Lussery-Villars
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 21 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Lussery-Villars | |
|---|---|
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Gros-de-Vaud |
| Koordinatoj | 46°38′00″N 06°32′00″O / 46.633333°N, 6.533333°OKoordinatoj: 46°38′00″N 06°32′00″O / 46.633333°N, 6.533333°O |
| Nombro de enloĝantoj | 330 (2007) |
| Areo | 3,65 km² |
| Alteco | 492 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1307 |
| Komunumkodo | 5487 |
Lussery-Villars estas svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la piedo de montoj Ĵuraso, ĉ. 16 km nord-okcidente de Laŭzano, kaj ĉ. 60 km nord-oriente de Ĝenevo, en nova distrikto Gros-de-Vaud.
Rivero Venoge trafluas ĝin kaj markas ĝian orientan limon kun Penthalaz kaj Daillens.
La komunumo rezultas de la kunfando de komunumoj Lussery kaj Villars-Lussery la 1-an de januaro 1999.
Malnova akvomuelejo estas vidinda sur rivero Venoge.
La najbaraj komunumoj estas: Eclépens, Daillens, Penthalaz, Cossonay, Dizy, La Sarraz

