Women's Social and Political Union

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Women's Social and Political Union (Socia kaj Politika Unio de Virinoj) aŭ WSPU estis unu el la plej gravaj organizaĵoj kiu kampanjis por virina balotrajto en Britio. Ĝi estis la unua grupo kies membroj estis konataj kiel "sufragetoj".

Brita sufrageto, ĉ. 1910

Fondo[redakti | redakti fonton]

En Britio, dum la 19a jarcento, nur viroj kiu posedis nemoveblaĵon havis balotrajton. Balotrajtistoj kampanjis por amplekso de balotrajto. Tamen oni disputis kion postuli: ĉu ampleksi balotrajton al ĉiuj viroj, ĉu al virinoj, ĉu universale. Kelkaj balotrajtistinoj fariĝis seniluziigitaj de viraj socialistoj kiuj kampanjis pri vira balotrajto sed kiuj ne estis kampanjonta por virina balotrajto.

Tial, ses virinoj, inkuzive Emmeline Pankhurst kaj Christabel Pankhurst, fondis la nurvirinan WSPU la 10an de oktobro 1903 ĉe la hejmo Pankhurst en Manchester.

Ĝi estis kampanjonta por socialaj reformoj kaj precipe por virina balotrajto. Ĝi ne kampanjis por universala balotrajto, kiu ŝajnis neatingebla; ĝi kampanjis nur por virina balotrajto egala al ekzistanta vira balotrajto. Pro tio, la organizaĵo fariĝis iom burĝa; kaj iuj gravaj membroj forlasis la WSPU en 1907 por formi novan organizaĵon, la Women's Freedom League (Virina ligo por libereco) (WFL).

En 1908 la WSPU elektis ĝia famajn asociajn kolorojn - purpuro, blanko kaj verdo.

Batalema organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Jam ekzistis multaj balotrajtistinaj organizaĵoj kiu kampanjis plejparte politikeme kaj senperforte en la gruparo National Union of Women's Suffrage Societies (Nacia Unio de Virinbalotrajto-Socioj) aŭ NUWSS. Kvankam, la WSPU-fondituloj kredis ke ĉi tiu vortema metodo neniam sukcesos. Do, la WSPU estis ekde sia fondo organizaĵo kiu estos batalema kaj agema: ĝia devizo estis: "Agoj, ne vortoj" ("Deeds, not words").

Komentante la fenomenon, Charles Hands, skribante en la Daily Mail, priskribis la membrojn de la WSPU kiel sufragetojn (suffragettes). Tio celis etigi la ribelemulinojn.

La WSPU evoluigis multajn batalemajn taktikojn. Ili atakis iun ajn registaran partion. Ili protestis ĉe parlamento. Multaj inter ili estis arestitaj kaj malliberigitaj pro krimagadoj; kaj en malliberejo, multaj faris fastostrikon. Unue, sufragetoj rompis fenestrojn, sinĉenigis al barilojn, kaj bruligis leterkestojn. Poste, ĉi tiu perfortaj taktikoj pliaĉiĝis. Virinoj bruligis kaj eĉ bombis publikajn konstruaĵojn, tranĉis telefondratojn, kaj kraĉis sur policanojn kaj politikistojn. En 1913, Emily Davison fame sinĵetis antaŭ Anmer, la kurĉavelo de la reĝo Georgo la 5-a, kaj estis mortigata. En 1914 Mary Richardson hakis per viandhakilo la pentraĵon Venuso ĉe ŝia spegulo de Diego Velázquez en la Nacia Galerio.

Aliaj virinbalotrajtistoj forte malaprobis tiajn batalemajn taktikojn. Ili kredis ke la sufragetoj malhelpis ilian celon.

Likvidiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1914 la Unua Mondmilito komenciĝis. Christabel Pankhurst aŭtokrate deklaris ke la WSPU devu forlasi la balotrajtan kampanjon kaj naciiste subteni la britan registaron en la milito. La WSPU ne plu tenis publikan atenton, kaj estis dissolvita en 1917.

Fakte, multaj membroj ja apogis la militon, sed kelkaj disigis kaj formis du novajn organizaĵojn: Suffragettes of the Women's Social Political Union (Sufragetoj de la Socia kaj Politika Unio de Virinoj) (SWSPU) kaj la Independent Women's Social and Political Union (Sendependaj Socia kaj Politika Unio de Virinoj) (IWSPU).

Famaj Membroj de WSPU[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angla versio de ĉi tiu artikolo.
  • Sylvia Pankhurst: A Maverick Life, 1882-1960, Shirley Harrison
  • The Hard Way Up: The Autobiography of Hannah Mitchell, Suffragette and Rebel.