Wallenhorst estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2011 ĝi havis loĝantojn.
Rilatoj al Esperanto [redakti]
En Wallenhorst kreskis Dagmar Schütte, germana esperantistino, kiu en lerneja kaj studenta aĝo dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj tre aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel estraranino pri renkontiĝoj, estraranino pri publikaj rilatoj kaj kiel prezidantino, estis ĉeforganizantino de multaj Internaciaj Seminarioj kaj de la IJK 1996 en Güntersberge.
Krome en la komunumo okazis diversaj esperantlingvaj eventoj, inter alie en 1988 junulara seminario pri la kultura nuntempo kaj politika estonteco de la ŝtato Jugoslavio, en kiu la kroatdevena tiama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA Nikola Rašić aŭguris ke antaŭ la fino de la 20-a jarcento Eŭropo nur konsistos el naŭ ŝtatoj - granda okcidenteŭropa unio (la Eŭropa Unio), granda ne-plu-komunisma orienteŭropa unio (la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, Svislando kaj ses sendependaj ŝtatoj sur la teritorio de tiam disfalinta Jugoslavio. Lia aŭguro ne montriĝis komplete prava (li tro rapide taksis la aliĝon de iuj ŝtatoj kiel Norvegio al unu el la novaj ŝtataj unioj, kaj ankaŭ la aliĝo de multaj novaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio nur okazis en 2004, jam post la fino de la 20-a jarcento), sed laŭ la baza tendenco li okulfrape klare antaŭvidis la evoluon de la sekvaj jaroj. Tiam en 1988 multaj seminarianoj tre skeptike juĝis liajn aŭdacajn tezojn.
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Wallenhorst" ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |