Uzanto:Fabio Bettani/Sablujo2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malplena persona sablujo, preta por plua uzado.

Merkuro estas la unua planedo de la sunsistemo, la plej proksima al la Suno. Kun Venuso, ĝi ankaŭ estas la plej varmega: 700 K tage, sufiĉe varmega pro fandi plumbon. Sed spite de ĝia proksimeco, la merkura nokto estas tre malvarmega: nur 100 K nokte, pro la manko de densa atmosfero.

Merkuro ricevis sian nomon de la romia dia heroldo Merkuro pro sia rapida migrado tra la ĉielo. Ties helmon kun flugiloj montras la simbolo ☿ de Merkuro.

Fizikaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Merkuro estas pli malgranda ol Marso sed pli granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Fakte, ĝi aspektas simile al la Luno: la supraĵo estas plena de krateroj kaj montoj. La krateroj estas faritaj de la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1300 km en diametro, 3,6 miliardojn da jaroj en aĝo. La frapo, kiu kreis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro.

Unu mistero pri Merkuro estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi sugestas, ke Merkuro unufoje estis multe pli granda aŭ la Suno multe pli brila.

La tago de Merkuro estas la plej longa – 176 tertagoj – kaj estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj). Merkuro turniĝas tiel malrapide kaj iafoje iras tiel rapide ĉirkaŭ la Suno, ke la Suno iafoje ŝajnas halti en la ĉielo kaj iri malantaŭen!

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studebla. Fakte, unu flanko de la planedo estas tute nekonata! La plimulto de nia scio pri Merkuro devenas de tri vizitoj de "Mariner 10" en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam orbitis Merkuron aŭ staris sur ĝia supraĵo. Nia nuna scio pri Merkuro similas tiun pri la Luno ĉirkaŭ 1950.

Merkuro kun falsaj farboj

La usona sondilo MESSENGER (anglalingva akronimo de MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging – Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro) estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004 kaj komencis 6-jaran vojaĝon al Merkuro. Ĉefaj taskoj de la sondilo estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]