Pizol

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pizol
Pizol
Alteco 2844 metroj
Situo Kantono Sankt-Galo, Svislando
Montaro Glarusaj Alpoj
Koordinatoj 46°47′33″N 9°23′12″O  /  46.7925°N, 9.38667°O / 46.7925; 9.38667 (Pizol)Koordinatoj: 46°47′33″N 9°23′12″O  /  46.7925°N, 9.38667°O / 46.7925; 9.38667 (Pizol)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Pizol estas mont-masivo en Sarganslando en Kantono Sankt-Galo, Svislando.

Enhavo

[redakti] Geografio

Pizol situas 16 km norde Koiro inter Weisstannen-Valo, Tamina-Valo, kaj Calfeisen-Valo sur la teritorio de la komunumo Mels. Ĝia plej alta pinto Pizol havas altecon de 2844 m s.m. kaj de ĝi oni havas belan vidon al la valo de Valenlago, Churfirsten kaj Säntis. La nomo Pizol signifas en la romanĉa lingvo Alta Pinto. Aliaj pintoj de la masivo estas Sazmartinshorn (2827 m s.m.), Zanaihorn (2821 m s.m.), Schwarze Hörner (2645 m s.m.) kaj Muntaluna (2422 m s.m.). Nordoriente de la supra pinto etendiĝas la ununura glaĉero sur la teritorio de Kantono Sankt-Galo, nome la Pizol-Glaĉero.

[redakti] Turismo

Pizol estas facile atingebla per du seĝteleferoj al Laufböden respektive Pizol-Kabano, lokoj kelkcentmetrojn sub la pinto de la monto, unu ek de Wangs kaj la alia ek de Bad Ragaz. En vintro la regiono estas dank al ĝiaj skiliftoj bela por skiado kaj neĝtabulado dum la kvin lagoj en somero invitas al bela migrado.

[redakti] Monda naturheredaĵo

Pizol apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.


[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo  Pizol-Glaĉero

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo  Oficiala retejo de Pizol
Ekstera ligilo  Priskribo de la 5-laga migrado
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj