Mediprotekta vegetarismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mediprotekta vegetarismo estas praktikado de vegetarismoveganismo bazita sur la vidpunkto, ke bestoproduktado per intensa agrikulturo estas medie nedaŭripova. La ĉefaj mediorilataj zorgoj ligitaj kun bestodevenaj produktoj estas poluado kaj la uzado de resursoj kiel fosiliaj brulaĵoj, akvo kaj tero.

Naturmediaj efikoj de viandoproduktado[redakti | redakti fonton]

Kreskigo de grandaj industriecaj monokulturoj, kiel oftas en la industriigita agrikulturo en tipaj kazoj por furaĝaj rikoltaĵoj kiel maizo kaj sojo, pli damaĝas al ekosistemoj ol pli daŭripovaj terkultivaj praktikoj kiel ekologia agrikulturo, permakulturo, terkultiva, paŝta kaj pluvdependa agrikulturo.

Laŭ iniciato de la Unuiĝintaj Nacioj de 2006, la bovobreda industrio estas unu el la plej grandaj kontribuantoj al la tutmonda media degradiĝo, kaj nuntempaj praktikoj en la bestobredado por nutri homojn kontribuas je "ampleksa skalo" al senarbarigo, aerpoluado kaj akvopoluado, terdegradiĝo, perdo de la supra grundotavolo, klimataj ŝanĝoj, trouzado de resursoj inkluzive nafton kaj akvon, kaj perdo de biodiverseco. La iniciato konkludis, ke "la brutobreda sektoro montras sin unu el la pintaj du aŭ tri plej signifaj kontribuantoj al la plej seriozaj mediaj problemoj, ĉiunivele de la loka ĝis la tergloba nivelo." En 2006, la ONA (Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de UNO) taksis, ke la vianda industrio kontribuas 18% de ĉiuj ellasoj de forcejaj gasoj. Tiun ciferon reviziis du sciencistoj de la Monda Banko en 2009, kiuj taksis ĝin je minimume 51%.

Bestoj nutrataj per greno bezonas pli da akvo ol grenaj rikoltaĵoj. Se sekvi la spurojn de nutrobesta produktado ekde la furaĝo ĝis la manĝotablo, la nealta efikeco de la produktado de viando, lakto kaj ovoj varias de rilatumo de energi-enigo al protein-eligo inter 4:1 kaj 54:1. Rezultas el tio, ke produktado de bestodevena manĝaĵo en tipaj kazoj estas malpli efika ol la rikoltado de grenoj, legomoj, legumenoj, semoj kaj fruktoj.

La naturmediaj efikoj de bestoproduktado varias depende de la metodo de produktado. Produktado bazita sur paŝtado povas limigi grundan erozion kaj ankaŭ ebligi al terkultivistoj ekregi problemojn pro damaĝbestoj per malpli da pesticidoj per rotaciado de kultivaĵoj kun herbo. Sed en aridaj regionoj ĝi povas ankaŭ katalizi procezon de dezertiĝado. En mondo, kiu utiligas ĉirkaŭ 30% de sia tersupraĵo por bredi brutojn, gravas rekoni la potencialajn efikojn de paŝtado al la grundo.

En julio 2009 la entreprenoj Nike kaj Timberland ĉesis aĉeti ledon el senarbarigitaj amazoniaj regionoj kelkajn semajnojn post raporto de Greenpeace, kiu demonstris la detruadon kaŭzitan de amazoniaj brutoranĉistoj. Respektive la tutmondan varmiĝon, karbona dioksido ne estas la sola forceja gaso. Metano havas proksimume 21-oblon de la tergloba varmiga potencialo, kiun havas karbona dioksido, kaj nitrogena oksido havas 296-oblon de la tergloba varmiga potencialo, kiun havas CO2. La brutobreda industrio estas unu el la ĉefaj kaŭzantoj de tiuj gasoj.

Rilataj ekonomiaj kaj sociaj konsideroj[redakti | redakti fonton]

"La mondo devas estigi kvin miliardojn da veganoj dum la venontaj kelkaj jardekoj aŭ triobligi la produktokvanton de ĉiuj siaj bienoj sen uzi pli da tero." Dennis Avery, direktoro de la Centro pri Terglobaj Nutraĵaj Demandoj [Centre for Global Food Issues]

Mediprotekta vegetarismo estas komparebla kun ekonomia vegetarismo. Ekonomia vegetarano estas iu, kiu praktikas vegetarismon aŭ pro neceso aŭ pro konscia strategio de simpla vivado. Tia homo povas bazi tiun kredon en filozofia starpunkto kiel la kredo, ke viandokonsumo estas ekonomie maltaŭga, aŭ ke vegetarismo helpos plibonigi la publikan sanon aŭ limigi malsatadon. Laŭ la Worldwatch Institute, "ampleksaj reduktoj de viandokonsumo en industriaj landoj leĝerigos la sanprizorgan ŝarĝon, dum ili plibonigos la publikan sanon; malmultiĝantaj brutgregoj limigos la premon al paŝtaj kaj grenkultivaj terenoj, kio ebligos al la agrikultura resurso-bazo revigliĝi. Kiam loĝantaroj kreskas, redukto de la tutmonda viandokonsumado ebligos pli efikan uzadon de malkreskantaj popersonaj terresursoj kaj akvoresursoj, dum ili samtempe faros la prezon de greno pli facile pagebla por la kronike malsataj homoj de la mondo."

Mediprotektaj vegetaranoj alvokas redukti la konsumon de viando en la pli riĉaj partoj de la mondo, precipe en Usono. Laŭ la Loxantara Fonduso de UNO, "ĉiu usona civitano konsumas mezume 260 funtojn [= 118 kg] da viando, kio estas la plej alta kvoto en la mondo. Ĝi estas 1,5-oblo de la industrimonda mezumo, trioblo de la orientazia mezumo kaj 40-oblo de la bangladeŝa mezumo". Krome, "la ekologia premsigno de mezuma persono en altenspeza lando estas proksimume sesoble pli granda ol tiu de persono en malaltenspeza lando, kaj multoble pli granda ol tiu en la malplej evoluintaj landoj".

La Monda Organizaĵo pri Sano nomas subnutradon "la silenta krizo" kaj diras, ke ĝi estas faktoro ĉe almenaŭ duono el la 10,4 milionoj da infanmortoj, kiuj okazas ĉiujare. Sciencistoj ĉe la Universitato Cornell konsilis, ke Usono kapablus nutri 800 milionojn da homj per la greno, kiun manĝas brutoj, kvankam ili faras distingon de "grennutrata viandoproduktado disde paŝtita brutaro, nomante paŝtadon de brutoj pli racia uzmaniero por marxene utiligebla tero".

Kelkaj argumentas, ke la alpreno de ova-lakta-vegetara aŭ plene plantbazita vegana dieto plej konvenas, sed eble ne plene necesas, ĉar eĉ modestaj reduktoj de la viandokonsumo en industriaj socioj konsiderinde reduktus la ŝarĝon je niaj naturaj resursoj. "Unu persona ago, kiu povas havi profundan efikon al ĉi tiuj problemoj estas redukto de viandokonsumo. Produkti unu funton da bovaĵo el nutrad-enfermejo postulas ĉirkaŭ 2400 galjonojn [9072 litrojn] da akvo kaj 7 funtojn [3,18 kg] da greno. Se konsideri, ke mezuma usonano kosumas 97 funtojn [44 kg] da bovaĵo (kaj entute 273 funtojn [123,8 kg] da viando) ĉiujare, eĉ modestaj reduktoj de la viandokonsumo en tia kulturo konsiderinde reduktus la ŝarĝon je niaj naturaj resursoj."

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Vasta alpreno de vegetara dieto en si mem povas ne sufiĉi por fari la usonan nutrosistemon daŭripova, krom se samtempe efektiviĝos pli verdaj agrikulturaj praktikoj kiel la alpreno de energio el renovigeblaj fontoj. Ankaŭ apogo al alternativaj agrikulturaj praktikoj (ekz. bone mastrumata ekologia agrikulturo, permakulturo kaj rotacia paŝtado) kaj evitado de certaj plantoproduktoj kiel rizo havus utilan efikon al la bonfarto de rajtoj de bestoj. Laŭ sciencistoj de la Universitato Cornell, "la peza dependado je fosilia energio sugestas, ke la usona nutrosistemo, ĉu viandobazita ĉu plantobazita, ne estas daŭripova".

Kelkaj mediaj aktivistoj pretendas, ke alpreno de vegetara dieto povas esti maniero por enfokusigi personajn agojn kaj pravajn simbolajn agadojn anstataŭ sistemaj ŝanĝoj. Dave Riley, aŭstralia mediaktivisto, diras, ke "esti senvianda kaj senkulpa ŝajnas deloge simple, dum medidetruado furiozas ĉirkaŭ ni", konstatante, ke bestoj povas kontribui al la nutroĉeno. "Ignamoj, ekzemple, kiuj ne facile konserviĝas, estas tenataj ene de porkoj, kaj la hodiaŭaj putrantaj pomoj estas la morgaŭa lardo". Sed mediprotektaj vegetaranoj ne ignoras alispecan median degradiĝon, sed alstrebas enkorpigi verdan vivadon en sian ĉiutagan kaj dietan vivon, kio ne malhelpas al ili engaĝiĝi en aro de aliaj agadoj por protekti, ripari, konservi aŭ plibonigi la medion.

Kritikantoj notas, ke malsatado en la nuntempa mondo estas grandparte politika problemo kaj ne povas esti solvita per inundado de la mondaj merkatoj per pli da greno. Kritikantoj de la mediprotekta vegetarismo atentigas, ke se Usono donus tiun "liberigitan" grenon al la evoluanta mondo, tio egalus al dumpingo, subfosus la lokajn merkatojn kaj plimalbonigus la situacion. Interalie, tio povus konduki al malkresko de la biodiverseco. Kelkaj mediaktivistoj iras eĉ ĝis la ekstremo nomi nutraĵhelpon. precipe grenan, komerca entrepreno celanta pli la subtenon al terkultivistoj en la evoluinta mondo ol la limigon de malsato en la evoluanta mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]