Lussy-sur-Morges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lussy-sur-Morges
Blazono de Lussy-sur-Morges
Blazono de Lussy-sur-Morges
Blazono de Lussy-sur-Morges
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 30′ 14″ N 6° 27′ 2″ O / 46.50389 °N, 6.45056 °O / 46.50389; 6.45056 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 14″ N 6° 27′ 2″ O / 46.50389 °N, 6.45056 °O / 46.50389; 6.45056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 638
Areo 2,34 km²
Alteco 458 m super marnivelo
Poŝtkodo 1167
Komunumkodo 5640
Mapo de Lussy-sur-Morges
Mapo de Lussy-sur-Morges
Situa mapo de Lussy-sur-Morges
vdr

Lussy-sur-Morges estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 638 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lussy-sur-Morges situas sur deklivo de la Vaŭda Mezlando proksimume 3 kilometrojn norde de Lago Lemano kaj proksimume 3,5 kilometrojn okcdente de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Lussy kaj la setlejoj Coinsin, La Croix kaj La Vignette, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,34 km², de kiuj 16,5% estas kovritaj de arbaro, 75,0% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lussy-sur-Morges limas en nordo al Denens, en oriento al Lully, en sudo al Saint-Prex, kaj en okcidento al Villars-sous-Yens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lussy-sur-Morges situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝis bone atingeblas. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Lully al Villars-sous-Yens. La svisa aŭtovojo A1 pasas sude de la komunumo. La plej proksima alveturejo al ĝi situas apud Morges, en distanco de proksimume 3 kilometroj de la komunumocentro. Pere de poŝtaŭtolinio de Lavigny al Morges la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lussy-sur-Morges datiĝas el la jaro 1026 kiel in villa Luciaco. En 1026 la Abatejo Romainmôtier estis bienposedanto en Lussy. Tiu havaĵo estis ĝis la berna invado en la jaro 1536 submetia al la Abatejo Saint-Maurice. En 1177 estis menciita la pastra Preĝejo Sankt-Petro, kiu apartenis al la Rifuĝejo Granda Sankta Bernardo. Sur ĝia loko en la jaro 1761 de la arkitketo Abraham Burnand estis konstruita la nuna reformita preĝejo kaj en la jaroj 1757 ĝis 1759 la apuda pastra domo. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Lussy-sur-Morges estis propra senjorujo, kiu troviĝis sub la administrado de la Voktejo Morges.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Lussy

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]