Zsolt Anger
Zsolt ANGER [ĵolt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Anger Zsolt estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro.
Zsolt Anger [1] Arkivigite je 2017-01-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de majo 1969 en Szeged.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zsolt Anger inter 1984–1988 estis amatora aktoro en Nacia Teatro (Szeged), poste 3 jarojn en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo de Budapeŝto en 1995. Inter 1994 kaj 1998 li ricevis rolojn en Budapeŝto, poste li pasis po 4 jarojn laŭvice denove en Kaposvár kaj Eger, fine 2 jarojn en Teatro de Kecskemét. Ekde 2006 li ne apartenas al teatroj, sed ofte li estas gastoaktoro en diversaj teatrejoj. Li ricevis signifan premion en 2002.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Albert Szirmai – Andor Gábor: Mágnás Miska - titolrolo (Budapeŝto)
- Molière: George Dandin - Clitande (Budapeŝto)
- Jaroslav Hašek: Svejk - unua kuracisto (Budapeŝto)
- Szirmai – Gábor: Mágnás Miska - Baracs István (Kaposvár)
- William Shakespeare: Epifanio - Orsino (Kaposvár)
- Molière: Don Juan - titolrolo (Kaposvár)
- George Bernard Shaw: My fair lady Higgins (Kaposvár)
Elektitaj kinejaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Melodráma (1991)
- A pofon (2002)
- Az éjszakám a nappalod (2014)
- hungaraj voĉoj ekzemple de Owen Wilson, Simon Pegg, Bill Murray, Michael York, Emilio Estevez, Ben Stiller
Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Kisváros (1996-2000) - serio
- Indián nyár (2006)
- Fapad (2014)
Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais: Figaro házassága (ankaŭ aktoro kiel Figaro)
- Lajos Parti Nagy: A hét asszonya