James Watt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
James Watt de Henry Howard
James Watt de Carl Frederik von Breda

James WATT [pron: Ĝejms Ŭat] (naskiĝis la 19-an de januaro, 1736, mortis la 19-an de aŭgusto, 1819), membro de la RSL kaj de la RSE, estis skota maŝinkonstruisto, mekanika inĝeniero kaj inventisto. Li konstruis la unuan vaste uzeblan vapormaŝinon. Fakte liaj plibonigoj faritaj al la maŝino de Newcomen estis fundamenta al la ŝanĝoj alportitaj de la Industria Revolucio kaj en lia denaska Granda Britio kaj en la resto de la mondo.

Dum laborado kiel ilfaristo por la Universitato de Glasgovo, Watt interesiĝis en la teknologio de vapormaŝinoj. Li konstatis ke tiutempaj motordezajnoj elspezis grandan kvanton de energio per ripeta malvarmigo kaj revarmigo de la cilindro. Watt enkondukis motoran plibonigon, nome separatan kondensilon, kiu evitis tiun perdon de energio kaj radikale plibonigis la energion, efikecon, kaj kost-efikecon de vapormaŝinoj. Eventuale li adaptis sian motoron por produkti turnan movon, ege plilarĝigante ties uzadon krom por pumpiloj.

Watt klopodis komercigi sian inventon, sed espertis grandajn financajn malfacilojn ĝis li eniris al partnerecon kun Matthew Boulton en 1775. La nova firmao Boulton and Watt estis eventuale tre sukcesa kaj Watt riĉiĝis. En sia retireco, Watt pludisvolvigis novajn inventojn kvankam neniu estis tiom grava kion lia vapormaŝino. Li mortiĝis en 1819 je aĝo de 83.

Li disvolvigis la koncepton de ĉevalpovo,[1] kaj la mezurunuo establita de la internacia sistemo de unuoj kiel unuo de energio nome vato estas nomata laŭ li.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Busto de Watt ĉe la Skota Nacia Portretgalerio

James Watt naskiĝis la 19an de Januaro 1736 en Greenock apud Glasgow ĉe la historia Renfrewshire, nome marhaveno ĉe Firth of Clyde.[2] Lia patro estis ŝipkonstruisto, ŝipposedanto kaj dunganto, kaj servis kiel urba ĉefa baillie (alta estratrano),[3] dum lia patrino, nome Agnes Muirhead, venis el altranga familio kaj estis bone edukita. Ambaŭ estis presbiterianoj kaj fortaj subtenantoj el la branĉo de covenanter.[4] La avo de Watt, nome Thomas Watt, estis matematika instruisto kaj baillie ĉe Baronejo de Cartsburn.[5] Spite la edukon el tre religiaj gepatroj, li poste iĝos diisto.[6][7].

Dum sia junaĝo li ofte estis malsana, kaj ĉar li dum longa tempo ne povis viziti lernejon, liaj gepatroj donis al li instruojn hejme. La patrinoj instruis al li legi kaj skribi kaj la patro, kiu laboris kiel komercisto kaj konstruisto de ŝipoj kaj maristaj instrumentoj, donis al li sciojn pri matematiko, teknika desegnado kaj konstruado. Li poste aliris al la Lernejo de Greenock.[8] Li montris dekomence grandan mankapablon, inĝenieran lertecon kaj komprenon por matematiko, dum Latino kaj Greka malinteresis al li.

En la jaro 1754 li en Londono lernis la produktadon de instrumentoj por matematikistoj, du jarojn poste li revenis al Glasgovo. Tie li ekde 1762 faris eksperimentojn pri la forto de vaporo.

Komencaj eksperimentoj ĉe vaporo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1763 la loka universitato donis al James Watt la taskon, ripari vapormaŝinon evoluigitan de Thomas Newcomen. Dum la riparado Watt rimarkis, ke la maŝino forkonsumis grandan kvanton da brulaĵo kaj apenaŭ donis efikon. Post literaturaj studoj kaj interparoloj kun sciencistoj, kaj per aro da eksperimentoj li en 1765 sukcesis plibonigi la efikon de la vapormaŝino de 0,5 % al 2 %. En 1769 li unuafoje anoncis patenton.

Ĝis 1773 la entreprenisto John Roebuck financis la inventojn de Watt. Post lia bankroto Matthew Boulton transprenis la financadon. Kune, ili en 1775 fondis la firmaon Boulton & Watt apud Birmingham, Anglio.

Dum la sekvaj jaroj li konstante plibonigis siajn maŝinojn. En 1800 li retiriĝis kaj transdonis siajn postenojn al siaj du filoj. Kune kun sia dua edzino li ekloĝis en la bieno Heathfield apud Birmingham, kie li en 1819 mortis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2001)Biography of James Watt. Alirita 5a de Julio 2010.
  2. (1878) A history of the growth of the steam-engine, The International Scientific Series. New York: D. Appleton and Company. 
  3. (1859) The life of James Watt: with selections from his correspondence, 2, John Murray. 
  4. (2009) Icons of invention: the makers of the modern world from Gutenberg to Gates, Icons of invention 1. ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-34743-6. 
  5. (1859) The life of James Watt: with selections from his correspondence, 2, John Murray. 
  6. (1927) James Watt and the steam engine: the memorial volume prepared for the Committee of the Watt centenary commemoration at Birmingham 1919. Clarendon press. "It is difficult to say anything as to Watt's religious belief, further than that he was a Deist." 
  7. (1945)A Biographical Dictionary of Ancient, Medieval, and Modern Freethinkers. Alirita 17a de Aŭgusto 2012. “He made such improvement in the crude steam-engine that had been invented before his time that he is usually described as the inventor. "His many and most valuable inventions must always place him among the leading benefactors of mankind," says the account of him in the Dictionary of National Biography. He was an accomplished man. He knew Greek, Latin, French, German and Italian and was very friendly with the great freethinking French scientists. Andrew Carnegie has written a life of him and describes him as a deist who never went to church.”
  8. (2004) "James Watt (1736–1819)", Oxford Dictionary of National Biography. Oxford, England: Oxford University Press. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • "Some Unpublished Letters of James Watt" en Journal of Institution of Mechanical Engineers (London, 1915).
  • Carnegie, Andrew, James Watt University Press of the Pacific (2001) (Represita el la eldono de 1913), ISBN 0-89875-578-6.
  • Dickinson, H. W. (1935). James Watt: Craftsman and Engineer. Cambridge University Press.
  • Dickinson, H. W. kaj Hugh Pembroke Vowles, James Watt and the Industrial Revolution (publikigita en 1943, nova eldono de 1948 kaj represita en 1949. Publikigita ankaŭ en hispana kaj portugala (1944) fare de la British Council)
  • Hills, Rev. Dr. Richard L., James Watt, Vol 1, His time in Scotland, 1736–1774 (2002); Vol 2, The years of toil, 1775–1785; Vol 3 Triumph through adversity 1785–1819. Landmark Publishing Ltd, ISBN 1-84306-045-0.
  • Hulse David K. (1999). The early development of the steam engine. Leamington Spa, UK: TEE Publishing. pp. 127–152. ISBN 1-85761-107-1.
  • Hulse David K. (2001). The development of rotary motion by steam power. Leamington, UK: TEE Publishing Ltd. ISBN 1-85761-119-5.
  • Marsden, Ben. Watt's Perfect Engine, Columbia University Press (New York, 2002) ISBN 0-231-13172-0.
  • Marshall, Thomas H. (1925), James Watt, Chapter 3: Mathematical Instrument Maker, el Steam Engine Library de la Departamento de Historio de la Universitato de Roĉestro
  • Marshall, Thomas H. (1925) James Watt, University of Rochester Department of History.
  • Muirhead, James Patrick (1854). Origin and Progress of the Mechanical Inventions of James Watt. London: John Murray. [1]
  • Muirhead, James Patrick (1858). The Life of James Watt. London: John Murray. [2]
  • Roll, Erich (1930). An Early Experiment in Industrial Organisation : being a History of the Firm of Boulton & Watt. 1775–1805. Longmans, Green and Co.
  • Smiles, Samuel, Lives of the Engineers, (London, 1861–62, new edition, five volumes, 1905).

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

  • Schofield, Robert E. (1963). The Lunar Society, A Social History of Provincial Science and Industry in Eighteenth Century England. Clarendon Press.
  • Uglow, Jenny (2002). The Lunar Men. London: Farrar, Straus and Giroux.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]