Bière VD

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bière VD
Blazono de Bière
Trajno Bière-Apples-Morges en la stacidomo de Bière
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46°32′17″N 06°19′59″O  /  46.53806°N, 6.33306°O / 46.53806; 6.33306 (Bière VD)Koordinatoj: 46°32′17″N 06°19′59″O  /  46.53806°N, 6.33306°O / 46.53806; 6.33306 (Bière VD)
Nombro de enloĝantoj 1 422 (2007)
Areo 25 km²
Alteco 699 m super marnivelo
Poŝtkodo 1145
Komunumkodo 5425
Mapo de Bière

Bière estas svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la piedo de montoj Ĵuraso, ĉ. 28 km okcidente de Laŭzano, kaj ĉ. 43 km nord-oriente de Ĝenevo, kie fontas:
- Rivero Aubonne kaj ties alfluanto Toleure
- Rivero Veyron, ĉefa alfluanto de rivero Venoge.

La stacidomo de Bière estas la kapostacio de la Fervojo Bière-Apples-Morges kiu ligiĝis kun la reto de Svisaj Federaciaj Fervojoj en Morges en 1895.

En loko nomata "Chatelard" eble estis kastelo. Hodiaŭ oni nomas "Kastelo" domon situan norde de la preĝejo.

La najbaraj komunumoj estas: Le Chenit, Berolle, Ballens, Yens, Saint-Livres, Montherod, Saubraz kaj Gimel.

Militbazo de Bière

La armebazo [redakti]

La Federacia Svisa Armeo utiligas terenojn sude de la urbo de 1822; la artilerio instaliĝis en 1864; kazernoj estis konstruitaj en 1864. La armebazo tiel nomata "Place d'Armes de Bière" entenas lernejojn por rekrutoj pri infanterio kaj artilerio kaj la Centron Okcidentan de Instruo pri Artilerio.

Eksteraj ligiloj [redakti]