Pampigny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pampigny
Blazono de Pampigny
Blazono de Pampigny
Blazono de Pampigny
Pampigny
Pampigny
Pampigny
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 34′ 54″ N 6° 25′ 44″ O / 46.58167 °N, 6.42889 °O / 46.58167; 6.42889 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 54″ N 6° 25′ 44″ O / 46.58167 °N, 6.42889 °O / 46.58167; 6.42889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1070
Areo 11,09 km²
Alteco 650 m super marnivelo
Poŝtkodo 1142
Komunumkodo 5494
Mapo de Pampigny
Mapo de Pampigny
Situa mapo de Pampigny
vdr

Pampigny estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1070 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pampigny situas sur tavolo de la Vaŭda Mezlando proksimume 10 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Morges kaj 20 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La nordan komunumolimon formas la rivero Veyron, al kiu en nordnordoriento ĉe la trilima punkto inter Mauraz, L'Isle kaj Pampigny alfluas la rojo Morand. La komunumo konsistas el la vilaĝo Pampigny kaj diversaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,09 km², de kiuj 35,7% estas kovritaj de arbaro, 57,9% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pampigny limas en nordo al Mauraz, en nordnordoriento al L'Isle, en nordoriento al Chavannes-le-Veyron, en orientonordoriento al Grancy, en oriento al Cottens, en sudoriento al Sévery, en sudo al Apples, en sudokcidento al Mollens, kaj en okcidento al Montricher.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pampigny situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas diversaj flankaj vojoj de Cottens, Mauraz, Montricher kaj L'Isle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 8 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges. Pere de la mallarĝspura trajnlinio de Apples al L'Isle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Pampigny datiĝas el la jaro 1141 kiel Pampiniaco. La komunuma teritorio de Pampigny jam estis loĝita en la romia epoko kaj dum la frua mezepoko. Dum mezepoko ĝi estis dividita al kvar feŭdoj kaj estis submetita al la Kastelo de Cossonay. En la 17-a jarcento la familio de Mestral konstruis en Pampigny kasteln, kiun al komunumo akiris en la jaro 1836 kaj utiligis ek de tiam kiel lernejo. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Morges. Poste ĝi estis atribuita al la Distrikto Cossonay, kiu en la jaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]