Zeglingen
Zeglingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Sissach |
Koordinatoj | 47° 25′ 6″ N 7° 54′ 22″ O / 47.41833 °N, 7.90611 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 6″ N 7° 54′ 22″ O / 47.41833 °N, 7.90611 °O (mapo) |
Areo | 7,91 km² |
Alteco | 535 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4495 |
Komunumkodo | 2868 |
Pri la komunumo
Zeglingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 462 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Zeglingen siutas norde de la Ĵurasa Montaro ĉe la suda fino de la Ei-Valo. Sur la teritorio de la komunumo fontas la rivero Eibach, kiu estas unu el la ĉefaj alfluantoj de Ergolz.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Zeglingen limas en nordo al Kilchberg kaj Wenslingen, en nororiento al Oltingen, en oriento al Rohr (Kantono Soloturno), en sudoriento al Lostorf (Kantono Soloturno), en sudokcidento al Wisen (Kantono Soloturno), kaj en okcidento al Häfelfingen kaj Rünenberg.
Trafiko
La komunumo Zeglingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Gelterkinden.
Historio
La unua dokumenta mencio de Zeglingen datiĝas el la jaro 1358 kiel Zegningen.
Sur la altebenaĵo oni trovis ŝpurojn el la bronz- kaj ferepokoj. En la jaro 1372 la vilaĝo apartenis al la senjorujo Thierstein-Farnsburg, kiun en la jaro 1461 akiris la urbo Bazelo. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo apartenis al la voktejo Farnsburg, kaj tiam estis atribuita al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi post la Bazela Kantondisiĝo de la jaro 1832 estis integrita al la nova Kantono Bazelo Kampara en la jaro 1833.
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Zeglingen
- Paĝo pri la historio de Zeglingen sur la reteko de Kantono Bazelo Kampara
Bildoj
-
Vojindikilo en la vilaĝocentro
-
Vilaĝa strato
-
Diverscela halo
-
Zeglingen kaj Eibach
-
Vilaĝeniro venante de Wisen
|