Zoltán Popovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Popovits
Zoltán Popovits
Zoltán Popovits
Persona informo
Naskonomo Popovits Zoltán
Naskiĝo 17-an de marto 1940 (1940-03-17) (84-jaraĝa)
en Eger
Ŝtataneco FinnlandoHungario
Subskribo Zoltán Popovits
Familio
Edz(in)o Éva Hibay
Okupo
Okupo skulptisto • dizajnisto de juveloj • vidartisto
TTT
Retejo http://www.lapponia.com/en_en/zoltan-popovits
vdr

Zoltán Popovits [popoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Popovits Zoltán estas hungara-usona-finna skulptisto, juvelisto, ceramikisto, titulara doktoro de Arta Universitato Moholy-Nagy (2007).

Migrado fare de Zoltán Popovits el granito

Zoltán Popovits [1] naskiĝis la 17-an de marto 1940 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Popovits forlasis la landon en 1944 por ne renkotiĝi kun la Ruĝa Armeo al la nazia Germanio. Post 4 jaroj ili vivis en Aŭstralio 5 jarojn, poste en Usono. Zoltán Popovits studis aeronaŭtikon kaj arkitekturon en Universitato de Kolorado (1959-1963), poste skulptadon inter 1963-1965 en instituto de Kansasurbo (Misurio). Li estis sendita kun stipendio al la Finna Akademio de Artoj en 1965. Popovits restis plu en Suomio. Inter 1969-1971 li planadis porcelanojn, ekde 1975 juvelojn. Liaj planitaj juveloj havis mondfamon. Li faris plurajn publikajn skulptaĵojn en Helsinko, li estis konata finna skulptisto. En la 1990-aj jaroj li instruis kelkfoje en universitato aŭ altlernejo en Helsinko. En 1990 li rericevis la hungaran ŝtatanecon kaj ofte revizitis Hungarion. Ekde 1995 li vivas jam en Szarvaskő, ekde 2013 en Eger. Li ricevis kelkajn nehungarajn ekspoziciajn premiojn, en 2013 hungaran ŝtatan premion. Lia edzino estas Éva Hibay.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Denver (1965)
  • Helsinko (1966, 1980, 1988, 1992)
  • Tampere (1989)
  • Eger (1994, 1999)
  • Budapeŝto (1999)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj ceramikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]