Ĉi Tie Nun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La marko de Ĉi Tie Nun

Ĉi Tie Nun estas podkasta elsendo, farita de KriZe de Miŝigano, Usono. Estas 22 epizodoj kiuj aperis de januaro 2006 ĝis marto 2007. La mezuma daŭro de ĉiu elsendo estas 8 minutoj. La 2an de marto, 2007, Ĉi Tie Nun aperis por unua fojo kiel videa elsendo.

La ĉefa afero de Ĉi Tie Nun estas "strangaj aktualaĵoj de la tuta mondo." La programo prezentas ankaŭ humuraĵojn, interalie la fikcian intervjuan programon "Temoj de la Tempo."

La titolon "Ĉi Tie Nun" elektis KriZe por esti maksimume esperanteca, eĉ kun supersignita litero.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La muziko venas de nekonataj artistoj kiuj disponebligas muzikaĵojn al podkastistoj senkoste por uzo en podkasto. En Ĉi Tie Nun, la jenaj muzikaĵoj aŭdiĝas:

Enkonduko: "I'm In Love With You Baby" de Timothy C. Lee
Fonmuziko: "Statuc" de Hardmoon
Malenkonduko: "That's No Dream" de Derek Miller

Ligiloj[redakti | redakti fonton]