Zoltán Gera (aktoro)
El Vikipedio
Zoltán GERA, hungare Gera Zoltán estas hungara aktoro.
Zoltán Gera naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1923 en Szeged.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Zoltán Gera komencis sian karieron en 1939 en Budapeŝto, poste li apartenis al diversaj teatraj trupoj ankaŭ en provinco. Inter 1947-1950 li frekventis aktoran ĉeflernejon. En 1964 li estis kondamnita pro "agitado" kontraŭ la socialismo. Poste li aktoradis en Szolnok kaj en diversaj ĉefurbaj teatroj. Ĝis tiam li trifoje ricevis premiojn, poste en 2013 premion Kossuth.
Roloj (selekto) [redakti]
- 96 filmoj inter 1944-2009, ekzemple Bakaruhában (En uniformo), 1957; Mici néni két élete (Ambaŭ vivoj de onklino Mici), 1962; Meztelen diplomata (Nuda diplomato), 1963
- diversaj germanaj filmoj, ekzemple Der Mann, der sich in Luft auflöste, 1980
- 44 televiziaj filmoj inter 1963-2004, ekzemple A Tenkes kapitánya (La kapitano de Tenkes), serio, 1963; Kisváros (Urbeto), serio, 1994
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Vasilev: Csendesek a hajnalok (Estaj kvietaj la aŭroroj); William Shakespeare: Romeo kaj Julieta, Reĝo Lear; Friedrich Schiller: Vilhelmo Tell; Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (Ludo en la kastelo); Jenő Heltai: Az orvos és a halál (La kuracisto kaj la morto); Lajos Mesterházi: Pesti emberek (Peŝtaj homoj)
Roloj en Esperanto [redakti]
- Vasilev: Csendesek a hajnalok (Estaj kvietaj la aŭroroj)