Zbruĉa idolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prezento de la reliefoj garni ĉiu flanko de la statuo de Zbrucz. Ryc. Ratomir Wilkowski, broszura programowa Rodzimego Kościoła Polskiego z 2013 r.

Zbruĉa idolo (ĉ. 9a jarcento) – slava ŝtona statuo, trovita en 1848 ĉe vilaĝo Liĉkivci apud urbeto Husjatin en Ukrainio ĉe rivero Zbruĉ (alfluanto de Dnestro). La idolo de Svitovido staris sur la monto Bohit meze de kapiŝĉe (sanktejo). La lasta troviĝis je la alteco de 417 m super la marnivelo kaj cirkloforma kun diametro de 17 m. Laŭ esploroj, la statuo de Sviatovido ne estis ruinigita fare de batalantaj kristanoj. Bone konservita monumento atestas pri tio, ke ĝi estis kaŝita de kredantoj. Nun la Zbruĉa idolo troviĝas en la Krakova muzeo. En Kijivo, Ternopilo kaj Husjatin estas ĝustaj kopioj de la statuo.

Priskribo de la idolo[redakti | redakti fonton]

La idolo mem estas kvar-edra fosto (kun kvadrato en sekco), farita el korala kalkŝtono proksimume en 9a jarcento, kun ĉizitaĵoj sur ĉiuj kvar vertikalaj flankoj. Figuron kronas kvarvizaĝa kapo sub unu ĉapo kaj ĉiu vertikala bildo konsistas el tri zonoj. Bildojn de la idolo provis deĉifri multaj sciencistoj – germanaj, polaj, rusaj, sovetiaj, ukrainaj. Ne ĉio estas klara eĉ nun, sed senduba estas fakto, ke la tuta kompozicio respegulas tri spacojn de antikve imagata mondo: ĉielo (supra zono), tero (meza) kaj subtera mondo-infero. Interese, ke unu faceto de malsupra zono ne surhavas bildon. Pro tio esploristoj konsideras tiun tutan fostflankon kiel malantaŭa. Tri aliaj facetoj de pieda zono surhavas tri bildojn de, supozeble, unu surgenuiĝinta persono, kiu estas montrita de antaŭa, dekstra kaj maldekstra flankoj. Tiu homfiguro subtenas la tutan supran “mondon”.

Inter kvar bildoj de la plej supra zono troviĝas du inaj kaj du viraj figuroj. Ili respegulas kvar sezonojn kaj kvar ĉefajn praslavajn gediojn. Ino kun ringo (laŭ G. Lenczyk) estas Lada – diino de printempo, semado, amo kaj familio. Najbaras ŝin alia ina figuro kun korno de abundeco kaj eta bebo – diino Mokoŝa – patrino de rikolto. Postsekvas ŝin “vira” flanko, kie oni povas vidi soldaton kun glavo kaj ĉevalo. Sendube, tiu estas imago de Perun – dio de fulmotondro, milito, je kies nomo praukrainaj princoj ĵuris, tenante manon sur glavo.

Kaj sur la malantaŭa flanko, kies malsupra zono restas senbilda, estis ĉizata alia ula figuro, posedanta sur la brusto sun-signon, t.e. rado kun ses radioj. Tiu povus esti aŭ Ĥors – dio de suno, aŭ Daĵdboh – dio de la blanka (taga, suna) lumo. Laŭ akademiano B. Ribakov, Daĵdboh, kiu ne estis suno mem, havis menciitan sun-signon sur sia vestaĵo.

Sur la meza zono estas kvar figuroj, kiuj kune kreas dancrandon, en kiu homoj tenas unu la alian per manoj. 3,5:1 estas la proporcio inter figuroj de la supra zono kaj de la meza, tio substrekas la diversecon inter dioj kaj simplaj homoj.

Bildo de surgenuiĝinta figuro kun tri vizaĝoj en la plej malsupra apartenas al dio (se “rektigi la figuron, ĝi egalos laŭ alteco al figuroj de la supra zono), supozeble, Veles (aŭ Volos). Malgraŭ ke li estis kunligata kun subtera mondo, antikvaj slavoj ne konsideris lin “malamika” (fremda) dio, eĉ male, li estis dio de brutaro kaj riĉeco. Lia nomo oftis en kontraktoj inter Kijiva Rusio kaj Bizanco.

Ĉapo, plejverŝajne, apartenas al ĉefdio – Svjatovid(t), lin admiris ne nur prauloj de nuntempaj ukrainoj, sed ankaŭ nordaj praslavoj ĉe Balta maro kaj sudaj – sur nuna kroata insulo Braĉ. Svitovid – tiu, kiu vidas mondon. Tiun trajton povas havi nur unu – la plej alta dio, kiu devas unuigi la tutan ĉirkaŭaĵon, t.e. universon.