Bremblens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bremblens
Blazono de Bremblens
Blazono de Bremblens
Blazono de Bremblens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 32′ 48″ N 6° 31′ 3″ O / 46.54667 °N, 6.51750 °O / 46.54667; 6.51750 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 48″ N 6° 31′ 3″ O / 46.54667 °N, 6.51750 °O / 46.54667; 6.51750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 478
Areo 2,90 km²
Alteco 464 m super marnivelo
Poŝtkodo 1121
Komunumkodo 5622
Mapo de Bremblens
Mapo de Bremblens
Situa mapo de Bremblens
vdr

Bremblens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 478 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bremblens situas sur tavolo de la Vaŭda Mezlando okcidente de la Valo de Venoge proksimume 100 metrojn super la nivelo de la Lago Lemano, kiu troviĝas kelkajn kilometrojn sude de la komunumo. La komunumo troviĝas 4 kilometrojn norde de Morges kaj 8 kilometrojn nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La nordorientan komunumlimon formas la rivero Venoge. Sude de la vilaĝo Bremblens situas vasta vitejo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bremblens, la setlejo Praz Vouatte kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,90 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 68,8% servas por agrikulturo kaj 11,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bremblens limas en nordo al Romanel-sur-Morges, en nordoriento Bussigny-près-Lausanne, en okcidento Echandens, en sudo Lonay, kaj en okcidento Echichens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bremblens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 129 de Cossony al Morges. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la loko datiĝas el la jaro 1177 kiel Bremblens. En la 12-a jarcento la Abatejo Lago de Joux posedis en Bremblens bienon kaj vitejojn. En la jaro 1246 la episkopo de Laŭzano aĉetis la vilaĝon Bremblens de la katedrala kapitolo de Besançon. Sub la berna regado ek de la 16-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Bremblens apartenis al la Voktejo Morges, el kiu post la revolucio fariĝis la Distrikto Morges unue de Kantono Lemano kaj ek de 1803 de Kantono Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]