Zoltán Somlyó
El Vikipedio
Zoltán SOMLYÓ [zoltAn ŝomjO], hungare Somlyó Zoltán estis hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Lia filo estis same poeto: György Somlyó.
Li naskiĝis, kiel Schwartz Zoltán la 22-an de junio 1882 en Alsódomboru, kiu nun estas Donja Dubrava (Međimurje), Kroatio. Li mortis la 7-an de januaro 1937 en Budapeŝto.
Biografio [redakti]
Li naskiĝis en juda familio. Li frekventis mezlernejon en Nagykanizsa, poste li komencis labori, kiel ĵurnalisto en diversaj urboj. Ekde la 1920-aj jaroj li okupiĝis ankaŭ pri tradukado. Tono de liaj poemoj estis la soleco kaj malespero.
Verkoj (selekto) [redakti]
- Dalok a piros kendőtől a hatcsattos cipóig (Kantoj de la tuko ĝis ...) poemoj, 1902
- Dél van (Estas tagmezo), poemoj, 1910
- Az átkozott költő (La malbenita poeto), poemoj, 1911
- Sötét baldachin (Malhela baldakeno), poemoj 1913
- Végzetes verssorok (Fatalaj versoj), poemoj, 1916
- A Férfi versei (Poemoj de la viro), poemoj, 1922
- Tango Milonga hercegnő (Princino Tango Milonga), poemoj 1924
- Válogatott versek (Elektitaj poemoj), 1953
- A titkos írás (La sekreta skribo), poemoj, 1960
- diversaj tradukaĵoj de Baudelaire, Guy de Maupassant, Voltaire, Jean-Jacques Rousseau
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio