Bioley-Orjulaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bioley-Orjulaz
Blazono de Bioley-Orjulaz
Blazono de Bioley-Orjulaz
Blazono de Bioley-Orjulaz
Bioley-Orjulaz
Bioley-Orjulaz
Bioley-Orjulaz
former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 535597 / 163664 (mapo)46.6211111111116.5977777777778Koordinatoj: 46° 37′ N, 6° 36′ O; CH1903: 535597 / 163664 (mapo)
Nombro de loĝantoj 457
Areo 3,11 km²
Alteco 603 m super marnivelo
Poŝtkodo 1042
Komunumkodo 5513
Mapo de Bioley-Orjulaz
Mapo de Bioley-Orjulaz
Situa mapo de Bioley-Orjulaz
vdr

Bioley-Orjulaz estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 457 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bioley-Orjulaz situas meze en la regiono Centro de Vaŭdo, proksimume 3,5 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens kaj 10 kilometrojn nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,11 km², de kiuj 17,4% estas kovritaj de arbaro, 70,7% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bioley-Orjulaz limas en nordo al Saint-Barthélemy, en oriento al Assens, en sudo al Etagnières, en sudokcidento al Boussens, kaj en okcidento al Bettens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bioley-Orjulaz situas flanke de la gravaj trafiklokoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Assens al Bettens, kiu kruciĝas kun la vojo de Echallens al Boussens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas La Sarraz, kiu situas proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la komunuma centro. Pere de la poŝtaŭtolinio de Echallens al Chavornay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bioley-Orjulaz datiĝas el la 12-a jarcento kiel Oriola. Dum mezepoko la Abatejo Lago de Joux posedis uzorajtojn de la arbaro de Orjulaz. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Bioley-Orjulaz estis parto de la komuna berna kaj friburga Senjorujo Orbe kaj Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bioley

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]