti kontraŭkontraŭargumentojn paranteze en la kontraŭargumentara listo. Tio donas al la kontraŭa listo aspekton ke ĝi poluiĝis. Do, mi proponas movi tiujn rebatojn paĝe supren en la suban parton de la pora listo kiel aldonan (rebatan) punkton aŭ punktojn. Por konservi legeblecon la punktoj povus numeriĝi, aŭ pli bone titoliĝi: (pli bonaj unuvortaj titoloj eble elpenseblas?)
Por
  • propraj nomoj —
  • substantivaj konstruoj —
  • Ambaŭ/unu —
  • kompleksaj konstruoj —
  • +[Rebato de "escepteco"] — ((nun en parantezo sube))
  • +[Rebato de "komplika regularo"] —
  • +[Rebato de "kontraŭfundameteco"] — ((nun en parantezo sube))
  • +[Rebato de "balasteco"] — (jen kerna diferenco kun Ido)
Kontraŭ
  • je —
  • streketa akuzativo —
  • balasteco de akuzativo — (ĉar frazoj ĉiam klaras sen ĝi)
  • Rebato de "ambaŭ/unu" —
  • Rebato de "kompleksaj konstruoj" (uzi "na" neniel senduobligas akuzativecon de esprimo) —
  • kontraŭfundamenteco —
  • aldona escepteco = plia komplekso —
  • postuliĝas komplika regularo —
Aldone mi proponas ke en ambaŭ partoj la rebatoj iru suben ene de la listoj. Kaj ke ĉiu kontraŭula punkto recevu sian propran rebaton. Oni ĉiam povas revizii, plibonigi la argumentojn, sed mi pensas malbonaŭgura oficiale havi "rebatojn de la rebatoj", ĉu ne?
Ne unuigu la lastajn du kontraŭajn punktojn, ĉar tio devigos al vi reapartigi ilin por klara rebatado kiel (laŭ mi) mi faris supre. Aldone, ĉiu partio bezonas senti kontenton pri la propra prezento.
Afable, Bill O'Ryan 23:52, 13. Jul 2007 (UTC)

Alcalá de Henares[redakti fonton]

Veo que manejas un poco el Español. Yo el esperanto no lo tengo muy bien, más que nada por que me falta vocabulario. El artículo Alcalá de Henares, ¿se tendría que llamar Alkalo de Henareso? O algo así, para que los sustantivos terminen en -o. Espero que me entiendas, Xerq 11:57, 16. Jul 2007 (UTC)

Sí, muchas gracias. Prefierod ejarlo como está, peor también le comentare al autor del artículo si se puede hacer una redirección del nombre en Esperanto al nombre en Español. (Si no está hecha, que no lo he mirado). Gracias por tu ayuda, Xerq 12:09, 17. Jul 2007 (UTC)

Malkongrua foto ĉe hejmpaĝo[redakti fonton]

Sal, mi nur volas atentigi ke la foto supre de la nomo "Michel Serrault" ĉe la ĉefpaĝo ne kongruas kun la persono de Michel Serrault. Dankon.

ADLS de la 11-a de aŭgusto[redakti fonton]

Saluton Marcos ! Pro vojaĝo eksterlande, mi verŝajne ne povos okupiĝi pri la ADLS, kiu normale aperos sur la ĉefpago ekde la 11-a de aŭgusto. Ĉu vi havos tempon por anstataŭi min ? (kaze, ke vi ne rememoras ĉiujn farendajn redaktojn, vidu miajn kontribuojn por iu ajn sabato) Antaŭdankon, Thomas Guibal 15:39, 1. Aŭg 2007 (UTC)

Bedaŭrinde mi ne povos fari tion ĝuste je la 11-a de aŭgusto, ĉar precize tiun tagon mi edziĝos! Mi eble povos fari ĝin je lundo la 13-a se neniu alia faras tion antaŭ mi. Marcos 17:45, 1. Aŭg 2007 (UTC)
Tute en ordo. Gratulon ! :=) Thomas Guibal 20:25, 1. Aŭg 2007 (UTC)

Gratulon[redakti fonton]

Gratulon! Kaj bonan vojaĝon! Bill O'Ryan 02:49, 12. Aŭg 2007 (UTC)

Diskuta nomspaco[redakti fonton]

Vi skribis:

Petro, la diskuta nomspaco (do ĉiuj paĝoj kiuj komenciĝas per "Diskuto:") estas por diskutoj kaj ne por kopioj de artikoltekstoj. Se vi uzas paĝon por alia afero ol ĝia efektiva celo, tio estas vandalismo, aparte se iu jam plurfoje atentigis vin pri tio. Se vi do daŭre reenmetas ion, kio ne estas diskuto, en la diskutan nomspacon, tio estas ripeta vandalismo, do io pro kio oni povas esti forbarita. Mi do petas vin ĉesi tiun vandaladon de la paĝo Diskuto:Dua mondmilito. Marcos 17:41, 14. Aŭg 2007 (UTC)

Mi vidas en tiuj ĉi viaj vortoj klaran minacon elflanke de tiu, kun kiu iu ne konsentas. Mi ŝanĝis nomon de titolo "Diskutinda kaj diskutenda paĝo", sed kiel videblas, vi ignoras tion. Vi estas ĉe mi nula vikipediisto. Vi scias nur dikti, kion oni faru, kion oni povas aŭ ne povas. Estus pli bone, se vi pli ofte vizitadus ekz. tiun ĉi babilejon, kie vi povus diskuti, kiel longe vi deziros. Ĉi tie vi misuzas viajn rajtojn de administranto. --Petr Tomasovsky 17:55, 14. Aŭg 2007 (UTC)
Simple meti la titolon "Diskutinda kaj diskutenda paĝo" kaj sube kopion de la tuta teksto de la artikolo ne klarigas, kio en ĝi estas diskutinda aŭ diskutenda. Ankaŭ ne klaras, kial vi por tio kopias la tekston kun alia formato (la nigraruĝaj skatoloj). Al mi ŝajnas ke vi ial simple volas konservi tiun originan aspekton de la "portalo", kaj sciante ke tiu aspekto ne taŭgas por la artikola nomspaco, vi batalas por ke ĝi daŭre aperu en la diskuta aŭ portala nomspaco. Marcos 18:08, 14. Aŭg 2007 (UTC)

Marcos, ĉesu tion, tuj!
Ellaboru viajn fakojn. Dankon!
Lupíro 17:48, 1. Nov 2007 (UTC)

Kikerbuleta sandviĉo[redakti fonton]

Mi faris serĉon per Google kaj trovis pli multe da rezultoj por "falafelon" ol "falaflon". Do mi konklodus ke tiu formo estas pli ofte uzata. Ĝi estas kompreneble laŭ la 15-a regulo. Kaj kompreneble ĉiam eblas diri kikerbuleta sandviĉo aŭ sandviĉo de frititaj kikerbuletoj aŭ simile por klarigo. Fartu bone!--Sonjaaa 11:51, 2. Nov 2007 (UTC)

Kara Marcos,

Iomete ĝenas min, ke vi legindigis du artikolojn (Sento (banejo) kaj Malto (lando)), kiuj havis nur unu favoran voĉdonon : kvankam ekzistas neniu oficiala regulo pri tio, ni miaopinie atendu prefereble almenaŭ du voĉdonojn antaŭ la elekto de iu ajn artikolo. Kion vi opinias ? Mi cetere atentigas vin pri la nova paĝo Vikipedio:Legindaj artikoloj, kiu estas ĝisdatigenda okaze de la aldono de novaj artikoloj. Amike, Thomas Guibal 10:04, 9. Nov 2007 (UTC)

Vi memoru, ke la legind-markigon ne nur subtenis tiuj, kiuj voĉdonis "por" sed ankaŭ tiuj, kiuj proponis la legind-markigon. Do tial fakte estis po du subtenantoj por tiuj artikoloj. Mi mem iomete dubas pri la legindeco de Malto (lando), ĉar ĝi ankoraŭ bezonas iometan lingvan poluron. Sed mi jam retiris mian kontraŭan voĉdonon antaŭ kelkaj semajnoj (post kiam okazis jam la plej gravaj lingvaj poluroj). Tiuj du artikoloj jam longe estis sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj, do mi ne pensas ke necesis atendadi pli longe ankoraŭ. Mi mem povus fakte voĉdoni por Sento (banejo) - mi simple ne plu faris, ĉar la artikolo laŭ mi jam estis elektita.
Se la nombro de poraj voĉdonoj estas pli alta ol la nombro de kontraŭaj voĉdonoj, kaj pasis almenaŭ tri semajnojn ekde la kandidatiĝo, la artikolo laŭ mi jam estas elektita. Tio laŭ mi eĉ validas se estis nur unu pora voĉo kaj neniu kontraŭa.
Kompreneble tiu, kiu efektivigas la elektiĝon, ankaŭ rigardu la argumentojn, kaj ne nur nombru la voĉdonojn, ĉar povas esti ke estas iu grava manko en la artikolo, kiun tiuj, kiuj voĉdonis por, simple ne rimarkis.
Eble ni havu iujn oficialajn regulojn pri ĉi tio. Sed tiam ni unue devas konsentiĝi pri la afero; kaj laŭ mi la reguloj ne estu tro rigidaj... Marcos 16:46, 9. Nov 2007 (UTC)

Penso - Pensado - Pensaĵo[redakti fonton]

Mi refaris rensado por havi kapnoton al pensaĵo. -- Yekrats 17:02, 9. Nov 2007 (UTC)

Administranto[redakti fonton]

Kara Marcos, mi nun oficiale estas administranto, kaj deziras danki vin pro via voĉdono. Mi provos plenumi mian novan taskon kiel eble plej bone. Amike, Thomas Guibal 16:33, 16. Nov 2007 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio[redakti fonton]

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 03:11, 21. Nov 2007 (UTC)

Vidu: Vikipedio:Diskutejo#Apartigiloj. Kani faros artikolon pri la birdo tie, kaj mi faros kapalidirektilon por ĝin. La malplena paĝo nur estas provizora. -- Yekrats 12:24, 2. Dec 2007 (UTC)

Kutoka sw:wiki[redakti fonton]

Marcos, salam. Jamani humzima wewe? Natumai utakuwa salama. Naomba niulize swali kidoogo: Kiesperato ni lugha kutoka wapi? Na inaongelewa na mataifa mangapi? Basi ni hayo tu niliokuwa nayo. Tafdhali naomba ni jibu.--Muddyb Blast Producer 12:58, 11. Dec 2007 (UTC)


Salam nyingi Nd. Marcos. Nashukuru kwa jibu lako la haraka zaidi. Nimeona baadhi ya tovuti za maelekezo kuhusu Kiesperato, na nimeona baadhi ya mafunzo kuhusu lugha hiyo vile vile. Kinamna fulani inapendeza lakini inaonekana kama ngumu kufahamu!! Si kitu, kingine: lugha toka nizaliwe sijawahi kuisikia lugha hii wala kuiona zaidi ya kuisikia na kuisoma katika wikipedia.

Nalo halina neno. Maadam (Ninov) yupo basi nitajaribu kujifunza ili niweze kujua lugha nyingine ya kimataifa mbalin na Kiingereza niachojua cha msingi.(Msaada: Je wewe upo tayari kwa kunisaidia mara tu nianzapo kusoma lugha hii? Je upo tayari kusahihisha makosa yangu nitakayo kuwa nakosea katika uhandishi wa lugha hii?) Basi kama upo tayari naomba ni jibu ili nianze kumfuata bwana Vessella.--Muddyb Blast Producer 06:53, 12. Dec 2007 (UTC)

Marcos, salam. Ahsante kwa jibu lako, ila naomba nipe mda kidoogo wa kuanza hii lugha ndugu Marcos.--Muddyb Blast Producer 12:07, 13. Dec 2007 (UTC)

Fundamentaj vortoj[redakti fonton]

Saluton, Marcos! Kara, ĉu vere necesas, ke mi ĉesu tiun parton de mia kontribuo? :-/ Nu, se ni legas en la Diskutejo la respondojn al mia ideo, ni tuj rimarkos, ke la homoj ne kontraŭis ĝin. Bertilo, kiu parolis tion pri vortaro, miskomprenis, kion mi dirvolis, kaj ne respondis, kion mi diris poste, kiam mi montris mian opinion pri tio. Eble la parto polemika de mia ideo estas tiu rilate al la kreo de ŝablonoj por indiki en la artikola enkonduko, apud la grasa vorto, ĉu la vortoj estas fundamentaj, oficialaj, zamenhofaj, neoficialaj aŭ eĉ vikipediaj sugestoj (mi ne rememoras ĉu mi diris pri tiu parto de mia ideo; precipe pro tio, la ideo estas tauĝa por vikipedio mem, ne por vortaro. Mi celis enkonduki tiun parton de la ideo, tamen mi ne pluigi ĝin, ĉar mi decidis fari aliajn laborojn). Rilate nur al la kreo de kategorioj, tio neniel malhelpas nian enciklopedion kaj eĉ kontraŭas nenion de la projekto. Tiaj kategorioj estas gravaj por lingvistiko, lingvaj aferoj, Esperanto kaj Esperantismo. Ĉu vi ja ne konsentas, kolego? -- Fernando Maia Jr. 23:48, 14. Dec 2007 (UTC)

Salam, Marcos. Nd. Marcos, katika wikipedia yetu kuna matatizo mengi sana ambayo mie naona yanaweza kuepukika, lakini hamna mtu wa kuyatatua matatizo yale. Kwa sasa tunamtegemea Matt Crypto kuwa yeye ndio mwenyewe uwezo wa kufanya mambo makubwa kabisa katika sw:wiki. Huyo Matt tunaye mtegemea hapatikani kwa Kiswahili wala kwa Kiingereza, na tuna mambo mengi ya kubadilisha. Je wewe unaweza kuyatatua hayo matatizo nikikueleza? Tafadhali naomba ni jibu hapa katika ukurasa wangu wa majadiliano wa Kiesperato!! Kila lakheri.--Muddyb Blast Producer 08:37, 29. Dec 2007 (UTC)

Uchaguzi[redakti fonton]

Salam nyingi Nd. Marcos kutoka Wikipedia ya Kiswahili. Tumeanza uchaguzi wa Wakabidhi na bureaucrat. Ningependa kukufahamisha juu ya hili. SHida yangu ya awali, ilikuwa ni kusawazisha baadhi ya System message (viungo vya wikipedia) yaani kama kuhariri, majadiliano yangu n.k. Sasa basi nilipozungumza na Kipala, kasema hayo hayawezekani mpaka bureaucrat ndio anaweza kufanya hayo!!! Basi nikashindwa tena kuja kukueleza lolote lile. Katika uchaguzi wa bureaucrat na Wakabidhi (mie mmoja wao-mkabidhi) hivyo naomba kula yako!! Basi kila lakheri na usisahau sana kuja mashambani kwetu!! Kazi (au shule??) njema huko uliko!!..--Muddyb Blast Producer (zungumza nami) 05:23, 5. Feb 2008 (UTC)

System message[redakti fonton]

Naona kama ushaanza kubadilisha baadhi ya System message (ama sivyo?) Basi maliza zote. Kuna ile isemayo:Viungo viungacho ukurasa huu. Hii imekosewa. Inabidi iandikwe: Viungo vinavyounga ukurasa huu. Na kingne katika menu pale, ina neno Contents, ile nayo ni Kiingereza, inatakiwa itoke pia na iandike Yaliyomo. Halafu kitu kingine ni kukupa hongera kwa kuanzisha wikipedia ya Kiswahili. Niliangalia historia ya ukurasa wa usoni nikaona kuwa wewe ndio watu wa kwanza kuandika habari katika wikipedia. Basi kazi njema usisahau kunijulisha kama umemaliza kazi yako!!--Muddyb Blast Producer (zungumza nami) 11:33, 7. Feb 2008 (UTC)


Marcos, mbona unafanya kimya kimya?--Muddyb Blast Producer (zungumza nami) 16:14, 7. Feb 2008 (UTC)

Kuna tatizo la template. Template zote hazifanyi kazi kama awali. Kumekuwa na kama uharibiko fulani hivi. Je unaweza kutusaidia kwa hili? Template ya ni Muigizaji, unaweza kuitizama na kubadilisha endapo kutakuwa na utofauti wa system messages... Kila lakheri..--Muddyb Blast Producer (zungumza nami) 07:51, 14. Feb 2008 (UTC)

Gangleri[redakti fonton]

לערי ריינהארט (Reinhardt) ricevis administrajn rajtojn sub nomo Gangleri kaj nur poste ŝanĝis salutnomon sed konsevis admiunistajn rajtojn (vidu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gangleri kaj bonvolu rigardi tabelon en Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj Arno Lagrange  15:49, 24. Feb 2008 (UTC)

Kantonoj de Usono[redakti fonton]

Mesaĝo por ĉiuj administrantoj:

Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).

Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!

--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)

Saluton Marcos, kiel vi fartas ?

Vi pravas, ke la malelstarigo ne estis necesega. Mi nur volis revigligi kaj refreŝigi la dormantan paĝon "Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj", kaj pro tio forviŝis ĉiujn antaŭajn, ege malnovajn proponojn (tiu pri Arkeologio datiĝas de la 21-a de julio 2007 !). Neniu subtenis la proponon kaj neniu klare kontraŭis ĝin (mi mem emis subteni ĝin, sed mi fakte forgesis voĉdoni). Kiel ni do kutimas diri en la franca, "dubo profitu al la akuzito" : mi restarigas la elstarecon de la artikolo.

Ne hezitu esprimi vin pri la novaj proponoj : vi estas unu el la solaj voĉdonantoj de tiu gravega sed preteratentata paĝo. Amike, Thomas Guibal 16:02, 25. Apr 2008 (UTC)

Dankon pro Via helpo en artikolo favikono. Mi vidas, kiel multe mi devas ankoraŭ eklerni... --Fiskot (diskuto) 22:24, 23. Jun 2008 (UTC)

Bv peti statuson por via roboto[redakti fonton]

Vi, administranto, bonvolu respekti la regularon de la Vikipedio : ne funkciigu roboton sen peti statuson por ĝi Arno Lagrange @ 17:37, 8. Jul 2008 (UTC)

La paĝo Vikipedio:Roboto bedaŭrinde ne gvidas al Vikipedio:Permespeto por robotoj (jen korektenda manko). Funkciigantoj de robotoj tie faru siajn petojn. Post du semajnoj se ne estas kontraŭaj opinioj la roboto ricevas statuson. Fakte krom en la komenco, neniu zorgas pri tiuj statuspetoj. Burokrato (ne nur mi, nun Alaŭdo ankaŭ estas burokrato) donu statuson se la funkciado de la roboto ne riskas kaŭzi fuŝojn. Tamen mi opinias ke burokrato same kiel administranto ne agu laŭ sia persona inspiro sed respektante komunajn regulojn Tial ekzistas tiu proceduro : por ke fuŝuloj ne funkciigu robotojn. Estas klare ke vi ne estas fuŝemulo, kaj via roboto povus ricevi la statuson sen tia formala proceduro. La statuso precipe utilas por ke robotaj ŝanĝoj povu esti kaŝitaj en "lastaj ŝanĝoj", alikaze robotaj ŝanĝoj povas tute kaŝi homajn ŝanĝojn pro ĝia rapideco. Tial mi petas vin ne funkciigi roboton antaŭ ol ĝi ricevos statuson. AL @ 18:22, 8. Jul 2008 (UTC)
Mi donis al via roboto la robotan statuson : la paĝo pri permespetoj fariĝis iom ĥaosa, mi reordigis ĝin por pli klare vidi kiuj petoj estas traktendaj kaj kiuj estas jam traktitaj. Arno Lagrange @ 16:34, 30. Jul 2008 (UTC)

Rastabukloj[redakti fonton]

Hej, Marcos! Vi partoprenis al la artikolo rastafario kaj tial mi demandas al vi ĉu vi havus ideon kiel traduki «dreadlocks» esperanten? Mi kreis la artikolon sub la nomo rastabukloj sed ĝi ne tute kontentigas min. --Internaciulo 17:02, 11. Jul 2008 (UTC)

Vikipediisto:David Shankbone[redakti fonton]

Saluton, Marcos. Mi ĵus trovis en "Lastaj ŝanĝoj" redakton sur la paĝo de Vikipediisto:David Shankbone. Krome mi vidis, ke la vikipediista paĝo tute malrilatas al la esperantolingva vikipedio. Kaj la paĝo estas la sola kontribuo. Ĉu mi forĵetu ĝin, ĉar vikipedio ja ne estas servilo por privataj interreta paĝoj? Kore --Tlustulimu 19:15, 18. Jul 2008 (UTC)

Jes, tio estas certe foriginda. (Pardonu mian malrapidan respondon, mi nun estas ĉe la UK en Roterdamo.) Marcos 10:32, 22. Jul 2008 (UTC)
Ĉu mi unue avertu Vikipediisto:David Shankbone, ke vikipedio ne estas fota albumo de privatuloj? Kore --Tlustulimu 10:43, 22. Jul 2008 (UTC)
Arno jam avertis lin je la 18-a de julio. Mi nun forigis la paĝon. Marcos 14:13, 30. Jul 2008 (UTC)

Tekstaro[redakti fonton]

Saluton Marcos. Mi malkovris per via paĝo la Tekstaron; tamen malfunkcias la ligilo en via paĝo - ĝi estu http://tekstaro.com/serchi/! Eble indas ŝangi ĝin? AlexW 23:26, 29. Jul 2008 (UTC)

Mi nun forigis la mencionde la tekstaro sur mia paĝo. Mi estis menciinta ĝin nur pro tio, ĉar antaŭe oni devis krei konton ĉe la Tekstaro por traserĉi ĝin, kaj mi volis ebligi al homoj sen konto ekscii pri certaj serĉrezultoj. Nun kiam ĉiu povas traserĉi ĝin sen konto-kreado, tio ne plu estas bezonata. Marcos 14:59, 30. Jul 2008 (UTC)

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton! Mi dankas viajn konsilojn, sed mi ne povas sekvi la anglan, ĉar mi ne parolas angle. Mi sekvas la hungaran kaj iomete la slovakan. Pri merkredo: en la nomo troviĝas nur merkredo. Ĉu vi komprenas, se mi skribus "ĉiumerkrede okazis foiro" aŭ "merkrede okazadas butikumado" aŭ "komercada tago estas merkrede"? Sincere: --Crosstor 07:01, 14. Aŭg 2008 (UTC)

Pri la frazo "La vorto signifas: merkrede okazis foiro.": Por mi ne klaras, ĉu estas la vorto "szerdahely" aŭ la vorto "Bodrogszerdahely", kiu signifas "merkrede okazis foiro". Necesas pliklarigi tion. Marcos 16:15, 14. Aŭg 2008 (UTC)

Vorto "sindromo" kaj via translokiĝo al Bonno[redakti fonton]

Kara Marcos,

vi vidas, ke mi tre malfrue tamen ankoraŭ enŝaltiĝis en la diskuton pri la sindromo angle nomata "savant syndrome" (vidu la artikolan diskutpaĝon), kaj per tio ankaŭ respondas al la ĉi-temaj komentoj de vi al mi. Krome mi bonvenigas vin al Bonn, mia "hejmurbo", kiun mi ekde 1997 nur vidas unufoje jare dum "nostalgia" vizita semajnfino, sed kiun mi daŭre tre ŝatas, kvankam la urbeto post la foriro de la germana registaro al la pli pompa, multekostega kaj sekve multe pli malmodesta registara kvartalo en Berlino ankaŭ havas iom tristan flankon. Klaus Dahmann, kies telefonnumero restis en la "historia" paĝo pri la Esperanto-Junularo Bonn trovita de vi, daŭre estas bonnano (li ĵurnalistas en la radiostacio "Deutsche Welle" rekte ĉe la eksa parlamenta plenkunsidejo); kvankam li tute ne plu estas aktiva movadano, li kompreneble plu komprenas Esperanton kaj estas agrabla kaj saĝa persono kun kiu bone eblas babili. Kiel movada kontaktadreso plej rekomendeblas Claudia Hamelbeck, kiu havas plurajn infanojn en mezlerneja aĝo kaj dum la lastaj jaroj inter alie okazigis Esperanto-kursetojn por geknaboj en la bazlernejo de siaj idoj. Mi ie havis ŝian retpoŝtan adreson, sed nun ne retrovas ĝin – mi proponus, ke vi telefone demandus al Klaus, kaj rekontaktus min tiuteme se ial ne funkcias.

ThomasPusch 18:31, 29. Sep 2008 (UTC)

Ŝablono:Informkesto aŭtovojo[redakti fonton]

Saluton, Marcos. Ĉu vi hazarde jam legis mian diskuton kun Arno pri {{Informkesto aŭtovojo}}? Vi kreis ĝin, sed ĝi ne povas funkcii. Mi jam rigardis en la solan artikolon, kiu uzas ĝin. Sed tie strange enestas la kodo, kiu devus iel enesti en la ŝablono. Ĉu vi povus ripari tion? Se ne, mi aŭ Arno aranĝos tion. Kore --Tlustulimu 19:43, 16. Okt 2008 (UTC)

Igu uzantojn reviziantoj[redakti fonton]

--Arno Lagrange @ 21:13, 18. Nov 2008 (UTC)