Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
TEVA

Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) estas asocio de esperantistaj vegetaranoj. Ĝi fondiĝis en 1908 kaj estas la plej malnova el la nuntempe ekzistantaj internaciaj organizoj de vegetaranoj.

Esperanto kaj vegetarismo[redakti | redakti fonton]

Inter esperantistoj troviĝas proporcie multe pli da vegetaranoj ol inter neesperantistoj. Tion montris i.a. enketoj inter la membroj de Brita Esperanto-Asocio en 1968 (vidu Peter G. Forster, The Esperanto Movement, p. 327-329) kaj inter la membroj de Germana Esperanto-Asocio en 1992 (vidu Frank Stocker, Wer spricht Esperanto?, p. 100-101). Forster atentigas pri tio, ke ekzistas ĝenerala rilato inter vegetarismo kaj pacismo kaj sekve ankaŭ inter vegetarismo kaj Esperanto.

Historio de TEVA[redakti | redakti fonton]

Deveno:

Celoj kaj aktivado de TEVA[redakti | redakti fonton]

Laŭ sia statuto, la asocio celas "disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj", en "amika kaj aktiva kunlaborado, cele al respekto de la naturo kaj de ĉiuj vivantaj estaĵoj". Ĝia slogano estas "Vivu kaj lasu vivi".

TEVA eldonas la gazeton Esperantista Vegetarano (neregula aperado, ekde 2009 denove dufoje jare, ĉ. 40 p.). Ne plu aperas la Letero de la Esperantista Vegetarano kiu antaŭe aldone aperis.

Ĝi ne havas proprajn memstarajn aranĝojn, sed okazigas preskaŭ ĉiujare kunvenon en la Universala Kongreso. Krome TEVA partoprenas ankaŭ aliajn esperantistajn kaj vegetarajn aranĝojn. TEVA-anoj aktivis lastatempe ekzemple en 36-a Kongreso de IVU en 2004 en Florianópolis (Brazilo) kaj ankaŭ en la 38-a Kongreso de IVU en Dresden, kie kaj IVU kaj TEVA festis sian 100-jaran jubileon.

TEVA havas reprezentantojn en 21 landoj. Ĝi estas membro de IVU kaj de EVU (European Vegetarian Union), kaj estas faka asocio kunlaboranta kun Universala Esperanto-Asocio.

En januaro 2005 fondiĝis reta dissendolisto de esperantistaj vegetaranoj ĉe yahoogroups, kiu - kontraŭe al pli fruaj tiudirektaj provoj - fariĝis sufiĉe vigla.

En 2008 TEVA komencis blogon ĉe Ipernity kaj en 2009 ankaŭ aldoniĝis grupo de esperantistoj vegetaranoj ĉe Couchsurfing.

Estraro de TEVA[redakti | redakti fonton]

Estraranoj de TEVA dum la 38a Internacia Vegetarana Kongreso en Dresdeno

Dum la UK 2008 en Roterdamo elektiĝis nova estraro de TEVA. Ĝi konsistas en jenaj membroj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]