Igor Sikorski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igor Sikorski
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1889 (1889-05-25)
en Kievo
Morto 26-an de oktobro 1972 (1972-10-26) (83-jaraĝa)
en Easton
Tombo Saint John the Baptist Orthodox Cemetery
Lingvoj rusaangla
Ŝtataneco UsonoRusia Imperio
Alma mater Kyiv Polytechnic Institute of Emperor Alexander II • Nacia Teknika Universitato de Ukrainio «Kieva Politeknika Instituto Igor Sikorskij»
Familio
Patro Ivan Sikorski
Infanoj 5
Okupo
Okupo Q10497074inventistopilotoentreprenisto
vdr

Igor Ivanoviĉ SIKORSKI (ankaŭ Sikorsky, Sikorskij , ruse Игорь Иванович Сикорский, ukraine Ігор Іванович Сікорський; naskiĝis la 25-an de majo 1889, Kievo, la Rusia Imperio — mortis la 26-an de oktobro 1972) estis rusia kaj usona aervetura pioniro, kreinta la unuan du- kaj kvarmotoran aviadilon kaj tiel fondinta bazojn por la pasaĝeraj flugmaŝinoj. Li estis krom tio sukcesa konstruisto de helikopteroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sikorski studis en la Militara Mararmea Instituto en Sankt-Peterburgo. Poste li laboris kiel ĉefinĝeniero kaj konstruis la unuan kvarmotoran aviadilon, la konatan Le Grande, per kiu li mem ekflugis, la 13-an de majo 1913. Ties pluevoluigo estis la Ilja Muromec. La aviadiloj de Sikorski estis uzataj fare de la rusia registaro kiel bomaviadiloj dum la Unua Mondmilito.

En 1919 li elmigris al la Usono. Tie li fondis en 1923 la entreprenon Sikorsky Aero Engineering Company, kiun poste aĉetis United Aircraft. Ambaŭ firmaoj iĝis partoj de la United Technologies Corporation. La entrepreno produktis flugboatojn (surakviĝeblajn aviadilojn) kiel Sikorsky S-42, kiun uzis Pan Am por transatlantikaj flugoj kaj estis konata kiel Pan Am Clipper.

Sikorski eksperimentis jam en Rusio pri helikopteroj, sed la unua libera flugo per Sikorsky VS-300 okazis en Usono, la 13-an de majo 1940. Tiu helikoptero havis unu ĉefrotoron kaj poŭpan motoron. Oni nomas tiun formon poŭprotora konfiguro kaj tio ĝis nun estas la plej disvastiĝanta konstruformo de helikopteroj.

La Sikorsky Aircraft Corporation restas unu el la gvidantaj helikoptero-produktaj firmaoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]