Vilmos Zsigmondy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vilmos Zsigmondy [vilmoŝ ĵigmondi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zsigmondy Vilmos estis hungara inĝeniero, hidrologo, membro de Hungara Scienca Akademio.

|

Skulptaĵo pri Vilmos Zsigmondy

Vilmos Zsigmondy naskiĝis la 15-an de majo 1821 en Habsburga Imperio, en Hungara reĝlando, en ĉefurbo Pozsony [poĵonj] (Nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 21-an de decembro 1888 en Budapeŝto.

Biografio

Vilmos Zsigmondy frekventis lernejojn en diversaj urboj de Supra Hungarujo. Li frue eklaboris, - same kiel Sándor Petőfi - li kopiis manuskripte la parlamentajn novaĵojn en Pozsony. Spite la financajn malfacilaĵojn li iĝis inĝeniero pri minado. En 1844 li ekhavis postenon en Vieno, dume iomete li plulernis en la universitato. En 1846 li ricevis taskojn ĉe la fervojoj, tial li studvojaĝis en la Habsburga Imperio. La hungara revolucio ektrovis lin en Transilvanio, kie li produktis kanonojn kaj aliajn armilojn. Tial la Habsburgoj kondamnis lin je 6 jaroj, tamen li pli frue liberiĝis pro peto de la loka loĝantaro. Poste li gvidis la minadon en Dorog. En 1861 li ekinteresiĝis pri hidrologio, fontoj, putoj. En 1865 en Harkány li faris 39 metrojn profundajn puton, la varma akvo ankaŭ nun fluas por la banejo.

Liaj sekvaj laboroj (elekto):

|

Memortabulo de Zsigmondy

En 1875 li iĝis parlamentano. Li ricevis premion en 1868, post 10 jaroj francan Honoran Legion.

Verkaro (elekto)

  • Bányatan kiváló tekintettel a kőszénbányászatra, első rész, kutatás, furászat s az ártézi kutak 1865
  • Tapasztalataim az ártézi szökő kutak furása körül. Értekezés a természettudományok köréből 1871
  • Emlékirat az alföldön furandó ártézi kút tárgyában 1873
  • A herkulesfürdői hévforrások 1882
  • Az avalai higanybánya Szerbiában 1887

Memorigiloj

Fontoj