Veganismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veganismo (aŭ vegetalismo) estas filozofio kaj vivmaniero, kiu provas eviti kie ajn praktike fareble ĉiujn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj por manĝaĵoj, vestoj kaj aliaj uzoj. Krom tio ĝi ankaŭ subtenas la evoluigon de senbestekspluataj alternativoj, kio servu bestojn, homojn kaj la naturmedio. La vorto "vegano" ofte uziĝas kun la sama signifo kiel "vegetalano," tio estas, persono kiu ne manĝas ion ajn de animala deveno, inkluzive ne viandon, ne fiŝaĵon, ne laktaĵon, kaj ne ovaĵon.

Veganismo vidas en la utiligo de bestoj, ekzemple por la produktado de laktoviando, ekspluaton, kiu kaŭzas suferon. La sufero baziĝas sur la mortigo de la bestoj, kiu pro ekonomiaj kaj produktaj kialoj ankaŭ en la ova kaj lakta produktado okazas. Krom la celo de suferigevito por bestoj, veganismo donas al bestoj ankaŭ la rajton je vivo, senvundeco kaj libereco, la plej granda diverso al vegetarismo. La pensaro de veganismo tial plej ofte estas ligita al tiu de bestaj rajtoj.

Ĉar homa vivo sen efiko al naturmedio kaj ĉirkaŭaĵo estas neebla, la vortumo "tiel, kiel eble kaj praktike realigebla" donas al ĉiu unuopulo la decidon, kie por li komenciĝas neprirespondecebla domaĝo de aliaj.

Deveno de la vorto

La angla vorto "vegan" kreitis fare de anglo Donald Watson en 1944 kiel signo kontraŭ la alproprigo de la vorto vegetara kiel mallongigo fare de ovo-lakto-vegetaranoj. Ĝi devenas de la angla "vegetarian" kaj venas el forstreko de la literaro "etari". Simbole tio signifas, ke veganismo komenciĝas per vegetarismo kaj gvidas ĝin al logika konkluda fino.

En Esperanto la vorto vegano estas daŭra temo de diskutoj. Ĉefe ĝi estas akceptita kiel priskribo de vivmaniero kaj iom politika aspiro, dum la pli fundamenta "vegetalano" priskribas la nutran flankon.

Formoj de veganismo

Male al vegetarismo ne ekzistas striktaj kaj klaraj terminoj (kiel ekzemple "ovo-lakto-vegetarano"). Plej gravas la malpliigo de sufero per la evito de bestaj produktoj kaj bestekspluato, sed ene de tiu ĉi kadro abundas individuaj viv- kaj nutradmanieroj.

Plejparte mielo estas evitata, aliflanke kelkaj opinias, ke abeloj ne estas suferkapablaj. Plejparte senledaj alternativoj estas preferataj, sed kelkaj veganoj aĉetas plu ledajn ŝuojn, argumentante per la "granda troproduktado de ledo" kiel flanka produkto de la viando- kaj laktoproduktado, kiu ne estus malpliigita, se kelkaj ŝuoj malpli estas mendataj. Plumaj kizenoj kaj jakoj estas ankaŭ evitataj. Lano estas opiniata kiel kaŭzo por frua morto kaj parte sufero de bestoj. Mondo sen ĉaso kaj testoj je bestoj estas alstrebinda idealo. Ĝenerale inter veganoj ĉiuj kondutoj estas esplorataj laŭ suferevitebleco, do ankaŭ zoooj, cirkoj ktp.

Veganoj foje estas konfuzataj kun nurfruktmanĝantoj aŭ aliaj maloftegaj subspecoj de veganismo.

Ĝenerale veganoj aperas en ĉiuj eroj de la civitanaro. En la subkulturo, pli oftas veganoj en la anarkiisma kaj rekta randa movado kaj en politike maldekstremaj movadoj.

Nombro de veganoj

Laŭ dokumento de la ADA (Amerika dieta asocio) en la jaro 2000 vivis en Usono 48.000 veganoj. Ĉiuj indikoj pri la nombro de veganoj estas dubindaj, simile al indikoj pri la nombro de Esperantoparolantoj.

Motivoj

Etiko kaj bestaj rajtoj

La decido voli vivi vegane plej ofte baziĝas sur evoluo de la persona etiko. La malliberigo de bestoj por ekspluato, ĉasado kaj buĉado estas opiniataj perforto. Veganoj supozas, ke ĉiu vivanta estaĵo havas rajton je konservo de laŭspeciaj bezonoj kaj malakceptas la domaĝon de tiuj interesoj. Ekzistas multaj diversaj klarigoj, sed unu el la kernaj frazoj de bestrajta etiko estas, ke en kampo, en kiu besto kaj homo estas egalaj laŭ kapabloj, ili ankaŭ havu la samajn rajtojn. Ekzistas diversaj opinioj, kiom da rajtoj havu bestoj.

Pri la evito de ovoj: Veganoj opinias, ke la senpaŭza produktado de ovoj fare de dombestaj kokinoj estas albredita, ĉar la prapatrino de la hodiaŭa speco, la Bankiva koko, nur du aŭ tri fojojn jare eligas malpli ol 12 ovoj. Se la produktiveco de ovoproduktado post kelkaj jaroj malplialtiĝas, la kokinoj estas plej ofte mortigitaj. Duono de la kokidoj kiu naskiĝas por anstataŭi la kokinojn estas vira kaj tial ne taŭgas por ovoproduktado. Kutime ili pro tio estas tuj mortigataj.

Pri la evito de lakto: Veganoj opinias, ke bovinoj nur donas sufiĉe da lakto, kiam ili regule naskas bovidojn. Post la elĉerpiĝo de la laktproduktkapablo, bovinoj estas vendataj sur la vianda merkato. De la bestoj estas postulata alta kvanto da produktata lakto ĉiutaga, kio malplilongigas en industria produktado ilian vivon al 7 jaroj, dum ĝi kutime en naturo daŭras pli ol 20 jaroj. Krome plej multaj veganoj opinias krom tio, ke ne estas nature trinki la lakton de alia specio. (vidu paragrafon "natura nutrado")

Natura nutrado kaj homa biologio

Multaj veganoj estas konvikitaj, ke la homo biologie pli similas al tre adaptiva fruktmanĝanto ol al ĉiomanĝanto pro siaj korpo, dentoj kaj testinaro. La kapabloj de la homo eligi nekorpanan kolesterolon kaj disigi grandaj kvantoj de urinacido (?) estas multe malpli evoluintaj ol ĉe ĉiomanĝantoj.

La plejmulto de la vegano krome asertas, ke estas nenature trinki la mamlakton de aliaj specioj. Tio baziĝas interalie je tio, ke (varie laŭ kvanto) inter 66% kaj 80% de la plenkreskula homaro pro laktozomaltolereco ne povas digesti bestan lakton senprobleme. La kapablo digesti laktozon (laktan sukeron), malkreskas kun kreskanta aĝo, sed tio varias laŭ mondregiono.

Humanecaj aspektoj

Veganoj argumentas, ke rekta manĝo de plantoj (sen la kromvojo tra bestoj) estas multe pli efika ol la manĝado de bestaĵoj, ĉar tiuj devas kreski kaj per la materi. Ili asertas, ke teorie oni povus certigi al la malsatantaoj de la tero senprobleme sufiĉe da vegetala manĝo, se la kamparoj, kiuj utiligatas nun por la produktado de porbestaj plantoj estus utiligataj por porhomaj plantoj, kiel ekzemple terpomoj aŭ legomoj.

Laŭ indiko de la nutra kaj agrara organizo de la unuiĝintaj nacio (FAO) depende de bestspecio kaj nutro inter sep kaj dekdu plantaj kalorioj estas en unu kalorio de viando. La plej granda parto de porbestaj nutraĵoj venas tiam al agrokultivado. Tio signifas, ke bestdevenaj nutraĵoj postulas multe pli da tersurfaco ol vegetaĵdevenaj kun sama nutrovaloro. De la nuntempe jare produktataj du miliardoj tonoj da greno, ĉ. 40 elcentoj estas donitaj al nehomaj bestoj. En la Eŭropa Unio estas 60 elcento. 90% de la monda sojoproduktado estas donitaj al bestoj.

Krom tio ankaŭ ekzistas ekologie adaptitaj sistemoj de bestbredado, kie agrare ne uzeblaj kamparoj estas uzataj. Tia uzo ne estas pridubata de veganoj pro humanecaj kialoj, sed eble pro aliaj.

Ekologia aspektoj

Poblemon ankaŭ estas opiniata la amasa industria bestbredado kaj ties sekvoj al mediprotekto.

Spiritualismo

Ekzistas ankaŭ kelkaj veganoj, kiuj vivas tiel el spiritualaj kialoj. Motivoj povas esti la opinio pri la animo de bestoj, la emo de pli bona kunado kun la naturo aŭ religiaj kialoj.

En Jainismo, Hinduismo kaj kelkaj malpli grandaj religioj vegetaĵa nutrado estas opiniata supera.

Diskuto: Vegetaĵa nutrado

Multaj veganoj opinias, ke vegetaĵa nutrado povas esti tre sana kaj malplialtigi la riskon de pronutraj malsanoj. Kritikantoj dubas, ke vegetaĵa dieto povas disponigi al la korpo ĉion bezonatan kaj timas eblajn malsanojn pro mankoj. Hodiaŭ oni ne povas fine taksi tiun ĉi diskuton, ĉar mankas sciencaj ellaboraĵoj kaj fidindaj statistikoj. La ekzisto de sanaj homoj, kiuj dum longa tempo sin nutris vegetaĵe, kaj de infanoj, kiuj de naskiĝo tiel vivis, tamen indikas, ke principe la homo pro tia dieto ne aŭtomate ekmalsanas.

Favore al vegetaĵa dieto

La ADA ("American Dietetic Association and Dietitians of Canada") konkludas en sia ĵurnalo[1][2] ke, vegetaĵa dieto estas saniga, disponigas ĉio necesan kaj sanecan avantaĝo, ĉar ĝi evitas multajn malsanojn. Laŭ iliaj publikigitaĵoj estas zorgeme pripensita vegetaĵa dieto taŭga por ĉiu fazo de la vivo, inkluzive gravedado, infaneco kaj adoleskeco.

Ĉar precipe besta proteino pliigas la eligon de Ca el la korpo, senbestproteina dieto supozeble positive influas la Ca-bilancon. En vegetaĵa dieto do estas enkorpigita malpli da Ca, sed samtempe ankaŭ malpli eligita kaj la bezono estas satigita.[3] Ĝuste tial alta konsumo de besta proteino estas suspektigita kaŭzi osteoporoson. Krome alta konsumo de lakto koincidas kun prostata kaj mama kancero.[3]

Kontraŭ vegetaĵa dieto

Kelkaj ellaboraĵoj konkludas, ke jam senvianda ovo-lakto-vegetara dieto en gravedado povas kaŭzi mankon je fero, Zn kaj kupro[4] kaj vitamino B12.[5] Tial gravedaj vegetaraninoj kaj veganinoj ne nur manĝu laŭ zorgeme planita manĝplano, sed precipe multe da laktaĵoj kaj fiŝaĵoj. Tio malkongruas kun kernaj ecoj de veganismo. La danĝero de maltronutrado ne rezultas el maltroa enigo de la bezonataĵoj, sed el ties malpligranda utiligebleco.[6]

Tre akre diskutata temo estas, ĉu veganismo plialtigas la danĝeron de osteoporoso. Pro la evito de bovinlakto kaj aliaj bestaj Ca-fontoj estas supozata, ke ne eblas disponigi al la homo sufiĉe da Ca por ostkonstruo kaj -konservo. Tiun supozon malsubtenas statistikoj inter veganoj.[7]

Vegetarana statistiko

La privegetarana statistiko (longtempa ekde 1978) de la germana centro por kanceresplorado konkludis en 2003, ke vegetaranoj havas draste malplialtigitan mortriskon. Ene de la priesplorata grupo de vegetaranoj (veganoj, ovo-lakto-vegetaranoj, malfidelaj vegetaranoj) ŝajnis, ke la malfidelaj vegetaranoj, kiuj foje manĝas viandon havis la plej sanigan nutradon, se oni konsideras la mortriskon. La mortprobableco de veganoj estis normigita je 1, tiuj de ovo-lakto-vegetaranoj tiam estis 0,66 kaj tiu de malfidelaj vegetaranoj 0,6. Ebla klarigo por tio estas la pli alta nivelo de Homocisteino ĉe veganoj, kiu plialtigas la riskon de kormalsanoj. Kaŭzo por la pli alta nivelo estas manko je vitamino B12 pro vegetaĵa dieto. Per regula (ekz. semajna) gluto de vegetaĵaj B12-piloloj, kiu estas rekomendata de la vegana societo, tiu ĉi risko povas esti malplialtigata al normala nivelo.

Referencoj

  1. Journal of the American Dietetic Association, Volume 103, Number 6, 748 - 765 (2003)
  2. Position of the American Dietetic Association and Dietitians of Canada: Vegetarian diets
  3. 3,0 3,1 "Ernährung neu entdecken", Prof. Walter Veith, 2. Auflage, Wissentschaftliche Verlagsgesellschaft Stuttgart (1996), S.67
  4. Eisen-, Zink- und Kupferstatus: Ovo-Lacto-Vegetarisch
  5. Corinna Koebnick: Einfluß der Kostform auf den Vitamin-B12- und Folatstatus in der Schwangerschaft
  6. Nutrient intake and nutritional status of vegetarians and low-meat eaters consuming a diet meeting preventative recommendations
  7. Vgl. Dyett, Patricia Adelle: Developing a valid screening tool for assessing nutritional adequacy and osteoporosis risk among vegans in the United States. (Diss.) Loma Linda University (CA)/USA, (UMI ProQuest) 2005 Bearbeiten

Literaturo

  • Beardsworth, A./Keil, T. (1992): The Vegetarian Option: Variet

Vidu ankaŭ

Ekstera ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda