La Sarraz

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Sarraz
Blazono de La Sarraz
La Sarraz
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46°39′32″N 06°30′50″O  /  46.65889°N, 6.51389°O / 46.65889; 6.51389 (La Sarraz)Koordinatoj: 46°39′32″N 06°30′50″O  /  46.65889°N, 6.51389°O / 46.65889; 6.51389 (La Sarraz)
Nombro de enloĝantoj 1 761 (2007)
Areo 7,70 km²
Alteco 485 m super marnivelo
Poŝtkodo 1315
Komunumkodo 5498
Mapo de La Sarraz

La Sarraz, svisa komunumo kaj historia urbeto en la Kantono Vaŭdo, ĉe la piedo de montoj Ĵuraso, ĉ. 20 km nord-okcidente de Laŭzano, kaj ĉ. 63 km nord-oriente de Ĝenevo.

Rivero Venoge faras ĝian limon kun Ferreyres kaj Veyron limas kun Chevilly.

Kastelo de La Sarraz

Norde de la komunumo, estas elfosejo ekspluatata de la socio Holcim (Betono kaj volumenaĵo). En ĉi-tiu elfosejo sur la monteto Le Mormont situas grava La-Tène-kultura kulta loko[1].

La najbaraj komunumoj estas: Romainmôtier-Envy, Croy, Arnex-sur-Orbe, Pompaples, Orny, Eclépens, Lussery-Villars, Dizy, Chevilly kaj Ferreyres.

La kastelo [redakti]

La kastelo de La Sarraz entenas muzeon pri Ĉevalo.

En la kastelo de La Sarraz, okazis en junio 1928 la unua kunveno de CIAM (Congrès International d'Architecture Moderne = Internacia kongreso pri moderna arkitekturo) laŭ iniciato de Le Corbusier.

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Le Mormontfrance

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala retpaĝo de Ferreyres
Ekstera ligilo    La kastelo kaj la muzeo pri Ĉevalo
Ekstera ligilo    La socio, kiu fosas en la pejzaĝo