Vajska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vajska situas en la mapo en la verda municipo
Preĝejo de Vajska

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vajska, serbe Вајска, germane Wajska,hungare Vajszka estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉ.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vajska situas sur ebenaĵo, la Danubo preterfluas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. La paroĥo fondiĝis en 1787. Ĉirkaŭ en 1900 la hungaroj vivis en Vajszka en majoritato. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Vajska 3169 da homoj, (serboj 1319 (42 %), rumanoj 569 (18 %), kroatoj 353 (11 %), hungaroj 341 (11 %), jugoslavianoj 207 (7 %), ciganoj 42, slovakoj 33 po (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la tiama Vajszka naskiĝis hungara subministro Dezső Gromon.