Wilhelm Capelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Capelle
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1871 (1871-08-21)
en Hanovro
Morto 8-an de decembro 1961 (1961-12-08) (90-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioReĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Patro Carl Capelle
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • gimnazia instruisto
vdr

Wilhelm August Cornelius Friedrich CAPELLE (naskiĝinta la 21-an de aŭgusto 1871 en Hanovro, mortinta la 8-an de decembro 1961 en Hamburgo) estis germana klasika filologo. Lia patro estis la lernejestro Carl Capelle.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de klasika filologio ĉe la Universitato de Göttingen li doktoriĝis en 1896 ĉe Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff post defendo de la disertaĵo De Cynicorum epistulis. Poste li laboris en Hamburgo ĉe Johanneum kie sukcesis nomumiĝo je gimnazia profesoro en 1901. Paralele li daŭrigis esplorojn sur la kampo de greka filozofio kaj la habilitiĝo estis en la 9.6.1920 ĉe la Hamburga universitato. Ĝi lin nomumis privata docento. Pro ke Capelle sukcese ekperlaboris la vivon nur akademie li ne plu reiris lernejen. Ĝis 1938 li faris prelegojn ĉe la hamburga altlernejo.

Capelle metis sian sciencan fokuson pri la grekaj filozofio kaj naturscienco, krome pri la antikvaĵoj de la ĝermanoj. Li elfaris ankaŭ tradukojn de multaj aŭtoroj kiuj ĝuis plurajn eldonojn: de Marko Aŭrelio, Epikteto, antaŭsokrataj filozofoj, Hipokrato.[1] kaj Ariano (Anabasis). Liaj plej konata scienca publikaĵo estis la monografio Das alte Germanien: Die Nachrichten der griechischen und römischen Schriftsteller (Jena 1929), kiun li dediĉis al Eduard Norden. Ĉar Norden originis el asimiliĝinta juda familio la nazioj forprenigis la dediĉon de post la unua eldono de 1937. Tio tre ĉagrenigis Capelle.

Capelle estis membro de la maldekstraj societoj Ostmarkenverein, Alldeutscher Verband kaj de la partio Deutschnationale Volkspartei.[2] Li neniam membriĝis al NSDAP.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Befreiungskriege 1813–1815 (Teil 2). Paetel, Berlin 1908 (tie ĉi interrete).
  • (tradukistece): Arrian: Alexanders des Grossen Siegeszug durch Asien. Artemis Verlag, Zürich 1950 (=Bibliothek der Alten Welt).
  • Die Germanen der Völkerwanderung (=Kröners Taschenausgabe). Stuttgart 1939.
  • Die griechische Philosophie. Dua eldono. De Gruyter, Berlin 1954; tria eldono 1971 (=Sammlung Göschen).
  • (tradukistece kaj eldonistece) Die Vorsokratiker – Die Fragmente und Quellenberichte. Sepa eldono. Kröners Taschenausgabe, Stuttgart 1968.
  • (tradukistece kaj eldonistece) Hippokrates. Fünf auserlesene Schriften. Artemis Verlag, Zürich 1955 (=Die Bibliothek der Alten Welt).
  • (tradukistece) Marc Aurel: Selbstbetrachtungen. Prilaboris Jörg Fündling. Dek tria eldono. (=Kröners Taschenausgabe). Stuttgart 2008.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilhelm Capelle: Hippokrates. Fünf aŭserlesene Sĉriften (Einleitung und Übertragung). Züriĉ 1955.
  2. Rainer Hering: Konstruierte Nation. Der Alldeutsche Verband 1890 bis 1939. Hamburg 2003, p. 295.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kürschners Deutscher Gelehrtenkalender, volumo 1, p. 127 (books.google.de)
  • Klaus Alpers, Eva Horváth, Hans Kurig: Philologica Hamburgensia II. Altphilologen in Hamburg vom 17. bis 20. Jahrhundert. Herzberg 1990. Dua eldono, manuskrito nepublikigita, 1996, p. 19.
  • Hartmut Erbse: "Wilhelm Capelle (1871–1961)." Ĉe: Eikasmós. 4, 1993, p. 143–146.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]