Zoltán Baranyai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Baranyai
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de decembro 1888(nun 1888-12-12)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Nagyszőlős
Morto la 25-an de oktobro 1948
en  Usono en:Notre Dame, Indiana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Erzsébet Baranyai
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • gimnazia instruisto • juristodiplomato
vdr

Zoltán Baranyai [baranjai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baranyai Zoltán estis hungara altlerneja instruisto, diplomato.

Zoltán Baranyai[1] naskiĝis la 12-an de decembro 1888 en Nagyszőlős (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vinohradiv en Ukrainio), li mortis la 25-an de oktobro 1948 en en:Notre Dame, Indiana (Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Baranyai akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1908, poste li plulernis en Sorbonne. Inter 1911-1914 li instruis en Budapeŝto, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1920-1925 li servis en Ĝenevo ĉe la Ligo de Nacioj, krome li doktoriĝis en Scienca Universitato Erzsébet en 1922. Inter 1926-1936 li instruis literaturhistorion en Scienca Universitato Ferenc József en instrua rango privata instruisto, poste li deĵoris en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Ekde 1947 ĝis sia frua morto li instruis en en:University of Notre Dame. Li edziĝis en 1918.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A jelentéstannak egy új irányáról (1909)
  • Edouard Sayous levelezése m. tudósokkal (1918)
  • A francia nyelv és műveltség Magyarországon a XVIII. században (1920)
  • A kisebbségi jogok védelme (1922)
  • Ungarn. Das Antlitz einer Nation. (1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]