Władysław Raginis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Władysław Raginis (naskiĝis la 27-an de junio 1908 en Daugavpils, Latvio, mortis la 10-an de septembro 1939) – pola militisto, kapitano de la Korpuso de Limregiona Protekto, heroa komandanto de la defendo de Wizna.

Post la dua mondmilito en Wizna (proksime al Łomża) oni lokigis tabulon kun la surskribo: Przechodniu, powiedz Ojczyźnie, żeśmy walczyli do końca, spełniając swój obowiązek (Pasanto, diru al la Patrujo, ke ni batalis ĝis la fino, plenumante sian devon).

La familio de kapitano Raginis estis oficiale sciigita pri lia morto apud Wizna nur post 3 jaroj – en 1943 Maria Morawska, fratino de la kapitano, ricevis komunikon pere de Pola Ruĝa Kruco kun la informo, ke Władysław Raginis servis en la Korpuso de Limregiona Protekto.

La 13-an de majo 1970 la kapitano estis de Ŝtata Konsilio postmorte distingita per Ora Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari, kaj la 28-an de aŭgusto 2009 - per la Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Władysław Raginis en la kulturo[redakti | redakti fonton]

Heroa batalo kaj la morto de kapitano Raginis estis inspiro por kreintoj de la kulturo kaj klerigo:

  • dokumenta filmo "Wierność" (Fideleco; 1969) laŭ scenaro kaj reĝisorado de Grzegorz Królikiewicz;
  • dokumenta filmo "Dzwony znad Wizny" (Sonoriloj de Wizna; 1969) realigita de Franciszek Burdzy;
  • skoltoj de la 31-a teamo en Bjalistoko, kiuj elektis en 1969 kapitanon Raginis sia patrono;
  • aŭtoroj de la verko "40:1" (Kvardek je unu) - sveda metalbando Sabaton; antaŭ sia koncerto en Pollando la 23-an de oktobro 2008 membroj de Sabaton vizitis Wizna por omaĝi al la soldatoj de kapitano Raginis.
  • dokumenta filmo el la serio "Było... nie minęło" (Estis ... ne trapasis), la 25-an de septembro 2010
  • la portreto de kapitano Władysław Raginis aperis en poŝtmarko el la serio Wojna Obronna Polski 1939 (Defenda Milito de Pollando 1939) eldonita de Pola Poŝto por memorigi la 50-an datrevenon de la agreso al Pollando kaj eksplodo de la dua mondmilito (1989).