Vezia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vezia
Blazono de Vezia
Blazono de Vezia
Blazono de Vezia
Mezepoka kulturejo San Marino en Vezia
Mezepoka kulturejo San Marino en Vezia
Mezepoka kulturejo San Marino en Vezia
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Vezia
Koordinatoj  46° 1′ 32″ N 8° 56′ 19″ O / 46.02556 °N, 8.93861 °O / 46.02556; 8.93861 (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 32″ N 8° 56′ 19″ O / 46.02556 °N, 8.93861 °O / 46.02556; 8.93861 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 1,39 km²
Alteco 370 m super marnivelo
Poŝtkodo 6943
Komunumkodo 5231
Mapo de Vezia
Mapo de Vezia
Mapo de Vezia

Vezia estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1917 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Vezia situas sudoriento de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la urbeca vilaĝo Vezia kun la kvartaloj San Martino, Cassina kaj Pian Gallina.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,39 km², de kiuj 23,0% estas kovritaj de arbaro, 16,5% servas por agrikulturo kaj 59,7% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Vezia limas en nordo al Cadempino, en nordoriento al Cureglia, en oriento al Porza en sudoriento al Savosa en sudo al Lugano, en sudokcidento al Bioggio, kaj en okcidento al Manno.

Trafiko

Tra Vezia pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono al Lugano kaj alveturejvojo al la aŭtvojalveturjo Lugano-Nordo de la svisa aŭtovojo A2, kiu pasas okcidente de la komunumo laŭlonge de la komunumlimo. Pere de bus- kaj trolejbuslinioj de la urbo Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Vezia datiĝas el la jaro 1467 jam sub la aktuala nomo Vezia. En San Martino ekzistas restaĵoj de romia tegelfarejo kaj de mezepoka fortikaĵo, kie en la jaro 1297 estis atestita havaĵoj de la katedrala kapitolo de Como kaj en la jaro 1392 de la hospitalo Santa Maria de Lugano. En la 17-a jarcento Vezia ricevis la privilegian statuson de aŭtonoma komunumo de la Voktejo Lugano. [3]

Bildaro

Referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Antonio Gili: Vezia en Historia Leksikono de Svislando (2011-11-25)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj