Wahlen BL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wahlen
Blazono de Wahlen
Wahlen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 24′ 10″ N 7° 30′ 59″ O / 47.40278 °N, 7.51639 °O / 47.40278; 7.51639 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 10″ N 7° 30′ 59″ O / 47.40278 °N, 7.51639 °O / 47.40278; 7.51639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1370
Areo 5,42 km²
Alteco 403 m super marnivelo
Poŝtkodo 4246
Komunumkodo 2792
Mapo de Wahlen
vdr

Wahlen estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1370 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wahlen situas en la sudo de Laufenvalo ĉe la bordo de la vilaĝa rivereto Wahlenbach, kiu en Laufen alfluas al Birs.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wahlen limas en nordokcidento al la distriktĉefurbo Laufen, en nordo al Brislach, en nordoriento al Breitenbach (Kantono Soloturno), en oriento al Büsserach (Kantono Soloturno), kaj en sudo al Grindel (Kantono Soloturno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wahlen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Laufen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wahlen datiĝas el la jaro 1166 kiel Waltenen.

En mezepoko Wahlen estis posedaĵo de la baronoj de Ramstein, la sinjoroj de Zwingen kaj kun la tuta baronejo fariĝis en la 15-a jarcento posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1789, en 1792 la vilaĝo unue aliĝis al la Raŭraĥa Respubliko kaj poste estis integrita al la departemento Mont Terrible de Francio. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis ĝin al Kantono Berno. En la jaro 1994 la komunumo kune kun la distrikto Laufen transiris al Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]