Láb
El Vikipedio
Láb, (ankaŭ hungare), germane Laab estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 48°21′50″N 16°58′20″O / 48.36389°N, 16.97222°OKoordinatoj: 48°21′50″N 16°58′20″O / 48.36389°N, 16.97222°O
- Areo: 28 km²
- Supermara alteco: 155 m
- Loĝantaro: 1399 en 2006
- Poŝtkodo: 900 67
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 034
Situo [redakti]
Láb situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo preteriras. Malacky troviĝas je 10 km-oj.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungara erao la loko apartenis al la Grandmoravia Regno. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1206. En la 16-a jarcento rifuĝintaj kroatoj alvenis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Láb 1579 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Láb 1416 homoj, (1371 slovakoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika renesanca preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1561, en 1728 pligrandiĝis
- baroka kapelo omaĝe al Sankta Vendelo de 1755
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka de 1732
Eksteraj ligiloj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio