Záhorská Ves
Záhorská Ves, hungare Magyarfalu [madjarfalu], germane Ungeraiden estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky. Ĝis 1948 la oficiala slovaka loknomo estis „Uhorská Ves“.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 48°24′24″N 16°51′24″O / 48.40667°N, 16.85667°OKoordinatoj: 48°24′24″N 16°51′24″O / 48.40667°N, 16.85667°O
- Areo: 13 km²
- Supermara alteco: 149 m
- Loĝantaro: 1625 en 2004
- Poŝtkodo: 900 65
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 034
Situo [redakti]
Záhorská Ves situas laŭ maldekstra bordo de Morava, laŭ traira flankovojo, fine de fervojo el Zohor. Malacky troviĝas je 15, Bratislavo je 35 km-oj. Longe funkcias pramo (ankaŭ limpasejo al Angern der March.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1301. En la 16-a jarcento rifuĝintaj kroatoj alvenis. En 1870 uzino pri sukero (tiam la plej granda en la mondo) ekfunkciis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Nalacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1940
- kapelo omaĝe al Sankta Roĥ de 1900
- kapelo omaĝe al Sankta Familio de 1896
Fontoj [redakti]
- Slovaka kaj germana Vikipedioj