Walter Map

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Map
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1139 (1139-11-30)
en Kimraj Markioj
Morto 1-an de januaro 1210 (1210-01-01) (70-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto • pastro • kanoniko vd
Laborkampo administration and management of the church • mezepoka latina literaturo vd
Aktiva en AnglioKimrio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Walter MAP (latinigite Mapes; naskiĝinta ĉ. 1140 en Kimrujo aŭ en la landlimdistrikto Herefordshire, mortinta ĉ. 1209) estis angla verkisto kaj juristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj en Parizo li vokitis sub la kanceliereco de Thomas Becket je la kortego angla kaj iĝis migra juĝisto en la uestaj grafandoj. En la jaro 1179 li partoprenis la Trian Lateranan koncilion kaj nomumitis en 1197 ĉefdiakono en Oksfordo.

Sendube de lia aŭtoreco estas la verko latinlingva »De nugis curialium« (Pri la tempopasigadkutimoj de ĉekorteguloj) kiu en la formo de legendoj kaj anekdotoj satire kaj akre kritikis la staton kaj de la ŝtato kaj de la Eklezio. Pli frue oni aljuĝis al li ankaŭ ciklon de kvar francaj prozaj romanoj (»Lancelot«, la du partoj de »Serĉo pri la sankta gralo« kaj »Morto de Arturo«), kiuj ege gravis por la bildigo de la artura kaj grala legendoj: sed ŝajne ne estis Map la vera verkisto. Ankaŭ tre dubindas la aŭtoreco lia de la famaj latinlingvaj satiroj pri la monaĥa vivo ĉirkaŭ la drinkema kaj vivĝojanta monaĥo Golias (ekz. »Konfeso de Golias«, »Testamento de Golias«) kaj sekve titoliĝis Goliardaj kantoj. La studenta kanto »Mihi est propositum in taberna mori« (Mi volegas morti en la knajpo) parte originas el la Golias-konfeso.

Font[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, tomo 13. Leipzig 1908, p. 258-259 (tie ĉi interrete)