Yves Leterme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yves Leterme

Yves Camille Désiré LETERME (naskiĝis la 6-an de oktobro 1960 en Wervik) estis ekde la jaro 2004 ministro-prezidanto de Flandrio kaj gvidanto de la Flandra Registaro. Li estis ĉefministro de Belgio por la unua fojo de la 20-a de marto 2008 ĝis la 30-a de decembro 2008, kaj denove ekde decembro 2009 ĝis decembro 2011. Inter liaj du oficperiodoj la postenon havis Herman Van Rompuy.

Li estas perfekte dulingva nederlanda-franca, ĉar li loĝas en Flandrio kaj parolas la francan kun siaj gepatroj. Yves Leterme edziĝis kun Sofie Haesen. Ili havas tri infanojn: Matthias, Thomas kaj Julie.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Yves Leterme grandiĝis en Zillebeke aliĝinta municipo de Ipro. Li studis politikajn sciencojn en la Genta Universitato. Li diplomitiĝis en 1981. En 1983 li estiĝis prezidanto de la junularo de la politika partio CVP.

Poste li furore karierumis politike:

  • 1985: parlamenta kunlaboranto de sammunicipano, la tiama CVP-popola reprezentanto Paul Breyne
  • Iom poste: politika kunlaboranto de Paul Deprez
  • 1991: landa sekretario de la CVP
  • 1995: skabeno en Ipro
  • 1999: popola reprezentanto de la CVP en la Federacia Parlamento
  • 2001: prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj
  • 27-an de junio 2003: prezidanto de la politika partio Christen-Democratisch en Vlaams
  • 22-an de julio 2004: ministro-prezidanto de Flandrio
  • 6-an de majo 2007: oficiala kandidato por la posteno de ĉefministro de Belgio.
  • 20-an de marto 2008: iĝis ĉefministro de Belgio.

Skua intervjuo[redakti | redakti fonton]

La 17-an de aŭgusto 2006 en franclingva ĵurnalo Libération aperis intervjuo kun Yves Leterme[1], en kiu li diras ke la franclingvanoj kiuj loĝas en la municipoj ĉirkaŭ Bruselo ŝajne intelekte ne kapablas lerni la nederlandan lingvon. (litere: "Apparemment, les francophones ne sont pas en état intellectuel d'apprendre le néerlandais.") Li ankaŭ alludis al la portempa karaktero de la plifaciligaj reguloj por franclingvanoj en la flandraj municipoj ĉirkaŭ Bruselo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Ĉefministro de Belgio Poste: Flago-de-Belgio.svg
Guy Verhofstadt marto – decembro 2008 Herman Van Rompuy 1-a-foje
Herman Van Rompuy decembro 2009 – decembro 2011 Elio Di Rupo 2-a-foje