Vítězslava Kaprálová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vítězslava Kaprálová
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1915 (1915-01-24)
en Brno
Morto 16-an de junio 1940 (1940-06-16) (25-jaraĝa)
en Monpeljero
Mortokialo nekonata
Tombo Centra Tombejo en Brno
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio
Alma mater École Normale de Musique de Paris Alfred Cortot • Praga konservatorio • Brno Conservatory
Familio
Patro Václav Kaprál
Edz(in)o Jiří Mucha
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Vítězslava Kaprálová (24-a de januaro 1915 Brno16-a de junio 1940 Montpellier) estis ĉeĥa muzika komponistino kaj dirigentino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1930 ŝi komencis studi en konservatorio en Brno komponaĵon ĉe Vilém Petrželka kaj dirigentadon ĉe Zdeněk Chalabala. Ŝi graduis per sia plej konata orjestra komponaĵo Soldata simfonieto, kiun ŝi persone faris kun Ĉeĥa filharmonio. Dank' al franca ŝtata stipendio ŝi forveturisd en la jaro 1937 al Ecole Normale de musique den Parizon, kie ŝi enskibiĝis en klason de dirigento Charles Muncha. Private ŝi poste ankoraŭ studis komponaĵon ĉe Bohuslav Martinů, kies klavicenan koncerton ŝi dirigentis la 2-an de junio 1938 en Parizo. Mallonge post tio ŝi forveturis al festivalo de Internacia kompanio por nuntempa muziko, kiu okazis en Londono, kaj la 17-an de junio ŝi komencis ĝin per sia simfonieto, kiun ŝi denove dirigentis - ĉifoje ŝia orkestro estis BBC Orchestra.[1] Poste ŝi forveturis por kelke da monatoj reen en Brnon. Sed tiam ŝi ne povis antaŭsenti, ke tio estos ŝia lasta vizito de la hejmo kaj ke estis mezuritaj al ŝi nur du jaroj de ŝia vivo, kiu estos finiĝinta en Francio.

Ŝi revenis en Parizon en januaro de 1939. En la franca metropolo Kaprálová moviĝis en medio de cyxeĥa artista kolonio kaj ĉi tie ŝia ankazx ekkonis sian estontan edzon Jiří Mucha, filon de pentristo Alfons Mucha. Ilia geedziĝo okazis la 23-an de aprilo 1940. Jiří Mucha dediĉis al ilia tre mallonga kunvivo libron Strangaj amoj (1988).

En la tempo, kiam Parizo jam estis endanĝerigarta fare de germanaj soldataroj, aperis ĉe Kaprálová la unuaj simptomoj de malsano, pro kiu la juna komponistino la 16-an de junio 1940 en la sudfranca Montpellier, kien ŝi estis evakuita fare de sia edzo, mortis en sia dudek kvin jaroj. Unu e eblaj kaŭzoj de ŝia morto estas indikata tifoida febro.[2][3] En la pasinteco al ofte indikata diagnozo pri miliara tuberkulozo, malĝuste proklamita kiel oficiala, ne respondas kuracista raporto, kiu konserviĝis en la laŭtempa korespondado.[4]

En la jaro 1946 donis Ĉeĥa akademio de sciencoj al Vítězslava Kaprálová membrecon in memoriam.

The Kapralova Society[redakti | redakti fonton]

Pri la ligilo de komponistino zorgas konsekvence ekde la jaro 1998 kanada muzika kompanio The Kapralova Society kun sidejo en Toronto.[5]

Tři Studně[redakti | redakti fonton]

En municipo Tři Studně ŝi havas simbolan tombon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hartl, Karla and Erik Entwistle, eds., The Kaprálová Companion. Lanham, MD: Lexington Books, 2011.
  2. Fischer, Christine, ed., Vítězslava Kaprálová (1915-1940). Zeitbilder, Lebensbilder, Klangbilder. Zurich: Chronos Verlag, 2017, s. 29.
  3. Hartl, Karla, ed., Kauza Kaprálová v dobové korespondenci a dokumentech. Praha: Nakladatelství Klíč, 2021, s. 7–16
  4. Hartl, Karla, ed., Kauza Kaprálová v dobové korespondenci a dokumentech. Praha: Nakladatelství Klíč, 2021, s. 7–16
  5. Český hudební slovník. Arkivita el la originalo je 2022-12-09. Alirita 2023-04-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]