Zsolt Harsányi
El Vikipedio
Zsolt Harsányi [ĵolt harŝAnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Harsányi Zsolt estis hungara verkisto, ĵurnalisto, tradukisto, teatrestro, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.
Zsolt Harsányi naskiĝis la 27-an de januaro 1887 en Hungara reĝlando, en Korompa (nuntempa Krompachy en Slovakio). Li mortis la 29-an de novembro 1943 en Budapeŝto.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Zsolt Harsányi frekventis universitaton en Kolozsvár, poste li komencis ĵurnaladi. En 1910 li venis al Budapeŝto, kie li redaktis diversajn gazeton. Li ricevis valoran premion en 1935. Post 3 jaroj li estis elektita teatrestro.
Verkaro (elekto) [redakti]
- A féltékeny költő - poemaro 1920
- Az arany holló (La ora korvo) - romano 1925
- Háry János - libreto por opero de Zoltán Kodály
- Az üstökös (La kometo) - romano - 1932
- Magdolna (Magdaleno) - romano - 1938
- Grófkisasszony - teatraĵo - 1939
- Élni jó - romano - 1940
- A bolond Ásvayné - teatraĵo - 1942
Memorigiloj [redakti]
Oni fondis premion "Harsányi Zsolt".