Wieselburg
Wieselburg estas urba komunumo kun 4.187 loĝantoj (julio 2008) en la distrikto "Bezirk Scheibbs" en Malsupra Aŭstrio (Niederösterreich).
Enhavo |
Geografio [redakti]
Wieselburg situas en la Mostviertel en Malsupra Aŭstrio. Ĝi havas areon de 5,43 kvadratkilometroj, el kiu 7,25 % konsistas el arbaroj. La urbo situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Kleine kaj Große Erlauf (Malgranda kaj Granda Erlauf). La kunfluejo donis la urbonomon "Zwiesel", ĉar „zwisila“ en la malnova altgermana kaj „zwisel“ en la mezaltgermana signifas „kunfluejo“.
Politiko [redakti]
Urbestro estas Günther Leichtfried (socialdemokrata partio, SPÖ).
La rezultoj de la balotoj en la komunumo de la 6-a de marto 2005 estis:
| Partio | Voĉoj | Mandatoj |
|---|---|---|
| SPÖ | 1.428 | 16 |
| ÖVP | 676 | 7 |
| FPÖ | 79 | 0 |
Partneraj urboj [redakti]
Ekde 1996 Wieselburg havas kiel partneron la komunumon Kreiensen en la distrikto "Landkreis Northeim" en Germanio.
Personoj en rilato al Wieselburg [redakti]
- Karl Bienenstein * 1. November 1869 en Wieselburg; † 1. Februar 1927 in Bruck an der Mur. instruisto, poeto, rakontisto kaj verkisto.
- Paul Hörbiger * 29. April 1894 en Budapeŝto; † 5. März 1981 en Vieno. Populara aktoro, vivis de 1965 ĝis sia morto en Wieselburg (hodiaŭ Paul-Hörbiger-Strato).
- Eugen Wüster (* 10. Oktober 1898 en Wieselburg; † 29. März 1977 en Vieno). Interlingvisto kaj fondinto de la scienca terminologio
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la urbo Wieselburg