Vato (unuo)
El Vikipedio
Vato (simbolo W) estas, en la Sistemo Internacia de Unuoj, la mezurunuo de povumo, t.e. la rapido de konsumado, produktado aŭ transformado de energio. Ĝi egalas al 1 ĵulo en sekundo (1 J/s), per bazaj unuoj tio estas 1 kg·m2·s-3, per elektraj mezurunuoj 1 volt-ampero (1 V·A). Ofte estas uzataj pli grandaj aŭ pli malgrandaj mezurunuoj, kiujn markas SI-prefikso: ankaŭ en nia ĉiutaga ĉirkaŭaĵo oftas kilovato (kW), egala al mil vatoj, dum megavatoj (MW, miliono da vatoj) kaj gigavatoj (GW, miliardo da vatoj) estas bezonataj por grandaj teknikaj instalaĵoj.
Vato estas sufiĉe malgranda povumo: tradicia elektra lumilo kun arda drato (inkandeska lampo) uzas kelkdek vatojn kaj varmigiloj (hejmaj hejtiloj, fornoj, elektraj kuirpotoj) povas konsumi mil aŭ kelkmil vatojn. Tipa povumo de negranda personaŭto estas ĉ. 100 kilovatoj. La grandon de elektrocentraloj oni kutime esprimas per megavatoj: ekz. la plej granda nuklea elektrejo (unu reaktoro) nun konstruata havos povumon de ĉ. 1600 megavatoj, dum la plej granda jam funkcianta akvoenergia centralo donas elektrton je pli ol 10 000 megavatoj (t.e. pli ol 10 gigavatoj). La tutmonda rapido de energi-konsumado estis en 2005 proksimume 15 TW (teravatoj, milionoj da milionoj da vatoj).
La nomo vato estas donita honore al James Watt, la inventinto de vapormotoro.
La termino uzata en Esperanto iom ŝanceliĝis: En PIV 1970 la vorto havis duoblan "t" ("vatto"), kaj ekzistis krome la alternativa termino "ŭato"; evidente oni sentis bezonon diferencigi de la fundamenta homonimo, kiu signifas kombitan kotonon. En PIV 2002 restas nur la terminoj "vato" kaj (malrekomendata) "ŭato".

