Valentinas Vytautas Toločka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Valentinas Vytautas TOLOČKA
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1930 (1930-05-21)
en Vieštovėnai, distrikto Plungė (Litovio)
Morto 31-an de decembro 2019 (2019-12-31) (89-jaraĝa)
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj ĵurnalisto, poeto
Esperantistiĝis en 1956
vdr

Valentinas Vytautas TOLOČKA (naskiĝis la 21-an de majo 1930[1] en Vieštovėnai, distrikto Plungė , mortis la 31-an de decembro 2019 en Vilnius, enterigita en Kuliai, distrikto Plungė[2]) estas tiflologo[3], doktoro de socialaj sciencoj (1992), esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1936 V. V. Toločka hejme vundiĝis kaj vidkapablo komencis malfortiĝi. En 1940 li venis al Kaŭna Instituto por Blinduloj. En 1954 li vundis la duan okulon kaj blidiĝis. En 1955 finis Kaŭnan mezlernejon por blinduloj. En Vilna Universitato li studis germanan lingvon kaj literaturon (ekde 1956), litovan lingvon kaj literaturon, plenumis ĉiun studprogramon, tamen ne partoprenis en ŝtatekzamenoj. Dum 1971-1976 V. V. Toločka studis tiflopedagogikon[4] en Pedagogia Instituto de Šiauliai. En 1992 defendis disertacion Evoluo de klerigado de blinduloj en Litovio ĝis la jaro 1940 kaj al li estis havigita scienca grado de doktoro de socialaj sciencoj (edukologio). La disertaĵo esti eldonita per aparta libro (1994)
V. V. Toločka komencis labori en Kaŭna Produktada-Instrua Kombinato ĉe Litovia Societo de Blinduloj (LSB)[5] (en 1955). En kursoj li instruis blindulojn analfabetojn kaj preskaŭ analfabetojn (1957-1962), dum 1962-1964 havis lecionojn de germana lingvo. Dum 1960-1963 V. V. Toločka laboris kiel unua prezidanto de Kaŭna Interdistrikta Estraro de LSB, gvidis brajlan presejon en la Kaŭna kombinato (ekde 1964), laboris kiel direktoro kaj supera redaktoro de eldonejo de LSB en Vilnius (ekde novembro 1965). En 1966 V. V. Toločka organizis Respublikan Centran Bibliotekon de LSB kaj ĝis 1969 laboris kiel ties direktoro. Laŭ lia iniciato en la biblioteko estis fondita Tifloesplora fako (1969). En 1969 V. V. Toločka komencis labori kiel redaktoro de tiflo-literaturo en eldonejo de LSB. Ekde 1991 ĝis fino de la jaro 2004 li laboris kiel supera redaktoro en Litova Biblioteko de Blinduloj[6].
Li preparis kaj eldonis lernolibron de brajla skribo Vaga ("Sulko") por plenkreskuloj, kiuj antaŭ la blindiĝo scipovis skribon de vidantoj (1966), Mūsų šviesa ("Nia lumo", kun V. Stanaitis kaj V. Zaikauskas) por plenaĝaj blinduloj, kiuj estis analfabetaj kaj frekventis nenian lernejon (1968). En 1976 (la 2a eldono en 1997, la 3a korektita kaj kompletigita eldono en 2009) estis eldonita lia libro Skaitantys pirštai ("Legantaj fingroj", eseo pri historio de blindula skribo). LSB ĝin aprecis per Tiflologia Premio.
V. V. Toločka iniciatis aperigon de daŭraj eldonaĵoj: Jarlibron de Litovia Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj (ekde 1966), Tiflologian Kalendaron (ekde 1972) kaj estas ilia kompilinto. Li preparis kaj eldonis kolekton de tiflologiaj dokumentoj el periodo 1880-1965 Šaltiniai ("Fontoj"), iniciatis eldonadon de verkoj de komponistoj blinduloj kaj eldonadon de literatura almanako de verkistoj blinduloj. V. V. Toločka kompilis kaj redaktis multajn bibliografiajn indeksarojn, preparis kaj eldonis enciklopedian libron pri litovaj tiflopedagogoj (Lietuvos tiflopedagogų sąvadas, 2002).
En 2008 estis eldonita analiza laboro de V. V. Toločka libreto Kad gyventų... ("Por ke ili vivu..."). En ĝi la aŭtoro esploras problemon de suicidoj inter membroj de Litovia Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj.
Li verkis kelkajn poeziajn libretojn, kelkcent artikolojn en eldonaĵoj de blinduloj kaj tiuj de vidantoj pri organizita movado de blinduloj, elstaraj homoj de la societo, edukado ktp. En 1972 li estis akceptita al Litova Ĵurnalista Asocio.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

En 1956 V. V. Toločka frekventis Esperanto-kurson en Vilna Universitato, poste lernis la lingvon memstare. En 1980 V. V. Toločka organizis rondetojn por blindaj esperantistoj Fajrero (en Vilnius) kaj Lumeto (en Kaunas), estis elektita ilia kunordiganto. Partoprenadis en aranĝoj de Sovetiaj kluboj de blindaj esperantistoj. Dum 1986-1989 li estis estrarano de Blindul-esperantista sekcio de ASE kaj respondecis por agado de blindaj esperantistoj en Baltiaj landoj. Laborante kiel gvidanto de redakcio de tiflologia literaturo en LSB, li zorgis pri eldonado de E-literaturo en brajla skribo. La libroj estis sendataj al eksterlandoj (Brazilo, Ĉeĥoslovakio, Hindio, Usono, Ĉinio, Pollando, Hungario ktp.). Danke al liaj penoj Litovia Biblioteko de Blinduloj en Vilnius havas sufiĉe grandan kolekton de E-libroj kaj revuoj eldonitaj en brajla skribo.
V. V. Toločka preparis kaj eldonis bibliografiojn: Bibliografio de la blindul-revuo "Aŭroro" (1970-1981) kaj Bibliografio de la blindul-revuo "Aŭroro" (1982-1990).
Esperanto-temajn artikolojn de V. V. Toločka publikigas revuoj de blinduloj Mūsų žodis[7] (Nia vorto) kaj Esperanta Ligilo[8].
Li partoprenis en 46a kongreso de blindaj esperantistoj (Varna, 1978), vizitis Vilnan Kongreson (2005).

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Honora Membro de Litovia Societo de Blinduloj (1979)
  • Unuagrada Medalo de Ordeno de Litova Grandduko Gediminas (1996)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vaga ("Sulko", lernolibro de brajla skribo, 1966)
  • Mūsų šviesa ("Nia lumo", lernolibro de brajla skribo, kun V. Stanaitis kaj V. Zaikauskas, 1968).
  • Jarlibro de Litovia Societo de Blinduloj (ekde 1967)
  • Šaltiniai (Fontoj, kolekto de tiflologiaj dokumentoj el periodo 1880-1965, 3 volumoj, 24 libroj en brajla skribo, 1976-1981)
  • Tiflologia Kalendaro (ekde 1972)
  • Tiflologinė lituanika ("Tiflologia lituaniko[9]", 1983)
  • Tiflotyra ("Tiflologia esplorado", landesplora materialo, 4 volumoj, 7 libroj en brajla skribo, 1984-2003)
  • Gudobelei žydint ("Kiam kratago floras", poezio, 1991).
  • Lietuvos tiflopedagogų sąvadas ("Biografiaro de Litoviaj tiflopedagogoj", 2002)
  • Lietuvos aklųjų švietimo raida iki 1940 m. ("Evoluo de klerigado de blinduloj en Litovio ĝis la jaro 1940", 1994)
  • Užkeikta mergelė ("Ensorĉita fraŭlino", poezio, 1996)
  • Lietuvos aklųjų organizuotos veiklos 70-metis: faktai ir datos ("70-jariĝo de organizita agado de blinduloj en Litovio: faktoj kaj datoj" 1997)
  • Skaitantys pirštai ("Legantaj fingroj", 1976, la 2a korektita eldono 1997, la 3a korektita kaj kompletigita eldono 2009)
  • Skaitantys pirštai, 1-2 kn. ("Legantaj fingroj", en brajla skribo, 2 volumoj: la 1a vol. 1970, la 2a vol. 1973)
  • Skaitantys pirštai ("Legantaj fingroj", sondisko, formato MP3, 2007)
  • Skaitantys pirštai ("Legantaj fingroj", sondisko, formato WAV, 2007)
  • Vakaro raudonos burės ("Skarlataj veloj de vespero", poezio, 2000)
  • Skleidęs šviesą tamsoje ("Disvastiginta lumon en mallumo", dediĉita al 100-jara datreveno de Pranas Daunys, 2000)
  • Kur liko mūs įspaustos pėdos ("Kie restis niaj piedsignoj enpremitaj", kompilis Valentinas Vytautas Toločka, 2007)
  • Kad gyventų... ("Por ke ili vivu...", 2008)
  • Pragiedrulių kaimo istorija ("Historio de vilaĝo Pragiedruliai", 2008)
  • Aldona Grinienė (Šaukevičiūtė)(2009)
  • Užuominos ("Aludoj", robajoj, 2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En dokumentoj estas indikata lia naskiĝdato 21-a de junio 1930.
  2. Valentinas Vytautas Toločka. Visuotinė lietuvių enciklopedija
  3. Tiflologio (<greka typhlos [ 'blinda']) Branĉo de scienco de speciala pedagogiko pri perturboj en la vidado.
  4. Tiflopedagogiko (<greka typhlos ['blinda'] + pedagogiko) Branĉo de speciala pedagogiko, esploranta problemojn de edukado kaj instruado de blindaj kaj malfortevidantaj infanoj.
  5. En 1989 estis transnomita al Litovia Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj.
  6. Juozas Valentukevičius, Nepavargstančio žmogaus šviesa ("Lumo de la nelacigebla homo")
  7. Mūsų Žodis. Oficiala TTT-ejo. Arkivita el la originalo je 2010-01-09. Alirita 2009-09-19.
  8. Esperanta Ligilo. Oficiala TTT-ejo. Arkivita el la originalo je 2008-11-19. Alirita 2009-09-19.
  9. Lituaniko (<latina Lituanus ['litovo']) Literaturo kaj aliaj skribaj fontoj (dokumentoj, manuskriptoj) pri Litovio, litova nacio, litova literaturo.