Uzanto:Arbarulo/provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La gramatiko de Esperanto estas la strukturo de vortoj, esprimoj, frazoj, kaj paragrafoj en Esperanto. Ĝi estas intence kaj ege pli regula ol la gramatiko de aliaj lingvoj, cele al facila lerneblo.

La vortofarado estas ekstreme aglutina: sufiksoj, prefiksoj, kaj kunmetado de radikoj estas abunde uzataj, permesante efikan kaj flekseblan komunikadon per relative malgranda stoko de radikoj. Ĉiuj morfemoj estas nevariaj. La ĉefaj vortospecoj havas proprajn karakterajn finaĵojn: -o por substantivoj, -a por adjektivoj, -e por adverboj, kaj kvin finaĵojn por la kvin bazaj formoj de verbo. Radikoj estas libere kombineblaj kun gramatikaj finaĵoj. Substantivoj kaj adjektivoj havas du kazojn kaj du nombrojn; verboj havas kvar finitivajn formojn kaj infinitivon, krom ses participoj (kiuj morfologie estas adjektivoj). Akordo inter verbo kaj subjekto ne ekzistas. La sintaksa rilato inter frazeroj estas markata per kazo kaj prepozicioj, ne per vortordo, kiu estas plejparte libera.

Vortospecoj[redakti | redakti fonton]

La finaĵoj ‑o, ‑a, ‑e indikas, ke vorto estas respektive substantivo, adjektivo, aŭ adverbo. Verboj havas plurajn finaĵojn laŭ formo. La plejparto de radikoj aperas ĉiam kun vortoklasa finaĵo. Ankaŭ ekzistas fermita klaso de radikoj, kiuj povas aperi sen finaĵo (vortetoj).

radikoj estas libere kombineblaj kun la vortospecaj finaĵoj, sed semantike havas karakteron de unu vortospeco: substantiva, adjektiva, aŭ verba. La vortospeca karaktero influas la signifon de la vortospecaj finaĵoj. Ĉe verba radiko, la substantiva finaĵo ‑o indikas agon (ekz. parolo de verba radiko parol-), ĉe adjektivo econ (ekz. belo de adjektiva radiko bel-, dum la substantiva formo de substantiva radiko povas signifi ajnan aferon. La interpreto de la adjektiva sufikso ‑a ĉe substantiva radiko multe varias laŭ la kunteksto: reĝa povas ekzemple signifi "apartenanta al reĝo" (reĝa palaco) aŭ "estanta reĝo" (reĝa persono. Ĉe adjektivaj formoj de adjektivaj radikoj la signifo estas relative stabila. Verba finaĵo ĉe adjektiva radiko signifas same kiel la verbo esti (ekz. beli "esti bela"), dum ĉe substantiva radiko la interpreto dependas de la signifo de la radiko (ekz. reĝi "ofici kiel reĝo", gasti "agi kiel gasto", sed brosi "froti per broso", tamburi "muziki per tamburo"). Vortaroj kutime indikas la vortospecan karakteron de radiko.

Vortetoj havas diversajn semantikajn karakterojn, kaj tre multaj estas baze adverbaj. Ekzistas kelkaj finaj elementoj troviĝantaj ĉe pluraj (-i ĉe personaj pronomoj, -aŭ ĉe diversaj vortetoj), sed ili estas parto de la radiko, ne aparta finaĵo. Speciala morfologia klaso de vortetoj estas la korelativoj, kiuj laŭ speciala maniero kombinas limigitan aron de antaŭpartoj kun limigita aro de postpartoj.

Substantivoj kaj adjektivoj[redakti | redakti fonton]

La substantiva finaĵo estas -o. Substantivoj havas du nombrojn: ununombron (ne markatan) kaj plurnombron (-j), kaj du kazojn: nominativon (ne markatan) kaj akuzativon (-n). La sinsekvo de morfemoj estas finaĵo-nombro-kazo, t.e. la kvar eblaj kombinoj estas -o, -oj, -on, -ojn. Adjektivoj havas la vortoklasan finaĵon -a kaj akordas kun substantivoj je kazo kaj nombro, do finiĝas -a, -aj, -an, -ajn. Adjektivoj modifantaj substantivon preskaŭ ĉiam estas tuj apud ĝi, plej neŭtrale antaŭ ĝi, sed ofte ankaŭ post ĝi.

La nominativa kazo estas uzata por:

  • Subjekto : La bona virino trankviligis sian soifon.
  • Alvoko: Ludoviko, donu al mi panon.
  • Priskribo de subjekto: La domo estas ruĝa.
  • Iga priskribo de objekto: Mi farbis la domon ruĝa.
  • Komplemento de prepozicio: Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo.

La akuzativo estas uzata por ĉiu substantiva frazero kiu havas alian sintaksan rolon ne indikatan per prepozicio, ĉefe:

  • Objekto: Mi vidas leonon.
  • Mezuro: La plej grandaj sableroj estas du milimetrojn longaj. Mi laboris multajn jarojn.
  • Tempo: Ili iros la dek-kvinan de julio.
  • Direkto: Prepozicioj, kiuj baze esprimas lokon, povas esti ŝanĝitaj al esprimoj de direkto aŭ celo de movo per akuzativigo de la komplemento: La muso kuris en la domon. Laŭ la Fundamento oni ankaŭ povas uzi akuzativon sen prepozicio por esprimi direkton: La muso kuris domon. Nuntempe tiu uzo estas "preskaŭ arĥaika.".[1] Prepozicioj, kiuj en si jam signifas direkton, havas nominativajn komplementojn: La muso kuris al la domo.

Esperantaj substantivoj ne havas gramatikan genron.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

La nombroj de unu ĝis dek, cent, kaj mil estas vortetoj, kiuj adjektive modifas la kvantigatan substantivon, tamen sen adjektivaj finaĵoj. La aldono de ordinaraj adjektivaj finaĵoj esprimas vicordon. Miliono kaj pli grandaj nombrovortoj estas substantivoj, kaj la kvantigata substantivo modifas ilin kiel prepozicia frazo kun da. Oni povas uzi kaj substantivon nulo (Ŝparemulo elspezus nulon) kaj ordinaran adjektivon nula (La princo dum sep tagoj fosis, sed post sep tagoj li vidis, ke la rezulto estas nula) kaj vorteton nul (Mi vendis preskaŭ nul, Por eviti malpacon, ni postulas nul politikon kaj nul religion en nia babilrondo).

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

Pronomoj estas malgranda, fermita klaso de vortetoj, kiuj anstataŭas substantivan frazeron, kiam la signifo estas sciata el la enlingva aŭ eksterlingva kunteksto. Esperanto havas du specojn de pronomoj: personajn pronomojn kaj pronomajn korelativojn.

Personaj pronomoj havas radikojn finiĝantajn per -i. Ili alprenas la akuzativan finaĵon -n, sed neniam la plurnombran finaĵon -j. La radiko mem esprimas nombron en la unua kaj tria persono. Laŭseksa distingo ekzistas nur en la ununombro de la tria persono.

Personaj pronomoj
ununombra plurnombra
unua persono mi ni
dua persono vi¹
tria
persono²
vira li ili
ina ŝi
aĵa ĝi
nedifinita oni
refleksiva si

¹Ekzistas ankaŭ malformala ununombra duapersona pronomo ci, sed oni preskaŭ ne uzas ĝin.

²La seksneŭtrala ula ununombra triapersona pronomo ri estas neoficiala kaj polemika, sed uzata de multaj parolantoj, precipe post la jaro 2000.[2]

La pronomaj korelativoj havas diversajn funkciojn. La ulaj alprenas la plurnombran finaĵon -j kaj la akuzativan -n kiel substantivoj kaj adjektivoj. La aĵaj ankaŭ alprenas la akuzativon, sed preskaŭ ĉiam estas gramatike ununombraj, eĉ kiam temas pri pluraj aĵoj.

Pronomaj korelativoj
nedifinitaj demandaj/rilataj montraj tutampleksaj neaj
ulaj iu kiu tiu ĉiu neniu
aĵaj io kio tio ĉio nenio

Difiniloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto havas unu artikolon, la difinitan artikolon la. Iujn aliajn adjektivajn vortetojn, kiujn tradicia gramatiko ne klare distingas de ordinaraj adjektivoj, nuntempe oni klasas kun la artikolo kiel difinilojn pro komunaj sintaksaj ecoj. Se substantiva frazero havas difinilon, ĝi estas la unua vorto. Unu substantiva frazero nur en apartaj okazoj havas plurajn difinilojn, kaj oni neniam kombinas la kun alia difinilo. La kutimaj Esperantaj difiniloj estas:

  • la
  • ambaŭ
  • adjektivaj korelativoj
  • posedaj pronomoj
Adjektivaj korelativoj
nedifinitaj demandaj/rilataj montraj tutampleksaj neaj
ecaj ia kia tia ĉia nenia
identaj¹ iu kiu tiu ĉiu neniu
posedaj ies kies ties ĉies nenies

¹La identaj korelativoj estas morfologie samaj kun ulaj korelativoj (vidu supre) sed sintakse malsamaj, ĉar ili modifas substantivojn.

La tiel nomataj posedaj pronomoj estas la adjektivaj formoj de la personaj pronomoj (ekz. ilia "de ili"). Tiuj posedaj pronomoj, la identaj korelativoj, kaj la ecaj korelativoj akordas kun siaj substantivoj same kiel ordinaraj adjektivoj. La, ambaŭ, kaj la posedaj korelativoj, kvankam ĉi tiuj semantike rilatas al la ulaj kaj aĵaj korelativoj same kiel la posedaj pronomoj al la personaj pronomoj (ekz. ties "de tiu, de tio"), ne akordas kun la substantivo.

Prepozicioj[redakti | redakti fonton]

Prepozicioj estas vortetoj, kiuj alprenas substantivan frazeron kiel komplementon por konsistigi prepozician frazeron. La prepozicio montras la rolon de la frazero ene de la frazo. Ĝi nepre estas la unua vorto de la prepozicia frazero, kaj ĝia komplemento estas en la nominativa kazo, krom kiam oni uzas la akuzativon por doni direktan sencon al baze loka prepozicio.

La prepozicioj estas fermita klaso. Ili povas esti klasifikataj jene (iuj havas diversajn sencojn apartenantajn al malsamaj klasoj):

  • lokaj
    • antaŭ
    • post
    • apud
    • ĉe
    • ĉirkaŭ
    • ekster
    • en
    • inter
    • kontraŭ
    • preter
    • sub
    • sur
    • super
    • tra
    • trans
  • direktaj
    • al
    • el
    • de
    • ĝis
  • tempaj
    • antaŭ
    • ĉe
    • de
    • dum
    • ĝis
    • inter
    • post
  • indikantaj logikan rilaton
    • anstataŭ
    • da
    • de
    • krom
    • kun
    • laŭ
    • malgraŭ
    • per
    • po
    • por
    • pri
    • pro
    • sen

La prepozicio je ne havas unuecan sencon, sed estas uzata por esprimi ĉian rilaton, por kiu la aliaj prepozicioj ne taŭgas. Ekvivalenta rimedo, kiam ĝi ne malklarigas la signifon, estas uzi la akuzativon anstataŭ prepozicio: Ili iros je la tria de majo Ili iros la trian de majo.

Ĉar prepozicioj kaj la akuzativa finaĵo havas similan funkcion, t.e. montri la rolon de substantiva frazero en la frazo, ili povas esti konsiderataj kune kiel "rolmontriloj."[3] La uzo de prepozicio kaj akuzativo kune por esprimi direkton ekvivalentas al la uzo de du prepozicioj, ekzemple "en la domon" pli-malpli samsignifas kun "al en la domo".

Verboj[redakti | redakti fonton]

Finitivaj[redakti | redakti fonton]

La finitivaj formoj de verbo estas tiuj, kiuj rolas kiel ĉefverbo de frazo aŭ subfrazo. En Esperanto ĉiu verbo havas kvin, markatajn per propraj finaĵoj: -is (pasinta), -as (nuntempa), -os (venonta), -us (imaga), -u (vola-ordona). Oni kutime klasigas ilin laŭsignife tiel ke la imaga kaj vola-ordona formo estas modoj kaj la pasinta, nuntempa, kaj venonta estas tri tempoj de la reala modo. En multaj aliaj lingvoj, la formo de verbo ŝanĝiĝas ankaŭ por akordi kun ĝia subjekto, kaj iom malpli ofte kun ĝia objekto. En Esperanto tio ne okazas. Iuj distingoj, kiuj en multaj lingvoj estas gramatikaj kaj devigaj - rimarkinde aspekto - en Esperanto povas esprimiĝi nedevige per afiksoj.

La modoj esprimas la rilaton inter la enhavo de la frazo kaj la realo: por prezenti ĝin kiel efektivan, oni uzas la realan; por prezenti ĝin kiel neefektivan, oni uzas la imagan; por esprimi volon, ke ĝi iĝu aŭ restu efektiva, oni uzas la volan-ordonan. La tempoj de la reala modo ordinare montras la tempan rilaton inter la enhavo de la frazo kaj la tempo, kiam la parolanto eldiras ĝin. Tamen en nerekta parolo, t.e. en subfrazoj, kiuj rakontas ies diron aŭ penson ne citante ĝin laŭvorte, la tempo estas same, kiel en la diro aŭ penso, pri kiu temas; ĝi montras la tempan rilaton inter la enhavo de la subfrazo kaj la tempo de ties originala diro aŭ penso, ne la eldiro de la kompleta frazo. Ekzemple, en la frazo "Johano diris, ke li iros", la iro de Johano estas futura relative al lia diro, sed povas esti pasea, nuntempa, aŭ futura relative al la nuna momento.

La ĉefverbo grandparte determinas, kiujn gramatikajn rolojn la substantivaj frazeroj en ĝia frazo aŭ subfrazo plenumas. Ekzemple, kreski postulas subjekton, sed neniun alian rolon; kolekti postulas subjekton kaj objekton; igi postulas subjekton, objekton, kaj priskribon de la objekto; kaj konduki postulas subjekton, objekton, kaj ofte movocelon markatan per al. Verbon, kiu povas havi objekton, oni nomas netransitiva. Preskaŭ ĉiuj verboj postulas almenaŭ subjekton, sed ne ĉiuj; ekzemple, Pluvas estas kompleta frazo.

Infinitivoj[redakti | redakti fonton]

La Esperantan infinitivon indikas la finaĵo -i. Sintakse infinitivo rolas en la frazo ne kiel verbo sed kiel substantivo. Ekzemple, La infano volas manĝi havas la saman strukturon kaj preskaŭ la saman signifon kiel La infano volas manĝon. Ĝi malsamas de substantivoj je tio, ke ĝi ne alprenas plurnombran aŭ akuzativan finaĵon, ke ĝi tradicie ne estas uzata kun prepozicioj krom por, anstataŭ, kaj krom, kaj ke oni modifas ĝin per adverboj anstataŭ adjektivoj (ekz. "Ni povas labori trankvile", "Estas preferinde diri ĉi tion"). Ĉar la signifo de iuj verboj (ekzemple voli kaj povi) postulas agon kiel objekton, ili troviĝas kun infinitiva objekto pli ofte ol kun substantiva.

Infinitivo povas alpreni objekton aŭ aliajn substantivajn aŭ prepoziciajn frazerojn simile, kiel ĉefverbo de subfrazo, sed ne povas havi propran subjekton. Normale la subjekto de la frazo aŭ subfrazo, en kiu la infinitivo uziĝas, rolas ankaŭ kiel ĝia subjekto. Tradicie la infinitivo estas konsiderata kiel modo de la verbo.

Participoj[redakti | redakti fonton]

Participoj estas verbaj formoj, kiuj rolas en la frazo ĉefe kiel adjektivoj. Ili esprimas tempon (pasintan, nuntempan, aŭ venontan) kaj voĉon. La ses participaj sufiksoj konsistas el vokalo montranta tempon (-i- por la pasinta, -a- por la nuntempa, kaj -o- por la futura), sekvata de -nt- por la aktiva voĉo aŭ -t- por la pasiva voĉo. Post la sufikso oni aldonas ordinarajn adjektivajn finaĵojn.

Substantivo modifata de participo rolas kiel ĝia subjekto se la voĉo estas aktiva, kiel ĝia objekto se la voĉo estas pasiva. Substantivo rolanta kiel subjekto de pasiva participo estas markata per la prepozicio de.[4] La tempo de participo estas relativa al la ĉefverbo de la (sub)frazo, ne al la momento de la eldiro de la frazo.

Oni precizigas la tempan rilaton inter ago kaj iu koncerna momento, kiu povas ne esti la nuntempo, kunmetante finitivon de esti kun participo. La tempo de esti montras la rilaton inter la celata momento kaj la nuno, kaj la tempo de la participo montras la rilaton inter la ago kaj la celata momento. Per kunmeto de estus kun participo oni esprimas tempon en imaga frazo kiam tio necesas. Ĉar ne ekzistas simplaj pasivaj verboj, oni ankaŭ devas uzi kunmeton en pasivaj frazoj, kie neniu distingo estas celata inter la momento de la ago kaj alia koncerna momento. Tiam la participo ordinare estas pasinta, kvankam en la 20-a jarcento okazis polemiko, ĉu ĝi prefere estu nuntempa.

Krom la adjektiva formo, participoj havas adverban kaj substantivan formon. La substantivo signifas ne econ, kiel ĉe ordinara adjektiva radiko, sed personon, kiun la adjektivo priskribus.

Vortofarado[redakti | redakti fonton]

Esperanta morfologio estas ekstreme aglutina, t.e. vortoj ofte konsistas el pluraj morfemoj, kiuj sekvas unu la alian kaj havas malmultajn alomorfojn (en Esperanto nur unu). Ĝi ne faras grandan distingon inter kunmetado kaj afiksado. Oni kutime nomas afiksoj tiujn radikojn, kiuj malplej ofte aperas memstare; la sola rigida malsamo estas tio, ke inter radiko kaj afikso oni neniam enmetas gramatikan finaĵon.[5] Kunmetado kaj afiksado estas ekstreme oftaj relative al la plejparto de aliaj lingvoj. Tiu eco faciligas la lernadon de la lingvo, permesante, ke oni esprimu nekutime grandan konceptaron per nekutime malgranda radikstoko.

Kunmetaĵoj normale havas la ĉefelementon fine, ekzemple akvorezervo estas speco de rezervo, dum rezervakvo estas speco de akvo. Tamen, kiam oni unuvortigas prepozician frazeron, oni konservas la originalan vortordon kun komenca prepozicio, kvankam la prepozicia radiko estas ĉefa (senvivaj personoj ne estas speco de vivaj). Iuj afiksoj sekvas proprajn principojn anstataŭ la ĝeneralajn pri kunmetado de ordinaraj radikoj. La konstruo de kunmetaĵo el pli ol du radikoj estas analizebla en sinsekvajn kunmetojn de po du, ekzemple antaŭrajtigi povas signifi antaŭe rajtigi (aŭ eventuale, laŭkontekste, igi antaŭrajto). Inter radikoj de kunmetaĵo oni povas konservi sence taŭgan gramatikan finaĵon aŭ forlasi ĝin laŭ konsideroj pri pronceblo kaj klaro, ekzemple proprokulepropraokule "per la propraj okuloj".

Sintakso[redakti | redakti fonton]

Partoj de substantiva frazero[redakti | redakti fonton]

La baza ordo en substantivaj kaj prepoziciaj frazeroj estas prepozicio - difinilo - nombro - adjektivo - substantivo - priskriba prepozicia frazero - priskriba subfrazo, ekzemple: al la du grandaj amikoj de Johano, kiuj estis en la ĝardeno. Adjektivoj ankaŭ ofte venas post la substantivo, kaj tio estas eĉ la pli ofta ordo por plurvortaj adjektivaj frazeroj - ekzemple vizaĝo plena de cikatroj estas pli ofta ol plena de cikatroj vizaĝo - kaj por adjektivoj priskribantaj korelativon. Aliaj ordvarioj aŭ troveblas nur en poezio aŭ estas tute neeblaj.

Frazeroj en frazo[redakti | redakti fonton]

La ordo de frazeroj estas libera, influata nur de pragmatikaj faktoroj, dum kazfinaĵoj kaj prepozicioj determinas la gramatikan interpreton. La baza ordo estas Subjekto Verbo Objekto, ekzemple la hundo ĉasis la katon. Varioj de tiu ordo okazas laŭ la principo, ke unue venu la temo de la frazo kaj poste la komento; oni dirus la katon ĉasis la hundo kiam la kato estas la temo de la parolo kaj la hundo estas nova informo. En priskribaj frazoj (kie la verbo estas kopulo) nek la subjekto nek la priskribo havas rolmontrilon; la vortordo ankoraŭ povas varii se iu malsimetrio klarigas kiu estas kiu, ekzemple se la priskribo estas adjektivo aŭ la subjekto havas difinilon, sed se ambaŭ estas nedifinitaj substantivoj, la ordo devas estis subjekto - verbo - priskribo: ekzemple, glavoj iĝu plugiloj kaj plugiloj iĝu glavoj havas malsamajn signifojn.

Neado[redakti | redakti fonton]

En nuntempa Esperanto, la vorto ne venas rekte antaŭ la vorto, kiun ĝi neas. Ekzemple, oni distingas:

Ne mi devas skribi tion (sed iu alia devas)
Mi ne devas skribi tion (mi povas libervole elekti, ĉu skribi ĝin aŭ ne)
Mi devas ne skribi tion (estus malbone aŭ neeble, ke mi skribu ĝin)
Mi devas skribi ne tion (sed mi devas skribi ion alian)

Krom la ĝenerala vorto ne, Esperanto havas la neajn korelativojn, ekzemple nenio = ne io. Oni normale ne kombinas ne kun ili, kaj kiam oni faras tion, la duobla neo interpretiĝas kiel jeso: Mi ne faris nenion estas speciale frapa maniero diri Mi faris ion.

Demandado[redakti | redakti fonton]

Jes-neaj demandoj estas markataj per la demanda partikulo ĉu metita ĉe la komenco de la frazo, normale kun altiĝa intonacio. Aliaj demandoj uzas la demandajn korelativojn komencantajn per ki-, ankaŭ kun altiĝa intonacio. La ki-vorto, aŭ se ĝi estas parto de substantiva aŭ prepozicia frazero, tiu tuta frazero, transmetiĝas al la komenco de la frazo. Ĉe nerektaj demandoj, la ĉu aŭ la ki-vorto funkcias kiel subordiga konjunkcio, paralele al ke ĉe nerektaj asertoj: Ĉu ŝi venos? Mi ne scias, ĉu ŝi venos.

  1. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  2. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  3. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  4. Iuj uzas neoficialan prepozicion far, forigante la finaĵojn de la verbo fari.
  5. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko