Venoge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venoge
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Venoge estas svisa rivero en Kantono Vaŭdo, longa je 42 km, kiu alfluas al Lago Lemano apud urbo Saint-Sulpice.

Ĝi fontas apud urbo L'Isle, trafluas la urbojn Cuarnens, La Chaux (Cossonay), Moiry, Chevilly, Ferreyres, La Sarraz, Eclépens, Lussery-Villars, Daillens, Cossonay, Penthalaz, Penthaz, Gollion, Vufflens-la-Ville, Aclens, Bussigny-près-Lausanne, Bremblens, Echandens, Ecublens, Denges, Préverenges kaj Saint-Sulpice en bordo de Lago Lemano.

Giaj alfluantoj estas:

  • Rivero Veyron.
Ĝi fontas en komunumo Bière, en kantono Vaŭdo, trafluas la komunumojn: Ballens, Apples, Pampigny, Chavannes-le-Veyron, Grancy, La Chaux (Cossonay), Dizy, Chevilly, La Sarraz kaj Ferreyres, kie ĝi alfluas Venoge en loko tiel nomata La Tine de Conflens. Ambaŭ riveroj formas tie akvofalojn. Apud la akvofalo de Venoge estas groto (ne aranĝita por turisma vizito, sed facile irebla).
Rivero Veyron ricevas la riveretojn: Etremble, Malagne, Morand, Lamponnex, Gèbre.
  • Rivero Molombe.
  • Rivero Arena.


Rivero Venoge inspiris versaĵon al la svisa aktoro, kantisto kaj komponisto Jean Villard Gilles (1895 - 1982).

Ŝablono:Ĝermo-geografio