Záhorská Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Záhorská Ves, hungare Magyarfalu [madjarfalu], germane Ungeraiden estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky. Ĝis 1948 la oficiala slovaka loknomo estis „Uhorská Ves“.

Záhorská Ves en la mapo de Slovakio troviĝas en la plej griza parto
Riverborda panoramo de Záhorská Ves
Strata panoramo de Záhorská Ves

Bazaj informoj

Situo

Záhorská Ves situas laŭ maldekstra bordo de Morava, laŭ traira flankovojo, fine de fervojo el Zohor. Malacky troviĝas je 15, Bratislavo je 35 km-oj. Longe funkcias pramo (ankaŭ limpasejo al Angern der March.

Historio

La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1301. En la 16-a jarcento rifuĝintaj kroatoj alvenis. En 1870 uzino pri sukero (tiam la plej granda en la mondo) ekfunkciis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Nalacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • Slovaka kaj germana Vikipedioj