Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/11

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Histeria forviŝado de tekstoj pro timo pri kopirajtovundo[redakti fonton]

Diskutoj sur tiu ĉi paĝo povas iĝi akraj disputoj. Bonvolu provi trankviliĝi, kiam vi komentas ĉi tie.
( Etiko de Vikipedio · Neniu persona atako · Supozu bonajn intencojn )

Lastatempe mi observis en du kazoj arbitran forviŝon de gravaj tekstopartoj el vikipedio pro histeria timo pri ebla vundo de kopirajtoj. Mi fakte emas diri: Antaŭ ol oni tion tian faras oni zorge kontrolu! Temas pri la ago de KuboF en Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio kaj de Blahma en la artikolo pri la 99-a UK. En la unua kazo la forviŝita "Historia de TEVA" facile kontrolebla aperis antaŭ la pretendita fontoartikolo en la TEVA-revuo kaj krome estis de la sama aŭtoro. Do evidente ne povas temi pri vundo de kopirajto! Tion KuboF povintus kun iom da zorgo facile konstati. Eĉ pli absurda estas la forviŝo de la kongresa rezolucio fare de Blahma. Esenca trajto de rezolucio estas, ke ĝi estas farita kun la celo, ke oni ĝin publikigu, memkompreneble kun indiko de la fonto! Do evidente la kongresa rezolucio estas teksto de komuna posedaĵo. Krome la fonto de la teksto estas la gazetara komuniko de UEA, kaj gazetara komuniko memkompreneble estas farita kun la peto, ke la ricevantoj publikigu la tekston! Mi vere petas, ke oni antaŭ ol oni komencas ion forviŝi, korekti aŭ modifi en Vikipedio enŝaltu la funkcion "sana homa menso" de sia cerbo! Kiam oni forviŝas gravajn ĉapitrojn el Vikipedio oni unue serĉu eblecon por konservi tiujn partojn. Forviŝado estu ĉiam nur la lasta rimedo, kiam vere ne estas alia solvo! - Kaj mi tre konsilas, ke homoj sen juraj konoj ne arbitre agu surbaze de siaj supozoj, sed petu la helpon de pli spertaj personoj. Mi mem havas relative ampleksajn konojn pri tiu temo kaj se iu havas dubon, volonte ekzemanos la kazon! Do se vi rehavas tian kazon, tiam bonvolu kontakti min antaŭ forviŝi artikolon (kiam urĝas pere de retmesaĝo). DidiWeidmann (diskuto) 15:33, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi aldonis la ŝablonon "trankvilu" supren. Se oni supozas bonajn intencojn, ili nenie histerie forviŝis. Estas nature, ke administrantoj emas esti prudentaj pri kopirajtoj. En la redakto[1], oni ankoraŭ povas Vikipedio:Eviti la vorton "vandalismo" (alilingve).--Salatonbv (diskuto) 13:02, 25 Aŭg. 2014 (UTC)
Kara Salatonbv: Se la verkintoj de la forviŝita kontribuo estintus iu ajn, tio eventuale estintus pardonebla. Sed en la konkreta kazo la verkintoj estis elstara verkisto (nome Ulirich Matthias) kaj en alia kazo mi mem, kaj supozi, ke tiaj spertaj personoj simple kopias sen permeso tekstojn, ja ne estas signo de granda kompetenteco. Mi fakte ĝenis, ĉar en la konkretaj du kazoj simple ne estis respektita la minimuma zorgo - kaj tial mi la aferon ankaŭ konigas en la diskuta paĝo! Mi investas multe da energio al mia laboro por vikipedio, tial mi vere ne kontentas, kiam iu pro simpla penseraro (agante sen havi la necesajn fakajn konojn por la konkreta ago) forviŝas mian laboron, kaj tion sen antaŭe kontakti min! DidiWeidmann (diskuto) 20:43, 26 Aŭg. 2014 (UTC)
KuboF estas jam konata pedanto pri formalaj reguloj kaj fakulo pri detruado de utilaj informoj (devizo: "Unue forigu, nur poste pensu. Plej ofte tute ne necesas pensi."). Utilo al la Esperanta Vikipedio, al ties legantoj aŭ al Esperanto ne gravas. Pri Blahma mi ne scias, eble lin nur atakis okaza trofervoro. --Surfo 10:29, 27 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi ja komprenas, ke salaton-bonvolu kun vegetara nomo deziras pacon - kaj la ironio de la sorto ja estas, ke temis ekzakte pri la artikolo pri TEVA ... - ankaŭ mi volas pacon, tamen paco ne signifas, elteni ĉion. En la konkreta kazo mi deziras, ke ni povas alveni al nova kulturo, kiam temas pri forviŝado, kaj tial proponas novan proceduron: Nome, kiam ne estas urĝa danĝero, ĉar iu aŭtoro akuzas mem vikipedion pri vundo de kopirajto, ni ne devas tuj forviŝi la tekston! [ni ja povas konscii, ke vundo de kopirajto ne estas oficiala delikto sed punebla nur je peto de la aŭtorrajtoposedanto kaj ke ne-interveno de la aŭtorrajtoposedanto post certa tempo eĉ estas interpretita kiel konsento [mi povas citi svisan tribunalverdikton rilate al bildkarto kopiita, kie la aŭtoro plendis dek jarojn post la kopiado, kvankam li konis la fakton jam dum jardeko kaj tiam la tribunalo verdiktis, ke post tiom da tempo la kopiintoj povis fariĝi bonfida, ke la kopiado estis permesita, kial la plendo estis rifuzita ...] - Aŭ per aliaj vortoj: Mi ne volas alvoki al tolerado de kopirajtvundo, sed al modera reago, do nome, ke en kazo de duboj, estu nur metita la ŝablono kaj sendita mesaĝo al la verkinto de la koncerna teksto, kiu havu la eblecon pruvi, ke li ricevis la permeson publikigi la tekston. Precipe kiam temas pri esperantaĵoj, tio ja fakte estas ofte la kazo! - Tiaj permesoj povas esti aldonitaj kiel dosieroj al nia vikepdio kaj tiam devas esti cititaj en la piednoto de la teksto. Tia proceduro evitus la forviŝadon de valoraj tekstoj. - Cetere mi persone volonte ofertas mian servon en tia demando, ĉar fakte pro miaj apartaj konoj pri internacia kopirajta juro, mi povas ofte konsili en problemaj kazoj. Forviŝo estu vere nur la lasta solvo, kiam vere temas pri kopirajta vundo, kaj tiuj rajtoj ne estas riceveblaj! - Tute same rilate al forviŝminacoj pro manko da fontindikoj: Oni per forviŝo ne servas nian vikipedion. Anstataŭ forviŝo okazu aldono de la fontindikoj. Ofte ili facile troveblas en la koncernaj alilingvaj artikoloj!DidiWeidmann (diskuto) 15:31, 27 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon DidiWeidmann pro pripensi la rilaton de mia uzantonomo kaj la TEVA. Mi hezitas diri multe pri la artikolo kie mi ne kontribuis, sed nur ĝenerale, tekstoj ja estas valoraj, sed montri fontojn el kiuj venas la informoj, asertoj kaj opinioj miaopinie estas la plej grava rolo de enciklopedio. Studentoj ne povas fari hejmtaskon rekte citante la liberan sen-aŭtoritatan Vikipedion, sed povas uzi la informon, kiu estas enkondukita de ili!
Se oni ne konas el kie teksoj venas aŭ ili ŝajnas sama al iu ekstera artikolo, ili estu forigeblaj. Oni ne esperas, ke vikipedio havus freŝan novaĵon aŭ estus ĉefa fonto de fama esperantisto, eĉ kvankam multaj aŭtoroj ĉi tie estas valoraj.--Salatonbv (diskuto) 13:08, 28 Aŭg. 2014 (UTC)
Kara diskuto manko de fontindikoj tamen nun estas tute alia temo. La riproĉo de KuboF kaj de Blahma ja ne estis la mankintaj fontindikoj, sed la riproĉo estis, ke temis pri vundo de kopirajtoj. Vundo de kopirajto ja estus kialo por tuja forigo kaj forta riproĉo, ĉar temas pri punebla ago. Tial mi ankaŭ kun vervo protestis kontraŭ tiu ago. Manko de fontindiko tamen ne estas kialo por tuja forigo kaj ankaŭ ne punebla ago, sed tamen memkompreneble grava manko. Kaj efektive al la artikolo de TEVA mankas pluraj fontindikoj (parte ili legeblas en la teksto, sed ne en bona formo, ĉar oni devas korekte citi). Tamen tio ne estus kialo por tuja forviŝo. Estas kialo por aldoni ŝablono "mankas fontoj" kaj helpi al la aldono kaj serĉado de la mankantaj fontoj. Nur se tio montriĝas malebla, la enhavo nestas dubinda, kaj la aŭtoro mem ne kunlaboras malgraŭ pluraj admonoj, nur tiam fakte oni devas konsideri forviŝon de tiaj tekstoj. Vi memkompreneble tute pravas, ke studentoj ne povas uzi artikolojn sen korektaj fontindikoj, kaj tio estas grava manko. Tial mi ripete alvokas al la aldono de mankantaj fontindikoj. Tio tamen ne estis la temo de tiu-ĉi diskuto.DidiWeidmann (diskuto) 19:37, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi prenis sufiĉe multe da tempo por pripensi kaj jen mia opinio:
Libereco estas esenca por Vikipedio. Ĝi ne signifas, ke homoj nur povas uzadi la materialon senpage - ĝi vere garantias liberecon konsulti, distribui, modifi la materialon kaj distribui modifitan version de ĝi (distingo inter libera kaj senpaga). Tial ĉiu mallibera parto de Vikipedio endanĝerigas nian liberecon.
Mi plene konsentas kun Didi, ke histeria forviŝado de teksto (laŭ mi histeria ĉio ajn) sensencas. Ni tamen memoru, ke Vikipedio ne funkcias nur kiel retejo. Ekzemple antaŭ 2 jaroj E@I eldonis Esperantan Vikipedion sur DVD. Se tiam aperis iu kontraŭ-kopirajta materialo, povus aperi problemo; kaj poste oni klarigu, ke ni ja metis ŝablonon kaj mesaĝis al la verkinto... Jes, la ekzemplo apartenas al raraj okazoj, sed vi kaptas la sencon.
Forviŝitan tekston eblas facile restarigi (ja kiel ankaŭ Didi faris) kaj diskuti ni povas sendepende ĉu la problema parto estas en artikolo aŭ nur en ĝia historio. Eĉ se temus pri efektiva kopirajtorompo, la kopirajto-posedanto povas doni permeson.
Mi estis ema konsenti pri ne-tuja forviŝado, sed mi rememoris pri du okazaĵoj:
  1. dosieroj sen sufiĉaj informoj (aŭtoro, fonto, permesilo) - kategorio da dosieroj estas pli ol unu jaro montrita en paĝo de Forigendaj dosieroj sed daŭre restas multaj dosieroj tie. 4-5 administrantoj iom laboris pri forigado, de tio nur 2 ne nur iomete. Kaj ĉiu el la dosieroj efektive rompas kopirajton.
  2. Konfirmado de licenco de Vojaĝo en Esperanto-lando kiu daŭris 2 monatojn (kaj fine la verko montriĝis mallibera).
Tiuj ĉi du kazoj montras al mi, ke se ni ne prevente forviŝos tekston, efektiva kopirajto-rompo povas resti dum sufiĉe longa tempo. --KuboF (diskuto) 19:56, 12 Okt. 2014 (UTC)

Saluton. Mi forestis de la Vikipedio en Esperanto dum konsiderinda tempo, pro kio nur nun mi trovis tiun ĉi diskuton kaj sentas neceson ankoraŭ almenaŭ koncize aldoni mian vidpunkton: Unue, bv. noti ke mi ne "forviŝis kiel administranto", sed nur simple "malfaris redakton kiel uzanto" (kaj eĉ "anstaŭigis ĝin per certe libera ekvivalento", ĉar propravorta resumo de la originalo). Sekve, la originalo plu troveblas en la redaktohistorio (se mi certus pri kopirajtrompo, mi kiel administranto devus esti eĉ kaŝinta la historion, kion mi ĉi-kaze NE faris) kaj informo en la artikolo restis konservita, nur pere de certe libera teksto kaj ne teksto kies libereco estas pridubata. Mi bedaŭras, ke Didi malfaris tiun mian malfaron, sed ja ĝojas ke li komencis ĉi tiun diskuton, kiel ĉe ĉiu estiĝanta redaktomilito oni faru, kvankam mi ja iom bedaŭras la tro negativan, atakecan tonon.

Pri tio, ĉu kongresa rezolucio, respektive gazetara komuniko de UEA, estas liberaj verkoj, oni povas longe disputi, ĉar ja neniu eksplicita mencio ĉeestas en tiuj fontoj. Estas bona kutimo ekz. de la vikimediaj organizaĵoj mencii la liberan permesilon ĉe siaj komunikoj por ke estu klare. Se UEA ne faras tion, verŝajne ĝi ne sentas la bezonon - ĉar ĵurnalistoj kutime rajtas transpreni ĉion ajn laŭ speciala "ĵurnalista licenco" kiu estas parto de la kopirajta leĝaro en multaj landoj; sed ne Vikipedio, kiu postulas publikan havaĵon aŭ almenaŭ CC/GFDL. Mi persone dubas, ke teksto de gazetara komuniko aŭtomate estas publika havaĵo (rezolucion mem eble oni povus nomi iu politika parolado, kio en iuj landoj igus ĝin aŭtomate publika havaĵo). Se Didi Weidmann proponas sian helpon, mi volonte petas aŭdi lian opinion: Surbaze de kiu leĝa provizo de kiu lando la menciitaj tekstoj estas konsidereblaj publika havaĵo? (Kaj kiulanda fakte estas la leĝaro, per kiu ni direktas nin ĉi tie en la Vikipedio en Esperanto?) Aliflanke, kaze de UEA ja sufiĉe facilas demandi (kaj supozeble eĉ influi ŝanĝon de la eventuale malpozitiva situacio). --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:30, 9 Nov. 2014 (UTC)

Mi ĵus trovis jenan kopirajtan klarigon en la Angla Vikipedio: en:WP:COMPLIC. Ĝi tekstas proksimume jene (mia traduko): Fojfoje, oni demandas pri la kopirajta stato de gazetaraj komunikoj. Kvankam gazetaraj komunikoj estas laŭnature celataj al vasta multobligo, tio ne kunportas ajnan aŭtomatan permeson ŝanĝi ilin aŭ krei derivaĵojn bazitajn sur ili, aŭ uzi ilin por komercaj celoj. Sekve, gazetarajn komunikojn oni traktas kiel alian kopirajtitan materialon. Manke de eksplicita malgarantio aŭ permeso, ili ne povas esti libere republikigataj. Ĝis kiam ni mem trovas fidindan apogon en la leĝaro de ĉiuj landoj de kiuj nia Vikipedio dependas, mi sugestas sekvi tiun ĉi analizon de la Angla Vikipedio, proksima al la Fondaĵo, multe pli granda kaj ĉefe kun sufiĉa ĉeesto de kopirajtaj fakuloj kaj bazita sur la usona leĝo, kiun cetere ĉiu Vikipedio inkluzive de tiu nia devas sekvi. En tiu ĉi situacio, mi sugestas mesaĝi Osmo Buller, ke li nome de UEA eksplicite liberigu la tekston ĉu de la koncerna kongresa rezolucio, ĉu de la koncerna GK, ĉu de ĉiuj estontaj/pasintaj GK-j. Supozeble ili ja estas verkoj sub la kopirajto de UEA kaj supozeble li kiel reprezentanto de UEA rajtas tion fari (li jam faris similaĵojn pasintfoje). --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:47, 9 Nov. 2014 (UTC)
Kara Marek "Blahma" BLAHUŠ via argumentas tre multe pere de supozoj kaj malmulte pere de faktoj! Rilate al kongresa rezolucio, ĝi estas memevidente celita al disvastigo per ĉiu-ajn rimedo, tio estas simpla fakto. Diri, ke ĝia disvastigo estus vundo de kopirajto ja estas simpla absurdaĵo. - Krome via argumentado estas en si mem falsa: Se entute la kopirajto ne apartenus al UEA sed al la verkantoj de la rezolucio ... Ke oni ne povas konkludi, ke aŭtomate ĉiu gazetara komuniko estas absolute libera, tio estas ĝusta. Oni ja devas tial konsideri la unuopan kazon. En la konkreta kazo de kongresa rezolucio ja estas evidenta jam el la mesaĝo de UEA mem, ke oni bonvolu disvastigi la informon, do tio evidente estas eksplicita permeso publikigi ĝin. DidiWeidmann (diskuto) 12:17, 15 Nov. 2014 (UTC)
DidiWeidmann, bonvenon al absurda mondo de kopirajtoj! Malfeliĉe kopirajtoj malhelpas al ni faradi tion kion ni volas, konsideras bona kaj utila kaj eĉ kion ŝatus al koncerna aŭtoro. Ekz. informbroŝuroj pri Eŭropa Unio rajtigas ĉiujn al republikigado. Ili tamen ne permesas modifojn aŭ komercan uzadon kaj sekve, se ni volus la materialon traduki al Esperanto, ni bezonus speciale peti ĉar aliokaze ni rompus kopirajton. Jes, ankaŭ tion mi konsideras absurda, tamen tiel la afero (mis)funkcias....
Se vi trovas eksplican deklaron pri libereco de kongresaj rezolucioj de UEA, ĉu konfirmita de UEA aŭ de koncerna leĝo, bonvolu listigi ĝin ĉi tie. Mi emfazas, ke "libereco ĉi tie ne signifas "permeso al republikigo" sed inkludas ankaŭ neredoneblan permeson pri modifado, distribuado de modifitaj versioj kaj komerca uzado.
Dum Seminario Pri Aktivula Maturigo 6 de UEA (kie mi gvidis unu trejnadon) ni estis petitaj pri rekomendoj kaj mi starigis ĝuste eksplican liberigon de certaj dokumentoj. Ni vidos kiel UEA reagos kaj eventuale plu puŝos al ĝi. Ĉiuokaze, saĝa peto al UEA povas plifaciligi la aferon per montro, ke pluraj homoj estas tuŝitaj de nuntempa politiko. --KuboF (diskuto) 13:34, 23 Nov. 2014 (UTC)

Kara KuboF, bonvolu ne ataki la tutan mondon de aŭtoraj rajtoj; ĝi estas problema, sed neniel absurda. La vera problemo kuŝas en fundamenta difekto de la tuta Vikipedio. Ĉio en ĝia enhavo estas proklamita libere kopiebla, modifebla, utiligebla kaj malutiligebla, tute senbride, eĉ por komercaj celoj kaj por propra ekonomia profito. Tial ĝi postulas plenan subiĝon al similaj kondiĉoj eĉ, kiam temas pri materialo el la ekstera mondo. Ofte eblus akiri permeson (tia eĉ povas esti fakte proponata jam sen peto) utiligi bildojn aŭ alian materialaon, ekzemple, por kultura, nekomerca uzo kaj sen distorda falsado. Sed tio ne sufiĉas por Vikipedio, kaj tio estas la problemo. Ekzemple, la absurdeco de la situacio pri kongresaj rezolucioj kaj gazetaraj komunikoj estas ĝuste tio: la ekscesaj postuloj de Vikipedio, por kiu ne sufiĉas simple la eblo prunti kaj bonmore uzi. --Surfo 17:17, 23 Nov. 2014 (UTC)

Subtentu ciferecigan projekton kaj Esperanton en Vikidatumoj[redakti fonton]

Saluton! Post kelkaj jaroj da laboro mi nun konkludas mian esploran projekton (subvenciitan de ESF), kiu temas pri ciferecigo de la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto" (listo de 22.000 fruaj Esperantistoj eldonita de Zamenhof en 1889–1909). Ĉiujn ciferece prilaboritajn personojn kaj iliajn adresojn (inkluzive de loĝloko kaj aliĝdato) mi baldaŭ disponigos en Vikifontaro. Ankoraŭ multe helpo de volontuloj kun scio pri sia lando, ĝia historio kaj ĝia Esperanto-movado necesos, ĝis ĉio estos perfekta (mi ankoraŭ faros alvokon tiam), sed la publikigo okazos jam post kelkaj semajnoj kaj unuajn ĝeneralajn geografie-kronologiajn (ŝanĝiĝanta mapo) analizojn pri la unuaj 23 jaroj de la historio de Esperanto mi prezentos jam meze de novembro dum KAEST 2014 en Slovakio.

Se vi ŝatas la ideon kaj/aŭ volas helpi la videblecon de Esperanto en Vikipedio (kaj enhave, kaj teknike), mi petas vin konsideri subteni tiun ĉi mian proponon pri enkonduko de nova trajto ("property") en Vikidatumoj, kiu ĉe persono ebligu listigi ties "Esperantisto-numeron", ĝuste laŭ la Zamenhofaj adresaroj. Laŭ unua esploro mia, proksimume 8 % de la personoj en la adresaroj estas enciklopedie menciindaj (ili jam havas propran artikolon, aŭ almenaŭ ruĝan ligilon), pro kio proksimume 1750 eroj en Vikidatumoj povus uzi tiun trajton. Tiu ĉi aparta trajto multe plifaciligus al mi ligadon de la listo en Vikifontaro kun la pripersonaj artikoloj, kaj ankaŭ ĉiuj volontuloj povus pli facile ligadi nomojn en la listo kun jamaj artikoloj vikipediaj. Mi klopodis tion ĉi – kaj ankaŭ la signifon de la Zamenhofaj adresaroj por la historio de nia movado entute – klarigi anglalingve en la supre alligita trajto-propona paĝo. Jam unu persono subtenis mian proponon, sed estus utile se pliaj homoj donus sian opinion (prefere kun mallonga komento, prefere anglalingva). Ja oni volas vidi, ĉu ne nur ununura persono en la vikikomunumo opinias la proponon interesa. Do, se vi volas helpi, bonvolu konsideri esprimi en tiu paĝo vian opinion. Se ĉio iros glate, la trajto povus kreiĝi jam post unu semajno. Dankon! --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:45, 3 Nov. 2014 (UTC)

Dankon al ĉiuj, kiuj subtenis la proponon. Ankaŭ danke al ili nun jam ekzistas en Vikidatumoj la unua Esperanto-rilata trajto, kiu ricevis la numeron P1601 kaj nomiĝas "Esperantisto-numero" (angle "Esperantist ID"). Se vi povas, bonvolu aldoni/kontroli sub la supra ligilo nomon kaj priskribon de ĝi en lingvoj de vi regataj. Mi nun iom post iom ekuzados la trajton ĉe vikidatumaj eroj apartenantaj al Esperantistoj, kiuj aperas en la Zamenhofaj adresaroj. Vi estas bonvenaj helpi, precipe post kiam mi enretigos ilian provlegaĵon de ilia plena teksto (ene de kelkaj semajnoj). Listo de eroj en kiuj la trajtoj estas uzata troveblas ĉe [2] kaj listo de ĉiuj rilataj lastaj ŝanĝoj ĉe [3]. En vikipediaj artikoloj pri tiuj personoj jam en Ŝablono:Informkesto esperantisto aŭtomate aperas la numero el la adresaro (nur oni devas malfaldi la finon de tiu informkesto, kio ja sufiĉe malhelpas videblecon de tiu informo). Verŝajne oni tamen ankoraŭ devos decidi, kiel ĝenerale indiki la Esperantistecon de iu - ĉu per "okupo: Esperantisto" ("okupo" tiusence laŭ la eksplicita difino inkluzivas ankaŭ pasiojn, hobiojn ktp.), ĉu per "lingvo parolata: Esperanto" - mi ne scias, ĉu oni jam trovis interkonsenton pri tio en Vikidatumoj. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 17:49, 9 Nov. 2014 (UTC)

Global AbuseFilter[redakti fonton]

Hello,

AbuseFilter is a MediaWiki extension used to detect likely abusive behavior patterns, like pattern vandalism and spam. In 2013, Global AbuseFilters were enabled on a limited set of wikis including Meta-Wiki, MediaWiki.org, Wikispecies and (in early 2014) all the "small wikis". Recently, global abuse filters were enabled on "medium sized wikis" as well. These filters are currently managed by stewards on Meta-Wiki and have shown to be very effective in preventing mass spam attacks across Wikimedia projects. However, there is currently no policy on how the global AbuseFilters will be managed although there are proposals. There is an ongoing request for comment on policy governing the use of the global AbuseFilters. In the meantime, specific wikis can opt out of using the global AbuseFilter. These wikis can simply add a request to this list on Meta-Wiki. More details can be found on this page at Meta-Wiki. If you have any questions, feel free to ask on m:Talk:Global AbuseFilter.

Thanks,

PiRSquared17, Glaisher

— 17:34, 14 Nov. 2014 (UTC)

VisualEditor News #9—2014[redakti fonton]

23:29, 14 Nov. 2014 (UTC)

200000-artikola logotipo[redakti fonton]

Vikipedio atingis 200 000 artikolojn antaŭ 3 monatoj, sed daŭre estas la logotipo pri tio. Ĉu eble oni povus remeti la kutiman Vikipedian logotipon? Mutichou (diskuto) 10:16, 15 Nov. 2014 (UTC)

Jes sed mi ne trovas la paĝon por ŝanĝi. Ĉu iu scias kie ĝi estas ? --pino (diskuto) 16:27, 15 Nov. 2014 (UTC)
Ankaŭ mi jam rimarkis tion kaj konsentas kun Mutichou. Nun estas ja jam pli ol 205.000 artikoloj. Mi serĉos la lokon kaj revenigos la bazan emblemon. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 18:40, 15 Nov. 2014 (UTC)
Mi restarigis la malnovan version de la emblemo. Oni faras tion ĉe Dosiero:Wiki.png. Ĉeokaze mi ĝisdatigis la priskribon (vikimediaj emblemoj ekde neloge liberas laŭ CC BY-SA 3.0) kaj "reviziis" la koncernan dosieran paĝon ;-) --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 19:16, 15 Nov. 2014 (UTC)

Pensilvangermana dialekto[redakti fonton]

Mi volis alinomi la paĝon Pensilvangermana dialekto al Pensilvanigermana dialekto, ĉar tiu dialekto devenas de Pensilvanio kaj pensilvan- ne ekzistas, sed ne eblas ĉar Pensilvanigermana dialekto jam estas alidirektilo al la paĝo. Ĉu administranto povus korekti tion? Mutichou (diskuto) 09:04, 27 Nov. 2014 (UTC)

Farita. --pino (diskuto) 09:49, 27 Nov. 2014 (UTC)
Por tiaj petoj eblas uzi ankaŭ Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. --KuboF (diskuto) 20:27, 28 Nov. 2014 (UTC)

VidRedaktilo ne funkcias[redakti fonton]

Saluton, mi ĵus provis fari redakton per VidRedaktilo (VE). La prilaborado funkciis tre glate sed mi ne povis savi, venis ĉiam denove: "unknown error". Ĉu vi konas la problemon? En aliaj vikipedioj funkcias bone, kvankam la sistemo tre malrapidas. Ziko (diskuto) 23:49, 28 Okt. 2014 (UTC)

Ankaŭ en teamo de E@I ni uzis ĝin kaj same maleblis konservi ŝanĝon (ni ĉiam "ŝanĝis al kodo-redaktado" kaj tiel konservis). Do la problemo estas ankaŭ por nove kreitaj kontoj. --KuboF (diskuto) 00:19, 29 Okt. 2014 (UTC)
Mi spertas ankaŭ ĝenerale problemojn, depende de la krozilo. Estas domaĝe, antaŭe mi pensis ke funkcias. --Ziko (diskuto) 13:14, 31 Okt. 2014 (UTC)
Hi there. I'm sorry to hear you experienced difficulties in editing with VE: VisualEditor works pretty fine at this stage, so what you encountered is definitely an anomaly. Can you provide more details, so that we can understand why that happens? I'm interested in: article(s) you had issues with, your browser, skin, operating system, and if you were editing while logged in or not. Thanks, --Elitre (WMF) (diskuto) 22:48, 2 Nov. 2014 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Katin ? Kial ne Katino ?[redakti fonton]

Katin - ĉu vere ĉi-tiu rusa vilaĝo ne povas havi tute esperantan nomon ? Esti tiel proksime de esperantigo kaj ne aldoni "o"-n estis granda peko. Ĉar estus ŝokita apartigilo: "masakro" kaj "ina kato" ? Tradicio ? Alligiteco de poloj al la nomo (ja proksime de pola 'Katyń) ? Miaopinie oni povas iri la esperantan nomon sendolore - ja "o" estas foje ne skribita/ne parolita kaj standarda esperantisto eĉ ne miris. Sufiĉas ALIDIREKTU por Katin, ĉu ? Ĉu ne valoras ordigi ĉi-tiun simplan aferon ? Sed tio estas nur mia opinio... --Tomasoavro (diskuto) 12:05, 17 Nov. 2014 (UTC)

Estas pli oportune esperantigi kiel Katin ĉar 1) speciala esperantigo per "o" ne estas vaste uzata en literaturo; 2) la vorto "katino" jam ekzistas kun alia signifo kaj nomo de la vilaĝo ne rilatas al katoj; 3) akcento en rusa lingvo falas al "a" ([kAtin]). --Dima41 (diskuto) 12:24, 17 Nov. 2014 (UTC)
Eĥ, kaj mi pensis ke problemo estas politika... Mi povas konvinkiĝi al neniu el tri viaj argumentoj. Unuon mi scias: pri esperantigo de rusaj vilaĝoj decidu rusoj, kaj ne ekz. poloj. Do, mi povas nur kapitulaci. Kaj kio pri via MoskvoSankt-Peterburgo ? "O", akcentoj ? Ja apartigiloj estas por solvi nomajn problemojn... --Tomasoavro (diskuto) 12:24, 17 Nov. 2014 (UTC)
Kutimo plene esperantigi estas nur pri gravaj urboj - precipe ĉefurboj kaj urboj de UK. Tamen se estus plenumita la punkto 1) pri jama uzado, ni ja plenrajte povus la artikolon alinomi. Ja ekzistas ankaŭ Agulo, Miaŭoj kaj eĉ Kria lingvo ;) --KuboF (diskuto) 18:01, 17 Nov. 2014 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Ĉu Vikipedio estas taŭga loko por skanitaĵoj de tekstaj verkoj?[redakti fonton]

Mi trovis kelkajn artikolojn en Vikipedio, kiuj estas esence kolektoj da bildoj, montrante la kompletan tekston de kopirajtitan verkon. Jen ekzemploj:

Ni havas aliajn artikolojn, verŝajne preter kopirajta dato, sed laŭ la sama paterno, ekz-e:

Evidente, multe da laboro kaj peno estis farita en ĉi tiuj artikoloj, kaj mi ne volas detrui aŭ malfari tion. La artikoloj ankaŭ ĉefe temas la Esperanto-movado. Tamen mi demandas tion: ĉu Vikipedio ja taŭgas por tia artikolo, enhavante skanitajn bildojn de ĉiuj (aŭ partoj) de la paĝoj de libro? Ĉu ekzistas pli taŭga loko? Mi opinias ke Vikilibroj pli taŭgus. Kion vi opinias? -- Yekrats (diskuto) 13:50, 6 Okt. 2014 (UTC)

Skanaĵoj de liberaj verkoj povas esti en la Komunejo, prefere en PDF-formo. Kompletaj skanaĵoj de malliberaj libroj estu nenie en iu Vikimedia projekto, pro kopirajtaj kialoj. darkweasel94 14:41, 6 Okt. 2014 (UTC)
Mi pensas ke tio estas eraro. Kompletaj skanaĵoj de malliberaj libroj estu nenie en iu Vikimedia projekto. Mi proponas uzi liberajn skanaĵojn en Vikimedia Komunejo. Vikilibroj estas projekto por komuna konstruo de liberaj libroj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:25, 6 Okt. 2014 (UTC)
La teksto de liberaj (ekz. publikhavaĵaj) libroj povas esti en Vikifontaro. Mi pensas, ke Yekrats konfuzis tiujn du projektojn. darkweasel94 17:43, 6 Okt. 2014 (UTC)
Jes, mi konfuzis la projektojn. Vi tute pravas. -- Yekrats (diskuto) 16:28, 9 Okt. 2014 (UTC)
Mi konsentas kun darkweasel. Vikifontaro estas la taŭga loko por ilin. --Glavkos diskutejo 07:23, 7 Okt. 2014 (UTC)
Kompreneble dosieroj, kiuj montriĝos malliberaj kaj ne eblos ilin trakti laŭ justa uzo, estos forigitaj. Tio jam okazis kaj plu okazados ĝis ĉiuj niaj dosieroj estos nur just-uzaj (liberaj estos ankaŭ transmetitaj al Komunejo).
Kiel supre diris kolegoj, liberajn verkojn indas skani, skanaĵon (en PDF an DjVu) alŝuti al Komunejo kaj eblas tekston transkribi al Vikifontaro (malliberajn indas skani kaj arĥvigi dume). En Vikimanio okazis praktika trejnad-prelego (en la angla) pri la procezo, kiun vi povas respekti en YouTube (vidu ankaŭ prezentaĵon).
Se vi mistrafis Vikimanion, vi povas partopreni ankaŭ KAEST-on (Novembro, Slovakio) kie okazos praktika trejnado celata ĝuste efikan konservadon de Esperanta kultura heredaĵo (enkadre de Aktivula Maturigo de UEA). Tie mi gvidos la trejnadon pri vikia parto de la laboro. --KuboF (diskuto) 23:27, 11 Okt. 2014 (UTC)

Mi rekomencis proponadon de tiaj dosieroj en Vikipedio:Forigendaj dosieroj kaj instigas precipe administrantojn fari samon. (krome iuj administrantoj povus pli zorgi pri dosieroj sen kopirajtaj ŝablonoj) --KuboF (diskuto) 17:02, 13 Okt. 2014 (UTC)

Vidu ankaŭ ~300 kontrolendaj bildoj sen ĝustaj licencoj -- Yekrats (diskuto) 18:15, 14 Okt. 2014 (UTC)

Malofte mi trovis en la Esperanta Vikipedio same interesajn artikolojn pri pure Esperantaj temoj, kiuj apartenas al la kerno de interesiĝo de niaj legantoj. Ili estas informplenaj kaj senerare citas la originalajn verkojn. Ĉar la originala materialo enestas, ili ankaŭ donas utilan bazon por verkado de pli ampleksa enciklopedia artikolo pri la eldonaĵoj. Ĉar ĉi tie tamen regas formale rigida regulismo, kies aktiveco koncentriĝas al librobruligado kaj detruado de ĉio, kio kontraŭas la kredon de la regulistoj, estas atendeble, ke la artikoloj tute malaperos aŭ estos dispecigitaj en plurajn malbone dokumentitajn dosierojn ie-tie. --Surfo 08:42, 7 Okt. 2014 (UTC)

Saluton. Mi certas, ke neniu ĉi tie en nia komunumo ŝatas forigadi scion. Kaj ja por verki artikolojn, ni kiel bazon uzas eĉ verkojn kopirajtitajn, ĉar legadon/lernadon la kopirajto ne malhelpas. Ĝi tamen malhelpas kopiadon (pro tio kopirajto) kaj do sen permeso de la posedanto de tiu kopirajto oni ne rajtas kopii ĝin ĉi tien. Tiun regulon ne decidis ni ĉi tie en Vikipedio, sed ĝin decidis la registaroj de niaj ŝtatoj. Eĉ male, vikipediistoj kaj similaj homoj elpensis "liberajn permesilojn", esence facilan ilon per kiu posedanto de kopirajto povas pri (parto de) tiu sia kopirajto rezigni. Ni do kiel komunumo ja ĝenerale tute bonvenigas kunhavadon. Sed se eĉ kun tiu liberpermesaj iloj la kopirajto-posedantoj ne pretas pri sia kopirajto rezigni, tio jam estas plene ilia decido, ilia "kulpo" kaj estas (bedaŭrinde) ekster nia decidpovo (kompreneble, tamen, se vi volas, vi povas provi la aŭtorojn/posteulojn kontakti kaj konvinki!). Do, datumojn, kiujn vi havas ĉemane, vi bedaŭrinde pro la leĝo de via lando ne rajtas pludoni – sed se ĝi jam ie troviĝas (ekz. en biblioteko, ie aliloke en la reto), vi povas almenaŭ al ĝi ligi (feliĉe, tion oni ankoraŭ nekrimigis – ja grandparte ankaŭ pro protesto de aktivuloj kiel vikipediistoj, denove…). En la Angla Vikipedio oni eĉ kreis propran lokon tian: en:Wikipedia:WikiProject Resource Exchange. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:10, 3 Nov. 2014 (UTC)

Aperis dubo pri maltaŭgeco de skanaĵoj en ties forig-propono. Kvankam la dubigo estas (laŭ mi) tre malkonkreta, ĝi venas de administranto kaj meritas atenton, precipe ĉar ĝi tute malas de nia ĉi-loka diskuto. --KuboF (diskuto) 19:09, 18 Nov. 2014 (UTC)

"Revizianto" aŭ "aŭtomata kontrolanto"[redakti fonton]

Mi proponas redakti grupojn de uzanto:M-30722. Nu, mi scivolas la esencan malsamecon inter "revizianto" kaj "aŭtomata kontrolanto". Ĉu ĉiu revizianto estu aŭtomata kontrolanto?--Salatonbv (diskuto) 10:46, 2 Nov. 2014 (UTC)

Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/7#Markitaj_versioj. darkweasel94 11:31, 2 Nov. 2014 (UTC)
@Darkweasel94: dankon, mi tion forgesis. --Salatonbv (diskuto) 13:06, 2 Nov. 2014 (UTC)


Administrejo[redakti fonton]