Viničné
Viničné, hungare Hattyúpatak [hatjUpatak], germane Schweinsbach [ŝvejnsbah] estas vilaĝo en Slovakio. La historiaj loknomoj estis ĝis 1899 la hungara Schweinsbach kaj la slovaka Švajnsbach ĝis 1948.
| Viničné | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Regiono Bratislavo | |
| Distrikto | distrikto Pezinok | |
| Poŝtkodo | 90 023 | |
| Aŭtokodo | PK | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-33-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1497 (en 2001) | |
| Geografio | ||
|
|
48°16′20″N 17°18′00″O / 48.27222°N, 17.3°OKoordinatoj: 48°16′20″N 17°18′00″O / 48.27222°N, 17.3°O | |
| Alto | 156 m s.m. | |
| Areo | 10 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
Situo[redakti]
Viničné situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj, la stacidomo estas ĉe la najbara Pezinok. Tiu urbo troviĝas je 3 km-oj.
Historio[redakti]
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1208 en latina formo "villa Suslan". En 1553 hispanaj solduloj parte bruldetruis la vilaĝon. Baldaŭe germanoj, kroatoj kaj slovakoj pligrandigis la loĝantaron. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hattyúpatak 1174 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Szenc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Viničné 1497 homoj, (1481 slovakoj).
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Filipo kaj Sankta Jakobo de 1666
- luterana preĝejo de 2002
- luterana sonorilostablo de 1839
Eksteraj ligiloj[redakti]
Fontoj[redakti]
- Hungara Vikipedio