Vilters-Wangs
| Vilters-Wangs | |
|---|---|
|
Vilters-Wangs kun Churfirsten
|
|
| Kantono | Sankt-Galo |
| Distrikto | Elektodistrikto Sarganslando |
| Koordinatoj | 47°1′0″N 9°27′0″O / 47.01667°N, 9.45°OKoordinatoj: 47°1′0″N 9°27′0″O / 47.01667°N, 9.45°O |
| Nombro de enloĝantoj | 4078 |
| Areo | 32,70 km² |
| Alteco | 510 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7223 (Wangs) kaj 7224 (Vilters) |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Vilters-Wangs estas komunumo en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4078 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Geografio [redakti]
Vilters-Wangs situas ĉe la okcidenta deklivo de la Rejnvalo inter Bad Ragaz en la sudo kaj Mels en la nordo. La komunumo konsistas el la du municipoj Vilters kaj Wangs. Vilters-Wangs apartenas al la turisma regiono de Pizol.
Trafiko [redakti]
Vilters kaj Wangs facile atingeblas ek de Bad Ragaz kaj aliaj najbaraj komunumoj per poŝtaŭtobusoj. Ek de Wangs ekzistas seĝ-telfero al la Pizol-Kabano ĉe la flanko de Pizol.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Vilters sub la nomo Filtris datiĝas el la jaro 843. La komunumo apartenis al la Monaĥejo Pfäfers, ĝis ĝi sukcesis aĉeti sian liberecon en la jaro 1563. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Vilters kaj Wangs apartenis al la Kantono Linth kaj ek de tiam al la Kantono Sankt-Galo. De 1803 ĝis 1816 ili estis parto de la komunumo Ragaz. En la jaro 1816 Vilters kaj Wangs estis kunigitaj al propra politika komunumo.
Monda naturheredaĵo [redakti]
Vilters-Wangs apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Vilters-Wangs
|
||||||